tradukoj: bg cs de en fr pl sk

stetoskop/o SPV

stetoskopo

MEDTEK Sonokonduka aparato, kiu faciligas aŭskulton de korpaj bruoj: lia frunto sulkiĝas super la stetoskopo [1]; iu Franca kuracisto, René Théophile Hyacinthe Laennec, kiu vivis de 1781 ĝis 1826, ... estas la inventisto de la stetoskopo [2].

stetoskopi  

MED Esplori, aŭskultumi per stetoskopo: li stetoskopas du minutojn kaj fine diras: „Rapide sendu lin al la operaciejo!“ [3].

tradukoj

anglaj

~o: stethoscope; ~i: listen with stethoscope.

bulgaraj

~o: стетоскоп.

ĉeĥaj

~o: naslouchací přístroj, stetoskop; ~i: naslouchat, vyšetřovat poslechem.

francaj

~o: stéthoscope; ~i: ausculter au stéthoscope.

germanaj

~o: Stethoskop.

polaj

~o: stetoskop, słuchawka lekarska (pot.); ~i: osłuchiwać stetoskopem.

slovakaj

~o: fonendoskop; ~i: počúvať stetoskopom.

fontoj

1. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
2. P. Desmet': d-ro PIV-a Moŝto, 2009-12-28
3. Ĉina Radio Internacia: Profesia Instinkto?!, 2004-12-13


ℛevo | datumprotekto | stetoskop.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2015/07/04 08:37:44