tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id it nl pl ru sk sv

*surd/a

*surda  

1.  
Ne havanta aŭ tre malfortan aŭdsenson: ĉu vi estas surda aŭ muta [1]? blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco [2]; oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan [3]; surda-muta EE .
2.
(figure) (iu) Ne volanta aŭdi pro senkompato, kolero, ĝentileco ktp; obstine senceda: resti surda por ia peto; plej nekuraceble surda estus tiu, kiu ne volas aŭdi; la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon DL ; mi skribas pri la vero […], sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda [4]; (poezie) senviva surda nokto, surda neceseco Ifigenio ; kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas, ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj [5]; virino bonorda estas muta kaj surda PrV .
3.  
(figure) (io) Sonanta kvazaŭ la aŭdanto havus malbonan aŭdkapablon; malsonora kaj malpreciza, obtuza2: taĉmento da soldatoj […] salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj [6]; al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj de la maro Ifigenio ; vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj [7]; sufiĉe jam, interrompis surde la kronprinco [8]; surda voĉo Ifigenio .

surdeta  

Malbone aŭdanta: tiuj gepatroj, ofte tre malfeliĝiĝintaj post la ekscio, ke iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas ― post la tralego de miaj konsiloj kaj sugestoj ― novan viv-impulson [9].

surdiga  

(figure) Suferigante la aŭdsenson por momento; bruega: ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo [10]; la surdiganta sono de la sonoriloj [11]; kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi, sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l' faraono [12]; ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan Marta ; narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta .

surdigilo  

(malofte) (evitinde) Teĥnika ilo por malpliigi la laŭtecon de sonoj. Kp dampilo.
Rim.: La derivaĵo estas mallogika: temas ne pri surdigo, sed pri mutigo. Surdigilo konvenus por orelŝtopilo aŭ simila aranĝaĵo ŝirmanta la orelojn. Cetere, la vorto apenaŭ estas uzata. [Sergio Pokrovskij]

surdulo

1.  
Homo kiu ne aŭdas aŭ ne bone aŭdas: ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [13]; mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas [14]; li faris ĉion bone, li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli [15]; aŭskultu, ho surduloj, kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu [16]; mi ĵus finlegis libron pri la gestolingvoj de la surduloj [17]. SUP:kriplulo
2.
(figure) Homo kiu obstine malvolas aŭdi, akcepti, konsenti, komplezi: prediki al surduloj (vane peni por persvadi) PrV .

tradukoj

anglaj

~a: deaf; ~eta: hard of hearing, hearing-impaired; ~iga: deafening; ~igilo : silencer; ~ulo: deaf person.

belorusaj

~a: глухі.

bulgaraj

~a 2.: неотзивчив; ~a: глух, полуглух; ~igilo : заглушител.

ĉeĥaj

~a: hluchý, přen. nevnímající; ~iga: ohlušující; ~igilo : dusítko; ~ulo: hluchý člověk.

francaj

~a: sourd (adj.); ~eta: malentendant; ~iga: assourdissant; ~igilo : silencieux (subst.); ~ulo: sourd (subst.).

germanaj

~a 1.: schwerhörig, taub; ~a 2.: taub; ~a 3.: dumpf; ~eta: schwerhörig; ~iga: betäubend, ohrenbetäubend; ~igilo : Dämpfer, Schalldämpfer; ~igilo: Dämpfer; ~ulo 1.: Gehörloser, Tauber (Gehörloser); ~ulo: .

hispanaj

~a: sordo; ~ulo 1.: sordo.

hungaraj

~a 1.: siket, süket; ~a 2.: süket; ~a: tompa, fojtott; ~igilo : hangtompító; ~ulo 1.: siket, süket; ~ulo 2.: süket ember, érzéketlen ember.

indoneziaj

~a 1.: tuli, tunarungu; ~eta: pekak; ~igilo : [redam] peredam (bunyi).

italaj

~a: sordo (agg.); ~igilo : sordina; ~ulo: sordo (sost.).

katalunaj

~a 1.: sord; ~ulo 1.: sord.

nederlandaj

~a: doof, hardhorig; ~igilo : geluidsdemper; ~ulo: dove, hardhorige.

polaj

~a 1.: głuchy, niesłyszący; ~a 2.: głuchy; ~a 3.: głuchy; ~eta: niedosłyszący, przygłuchy; ~iga: ogłuszający; ~igilo : tłumik; ~ulo 1.: głuchy, niesłyszący.

rusaj

~a: глухой; ~eta: гуховатый, тугоухий; ~iga: оглушительный; ~igilo : глушитель; ~ulo: глухой (в знач. сущ.).

slovakaj

~a: hluchý; ~eta: nahluchlý, nedoslýchavý; ~iga: ohlušujúci; ~igilo : dusidlo; ~ulo: hluchý človek.

svedaj

~a 1.: döv; ~a 2.: döv.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
3. La Nova Testamento, Marko 7:32
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X
9. Andrzej Pettyn: Klopodu kompreni min!, Eventoj n-ro 063, 1994
10. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:14
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:13
15. La Nova Testamento, S. Marko 7:37
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:18
17. Monato, Yamasaki Seikô: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj

~eta: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | surd.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2018/06/28 20:10:20