Ŝanhaj/o, Ŝanĥaj/o FK

Ŝanhajo, Ŝanĥajo

GEOGZR PIV1 KrED
Granda urbo kaj ekonomia centro en suda Ĉinujo: la loĝantoj de Kantono, Ŝanĥajo, Futŝano aŭ Amojo parolas ĥine FK ; la sistemo „Transrapid”, jam instalita kaj provata inter la ĉina urbo Ŝanhajo kaj ties flughaveno [1]; onklo Ma kaj lia edzino fiksas la rigardon al la ŝoseo kondukanta al Ŝanhajo, la plej granda urbo de Ĉinio [2]; en la municipo Ŝanhajo la denseco estas 37 000 homoj je kvadrata kilometro [3]; ŝi iom dormetis, kaj sonĝis pri Ŝanhajo, pri siaj hejmo kaj gepatroj [4].
angle:
Shanghai
beloruse:
Шанхай
ĉine:
上海 [Shànghǎi], 上洋 [shàngyáng], 上邑 [shàngyì]
france:
Shanghai
germane:
Schanghai
hungare:
Sanghaj
itale:
Shanghai
japane:
シャンハイ
katalune:
Xangai
pole:
Szanghaj
portugale:
Xangai
ruse:
Шанхай
ukraine:
Шанхай

administraj notoj