tembr/o PV

tembro

1.
MUZ Propra ecaro de sonoro varianta laŭ speco kaj kvalito de la instrumento aŭ de la voĉo depende je la harmonoj, kiuj akompanas la fundamentan tonon: ne nur ĉiu el la diversaj muzikaj instrumentoj havas sian propran tembron, sed ankaŭ ĉiu unuopa instrumento de la sama kategorio [1]; oni distingas la intensecon, la altecon, la tembron kaj la flekseblecon de la voĉo [2]; ĉe Persone la kantado […] estas sufiĉe originala kaj per sia modulado kaj tembro [3].
2.
FON Eco propra kaj distingiga de ĉiu vokalo, kaŭzata de kombino de baza noto kun ĝiaj harmonoj: en la klasika latina, […] la mallongaj vokaloj ŝajne diferencis ankaŭ tembre de la respondaj vokaloj longaj [4].
SIN:sonkoloro
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru tonkoloro, sonkvalito, sonnuanco.
angle:
timbre
beloruse:
тэмбар
ĉeĥe:
timbre, témbr, zabarvení hlasu
ĉine:
音質 [yīnzhì], 音质 [yīnzhì], 声线 [shēngxiàn], 聲線 [shēngxiàn], 音色 [yīnsè]
france:
couleur musicale, timbre (sonore)
germane:
1. Timbre 2. Klangfarbe
hispane:
timbre
hungare:
hangszín, hangárnyalat
japane:
音色 [ねいろ]
nederlande:
timbre
pole:
1. tembr 2. barwa głosu
portugale:
timbre
ruse:
тембр
slovake:
sfarbenie hlasu, timbre, výslovnosti
ukraine:
тембр

tembriĝi

(ntr)
Ricevi tembron, apartan son-nuancon: ŝia voĉo tembriĝis de intenca maldelikateco [5].
5. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
beloruse:
набываць тэмбар
france:
se colorer (son)
germane:
sich einfärben (Stimme), eine Klangfarbe bekommen
pole:
kolorować (dźwięk)

administraj notoj