tradukoj: be de en es fr hu nl pl ru

Parto de tersurfaco posedanta klarajn limojn:
sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel
ordinare antaŭ la ekmarŝo
[2];
malgrandiĝo de la fruktodona teritorio
[3];
la praposedanto de la aŭtorrajto ... rajtas
malimplice limigi la teritorion de distribuado de la
Programo
[4];
La ruino de la burgo Devín troviĝas ...
sur
la teritorio de la slovaka cefurbo Bratislava;
La montaro Malé Karpaty ― Malgrandaj Karpatoj ―
estas
unu sola grandarea naturprotektata teritorio de vitkultura
tipo
[5];
ĉio estas limigita sur nia planedo: krudaj materialoj,
akvo, teritorio, renovigeblaj riĉofontoj
[6].
Difinita parto de tera surfaco, eventuale kun la apudaj aŭ
internaj
akva kaj aera spacoj, konsiderata kiel submetita al iu regado
aŭ administrado; administra, politika unuo:
la teritorio de la urbo;
la Turkoj invadis aŭstran teritorion;
privilegio pri eksterteritorieco
(koncesiita al ambasadorejoj);
daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj,
por ke
i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio
[7].