tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

teror/o Z

teroro  

POL
Planita terurado de popolo per murdoj, torturoj aŭ aliaj kruelaĵoj: sekreta societo fondita en 1832, aganta ombre por regado de kristanaj kaj blankaj potenculoj per milito, teroro kaj monpremo[1].

terorismo

POL
Uzado de teroro fare de registaro, politika aŭ bandita grupo por plenumi siajn celojn: dum la lastaj monatoj de tiu ĉi pasanta jaro la mondon skuegis terorismo antaŭe ne imagebla[2].

teroristo

Ano de terorisma homgrupo: La usona registaro klopodas eltrovi kiamaniere la teroristoj financas sian agadon sed konstatas ke spuroj perdiĝas en etaj insulaj kaj enklavaj ŝtatoj kun apenaŭ kontrolataj banksistemoj [3].

tradukoj

anglaj

~o : terror; ~ismo : terrorism; ~isto : terrorist.

belorusaj

~o : тэрор; ~ismo : тэрарызм; ~isto : тэрарыст.

bulgaraj

~o : терор; ~ismo : тероризъм ; ~isto : терорист.

ĉeĥaj

~o: teror, zastrašování, útisk; ~ismo: terorizmus; ~isto: terorista.

francaj

~o : terreur (politique); ~ismo : terrorisme; ~isto : terroriste.

germanaj

~o : Terror, Schreckensherrschaft.

hispanaj

~o : terror; ~ismo : terrorismo; ~isto : terrorista.

hungaraj

~o : terror, megfélemlítés; ~ismo : terrorizmus; ~isto : terrorista.

katalunaj

~o : terror; ~ismo : terrorisme; ~isto : terrorista.

nederlandaj

~o : terreur.

polaj

~o : terror; ~ismo : terroryzm; ~isto : terrorysta.

portugalaj

~o : terror.

rusaj

~o : террор; ~ismo : терроризм; ~isto : террорист.

slovakaj

~o: teror, zastrašovanie, útlak; ~ismo: terorizmus; ~isto: terorista.

fontoj

1. Michel Marko: Sekretaj organizantoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
2. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 3a
3. Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a


ℛevo | datumprotekto | teror.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2015/07/04 08:37:44