*tial

I.

*tial

(adverbo)
Pro tiu kaŭzo, pro tiu motivo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn [1]; la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia FK ; ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare […], tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas [2]; ĉar […] vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, […] tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo [3]; ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj […], tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj FK . VD:sekve
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:25
angle:
so
beloruse:
таму
ĉeĥe:
proto z té příčiny
france:
c'est pourquoi, pour cette raison
germane:
deshalb, deswegen, darum
hispane:
por lo tanto
hungare:
ezért, azért
indonezie:
karena itu
japane:
それゆえ, だから
nederlande:
daarom
pole:
dlatego, więc, toteż, stąd
rumane:
de aceea (ca și cauza, motiv)
ruse:
потому, поэтому
slovake:
preto, zato
svede:
därför
ukraine:
тому
volapuke:
sikod

tial ke, tial ĉar

Pro tio, ke: mi ne povis veni tial ke mi estis malsana; ĉiuj ŝatis Esperanton [nur] tial ke ĝi alproksimigas iliajn korojn [4]; [se] Volapük akiris […] certan nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo tutmonda estas tiel alta kaj alloga FK ; mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj FK ; mi devas peti la leganton […] ne preni tro facile (neserioze) miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj FK .
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
таму што
france:
parce que
germane:
darum, weil, deshalb, weil
hispane:
parece que
hungare:
azért, mert, mivel
nederlande:
aangezien
pole:
dlatego że, ponieważ, albowiem, bo, bowiem
ruse:
потому что
svede:
därför att
ukraine:
тому, що…
II.
Radiko kun la signifo „tial“.

tialo

Kialo: eble jen la tialo, kial la kovrila ĉimpanzo, kvazaŭ averte, mankovras la okulojn [5]; jen du tialoj kontraŭ tiu supozo […] [6].
5. Simono Pejno: Foliaro plukinda, Monato, 1999/12, p. 24
6. Monato, Robert Leleu: Kiuj voĉdonis por EDE?, 2009
beloruse:
прычына
ĉeĥe:
důvod, motiv, příčina
france:
raison, pourquoi (subst.)
germane:
Grund, Erklärung
hispane:
razón
hungare:
ok
nederlande:
reden
pole:
powód, motyw, przyczyna
ruse:
причина
slovake:
dôvod, motív, príčina
ukraine:
тіаль

tialigi

(tr)
Kialigi: diskurso estis aplikita por gvidi liajn tialigitajn argumentojn ĝis la kunparolantoj ne havis alian elekton ol interkonsenti kun li [7]; historiaj dokumentoj sugestas ke la invado fare de ili […] estis tialigita de troloĝado, komercado, kaj manko de eltenebla agrikulturo [8].
beloruse:
патлумачыць, вытлумачыць
ĉeĥe:
odůvodnit
germane:
begründen, erklären
hispane:
explicar
hungare:
megindokol
pole:
uzasadniać, dawać powód, dawać przyczynę, tłumaczyć, wyjaśniać, objaśniać
ruse:
объяснить
slovake:
odôvodniť, zdôvodniť

ekzistotialo

Ekzistokialo: servi la homaron estu la ekzistotialo tiom de la individua vivo kiom de la socia organizado [9].
beloruse:
падстава для існаваньня
france:
raison d'être
germane:
Existenzgrundlage
hebree:
סיבה קיומית
katalune:
raó de ser (d'ésser)
pole:
powód istnienia, przyczyna istnienia
ruse:
разумное основание

administraj notoj

ekzisto~o: Mankas dua fontindiko.
ekzisto~o: Mankas verkindiko en fonto.