triklini/o

triklinio

HIS
En la antikva regiono mediteranea, tri lignaj aŭ ŝtonaj trilokaj kuŝbenkoj aranĝitaj laŭ tri flankojn de kvadrata manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado: mi plenigis la amforojn de Rustico apud la triklinio [1]; komforte sidante sur unu el la sofoj de la triklinio, Publio Lentulus, kune kun sia amiko Flaminio Severus, finas la vespermanĝon [2].
Rim.: Krom triklinioj ekzistis similaj aranĝoj entenantaj nur 2 kuŝbenkojn. Ilia nomo latina estas „biclinium“, greke „δικλίνιο“ [di-klinio]. Se Esperanto bezonas ankaŭ ĉi tian terminon, tiam radikŝpara solvo estus retroderivi la radikon klini· (kies signifo estus ‹ĉetabla kuŝbenko›, kaj la etimo la greka κλίνη), el kiu regule deriveblus du·klini·o kaj tri·klini·o. [Sergio Pokrovskij]
1. Antonio Zozaya: Terra-cotta, Hispana Esperantisto, n-ro 56 (marto 1922). Pĝ. 24.
2. Francisco Cândido Xavier, tr. L.C. Porto Carreiro Neto: Antaŭ du mil jaroj…, Rio-de-Ĵanejro, 1951, pĝ. 26
angle:
triclinium
beloruse:
трыкліній
germane:
Triclinium
greke:
τρικλίνιον
latine:
triclinium
pole:
triclinium
ruse:
триклиний (мебель)

trikliniejo

HISARKI
Manĝoĉambro aŭ salono aŭ alia loko kun unu aŭ pluraj triklinioj: en somero oni ofte preferis liberaerajn trikliniejojn Vikio ; aŭdiĝis pezaj paŝoj, kaj en la trikliniejon eniris centuriestro Apro [3].
3. H. Sienkiewicz, tr. Lidja Zamenhof, prilaboris S. Pokrovskij: Kien ci iras?, Suplemento al LOdE, 2026, ĉap. 51ª
angle:
triclinium
beloruse:
трыкліній
germane:
Triclinium
greke:
τρικλίνιον
latine:
triclinium
pole:
triclinium
ruse:
триклиний (помещение)

administraj notoj