trit/o MuzTerm

trito

MUZ
1.
Intervalo inter la du ekstremaj el tri sinsekvaj tonoj de diatona gamo: dependado de la intervalo de trito kiel konsonanco estas unu el la pli rimarkeblaj trajtoj de frurenesanca eŭropa arta muziko (en la mezepoko, tritoj estis rigardataj kiel disonancoj) [1]; ekde la Dua Mondmilito en orkestro fakte nur la kontrabastrombono en F kun du valvoj estas en uzo […] kutimaj valvokombinaĵoj estas duto- kaj kvartovalvo, trito- kaj kvintovalvo aŭ pli malofte trito- kaj kvartovalvo [2].
Rim.: Ne konfuzu kun tritono, kiu estas tri grandaj dutoj, t.e. „troa kvarto“.
2.
Tria tono de gamo.
SIN:tercio
angle:
third
beloruse:
тэрцыя
ĉeĥe:
interval tří tónů
france:
tierce (intervalle musical)
germane:
Terz
hispane:
tercera
hungare:
terc
japane:
三度音程 [みっどおんてい]
katalune:
tercera
nederlande:
terts
pole:
tercja (muzyka)
portugale:
terça
ruse:
терция
slovake:
interval troch tónov
ukraine:
терція

administraj notoj