tradukoj: be bg br ca cs de el en es fi fr hu id it la nl pl pt ru sk sv

urani/o

uranio (U)  

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 92, atompezo 238,0289, kies ĉiuj izotopoj estas radioaktivaj, aktinoido; metalo, uzata kiel baza materialo por atombomboj kaj atomcentraloj: granito radioaktivas pro la izotopoj de kalio, torio kaj uranio [1]; la konataj rezervoj de uranio estus konsumitaj post 20-30 jaroj, eĉ se oni ne atentas la mankon de akvo por malvarmigi la reaktorojn [2]; la principo de nuklea elektrejo baze de atomkerna disfendiĝo estas preni specifan izotopon de uranio, […] kaj per la estiĝanta varmego de la estiĝintaj produktoj de la disiĝo boligi akvon por peli turbinon, kiu generas elektron [3].
Rim.: La elementoj kun pli alta atomnumero estas arte faritaj kaj nomiĝas transuraniaj elementoj aŭ transuranioj.

transurania  

KEM
Rilate al ĥemia elemento kun atomnumero pli alta ol 92: transuraniaj elementoj […] estas unue esploritaj arte faritaj, kaj escepte de plutonio kaj neptunio, neniu el ili okazas nature sur tero [4].

transuranio  

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero pli alta ol 92.

tradukoj

anglaj

~o: uranium; trans~a: transuranic; trans~o: transuranic (element).

belorusaj

~o: уран (хімічны элемэнт); trans~o: трансуранавы элемэнт.

bretonaj

~o: uraniom.

bulgaraj

~o: уран; trans~a: трансуранов; trans~o: трансуранов елемент.

ĉeĥaj

~o: U, uran.

finnaj

~o: uraani; trans~a: transuraaninen; trans~o: transuraani.

francaj

~o: uranium; trans~o: transuranien.

germanaj

~o: Uran; trans~o: Transuran.

grekaj

~o: ουράνιο.

hispanaj

~o: uranio; trans~a: transuránico.

hungaraj

~o: uránium, urán; trans~o: transzurán.

indoneziaj

~o: uranium.

italaj

~o: uranio.

katalunaj

~o: urani; trans~a: transurani; trans~o: transurànid.

latina/sciencaj

~o: Uranium.

nederlandaj

~o: uraan, uranium; trans~o: transuraan.

polaj

~o: uran; trans~a: transuraniczny; trans~o: transuranowiec.

portugalaj

~o: urânio; trans~o: transurânico, transuraniano.

rusaj

~o: уран; trans~o: трансурановый элемент.

slovakaj

~o: urán.

svedaj

~o: uran; trans~a: transuransk; trans~o: transuran.

fontoj

1. Monato, Walter Klag: Poeto danĝera
2. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio
3. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco
4. Vikipedio, Transuraniaj elementoj

trans~a: Mankas dua fontindiko.
trans~o: Mankas fontindiko.
trans~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | urani.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2018/11/05 07:10:15