*vagon/o PV

*vagono

FER Surrela veturilo por vojaĝantoj aŭ komercaĵoj: la vagonaro […] estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj [1]; Herbeno lasis la vagonon por pakaĵoj, kaj eniris en unuaklasan kupeon [2]; li veturis en vagono de la unua klaso [3]; longa vojaĝo en la bestvagono, en la kunpremiĝo [4]; speciala transportvagono por malsanuloj [5]; ni eniru la tramvagonon [6].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
3. A. Giridhar Rao: La formiĝo de Mahatmo, Monato, 1997:7, p. 26a
4. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
angle:
car, coach
beloruse:
вагон
bretone:
bagon
bulgare:
вагон
ĉeĥe:
vůz, vagón, vagón, vůz (kolejový)
ĉine:
车, tr. 車 [chē]
france:
wagon
germane:
Wagen, Waggon
greke:
βαγόνι
hebree:
קרון
hispane:
vagón
hungare:
vagon, vasúti kocsi
indonezie:
gerbong (kereta)
japane:
車両 [しゃりょう]
katalune:
vagó
nederlande:
wagon
pole:
wagon
portugale:
vagão
ruse:
вагон
slovake:
vagón, vozeň
ukraine:
вагон

*vagonaro

FER Veturilo el serio de vagonoj, ligitaj inter si kaj tirataj de lokomotivo aŭ alia motorveturilo; trajno: promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis [7]; en Newhaven ni eniris en la londonan vagonaron kaj post kelke da horoj mi jam atingis la stacidomon de Victoria FdO ; ĝi uzis pakaĵvagonaron de fervojo, kaj tamen ĝi preskaŭ malfruiĝis [8]; ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n [9]; mankas aŭtomata trajnbremsado taŭga por la plej rapidaj vagonaroj [10].
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
10. P. Gubbins: Politiko elreligita, Monato, 2001:2, p. 6a
angle:
train
beloruse:
цягнік
bretone:
tren
bulgare:
влак
ĉine:
火车, tr. 火車 [huǒchē]
france:
train
germane:
Zug Wagengruppe, Wagenzug, Zuggarnitur, Zug [evi][ugs]
greke:
τραίνο
hebree:
רכבת
hispane:
tren
hungare:
vonat
indonezie:
kereta (api)
japane:
列車 [れっしゃ]
katalune:
tren
nederlande:
trein
pole:
pociąg
portugale:
trem, comboio
rumane:
tren
ruse:
поезд
ukraine:
поїзд, потяг

manĝvagono

FER Vagono en kiu oni provizas manĝojn al la veturantoj: mi tuj kondukas ilin al bonaj lokoj en la manĝvagono [11]; la grafo malvolonte cedis, li sin klinis kaj forlasis la manĝ-vagonon [12].
11. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
12. A. Christie, trad. [O. Goldsmith]: Murdo en la Orienta Ekspreso, [1936?]
angle:
dining car, restaurant car, diner
beloruse:
вагон-рэстаран
bulgare:
вагон ресторант
france:
wagon-restaurant
germane:
Speisewagen, Bordrestaurant, Zugrestaurant, Restaurantwagen
hispane:
coche restaurante, vagón restaurante
indonezie:
gerbong makan, restorasi
japane:
食堂車 [しょくどうしゃ]
pole:
wagon restauracyjny

administraj notoj

pri ~aro :
	La Fervoja Terminaro, kiu sekvas la internacian UIC-terminologion, ellaborita de
        fakuloj de Terminara Komisiono de I.F.E.F., distingas inter la terminoj "trajno" kaj
        "vagonaro" tiel, ke trajno estas ne nur aro de vagonoj, sed la kompleto el
        vagonaro kaj lokomotivo. Sekve, ne estas ĝuste skribi vagonaro = trajno. [Ulriko]
    
pri ~aro :
      Nu, la aŭtoroj tute sinonime uzas trajno kaj vagonaro.
      [WD]