tradukoj: fr

vegetativ/a PIV1

vegetativa

BIO Fiziologie funkcianta laŭ la maniero de vegetaĵoj, plenumanta bazajn funkciojn de kreskado, spirado, kloniĝo...: oni devas urĝe plimultigi la pandojn, kaj la ŝajne plej bona metodo estas uzi klonadon, t.e. senseksan, vegetativan reproduktan teknikon [1]; koraj muskoloj agas rapide, ritme, senvole kaj aŭtonome, sed ili estas influeblaj de la vegetativa nervosistemo [2].

tradukoj

francaj

~a: végétatif.

fontoj

1. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, 2001:4
2. H. Schicke: La Korpo de la Homo, 1993-1995


ℛevo | datumprotekto | vegetativ.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2017/01/01 23:10:13