tradukoj: ca fr hu

vinĉestr/o

vinĉestro  

Pafilo el la samnoma kompanio, precipe karabeno produktita fine de la 19a jarcento kaj ofte figurata en vakerfilmoj: lia nevo estas kolektanto de modelaj fusiloj, kaj li serĉas iun modelon de Vinĉestro [1]; kun korka kasko sur la kapo kaj vinĉestro en la mano li tretas per la piedo rinoceron [2].

tradukoj

francaj

~o: winchester.

hungaraj

~o: winchester.

katalunaj

~o: [fusell] Winchester.

fontoj

1. Aoyama T.: La Serĉado de Vincxestro, 2002-05-27
2. S. Lem, trad. K. Duŝenko, trad. J. Finkel: Surloka esploro, 2003


ℛevo | datumprotekto | vincxestr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2012/08/13 10:10:21