vuvuzel/o

vuvuzelo  

MUZ Afrikdevena trumpetforma korno1.b, nuntempe kutime plasta, kiu produktas laŭtan zumadon: la vuvuzelo estas karakterizaĵo de la du grandaj sud-afrikaj futbalteamoj [1]; komentistoj diversmaniere priskribis la sonon de vuvuzelo kiel "ĝena" kaj "satana" kaj komparis ĝin kun "arego da elefantoj", "surdiga akridosvarmo", "kapro survoje al buĉiĝo", "giganta abelujo plena de koleraj abeloj", kaj "amfetamine drogita anaso" [2].

Moderna plasta vuvuzelo
CC BY-SA 3.0  [3]
1. Vikipedio, Vuvuzelo
2. Tatoeba: Frazo 461769a, [vidita en 2020]
3. Berndt Meyer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Vuvuzela_red.jpg
afrikanse:
vuvuzela
angle:
vuvuzela
france:
vuvuzela
germane:
Vuvuzela
hispane:
vuvuzela
hungare:
vuvuzela
itale:
vuvuzela
nederlande:
vuvuzela
norvege:
vuvuzela
portugale:
vuvuzela
ruse:
вувузела
svede:
vuvuzela
ukraine:
вувузела

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.