tradukoj: fr la

zantoksil/o

zantoksilo

1.  
BOT Arbo aŭ arbeto el varmaj landoj, kun ofte por homoj venenaj floroj, folioj aŭ ŝeloj; genro el familio rutacoj (Zanthoxylum): en la montaro kreskas zantoksiloj (Zanthoxylum bungeanum), evonimoj kaj pli-ol-10-specaj aceroj, kaj ili malavare donas la ruĝan koloron al la naturo [1].
2.
KUI Spico el la ŝelo de beroj de kelkaj specoj de zantoksilaj arboj, ankaŭ nomata Siĉuan-pipro: enmetu zantoksilojn kaj stelanizon kiam la kuiroleo varmiĝas [2].

tradukoj

francaj

~o 2.: poivre du Sichuan.

latina/sciencaj

~o 1.: Zanthoxylum.

fontoj

1. Wang Lihua: Aparte superbas ĉi tie la pejzaĝo en frua aŭtuno, El Popola Ĉinio, 2016-09-26
2. Shanshan: Kokaĵo kun papriko kaj terpomo, Ĉina Radio Internacia, 2017-12-15


ℛevo | datumprotekto | zantoksil.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2018/01/29 19:10:15