9genr/o PVEF
genro
- 1.
 
                              Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de
                              rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la
                              elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de
                              demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ‐ neniu, nenio):
                              
                                 vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj;
                                 
                              
                                 ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ
                                 nombro, genro, kaj kazo
                                 [1].
                                 
                              Rim.: Oni ne konfuzu la gramatikajn genron1 kaj genron2 kun la biologia sekso. Ekz-e, la vortoj „homo“ aŭ „li“, laŭ iuj gramatikoj, virgenraj (sed pli ĝuste, ulgenraj), fakte povas aplikiĝi al ino (vd ekz-ojn ĉe li2); simile „ĝi“ aŭ „io“ povas en iuj okazoj indiki ulojn; oni povas personigi senseksajn abstraktaĵojn (la Morto, la Tempo ktp). [Sergio Pokrovskij]
aĵgenro,
                           ulgenro.
                           
                        - 2.
 
                              Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj
                              ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj
                              (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj
                              (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro1 de ĉefvorto, al kiu
                              tiuj adjektivoj aŭ
                              verboj rilatas:
                              
                                 pasiva participo ingenra.
                                 
                              - 3.
 
                              Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La
                              scienca nomo de specio
                              konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla
                              kromnomo por la specio:
                              
                                 la pavo estas genro kiu, konsistas el du specioj de
                                 spektakle rimarkinda plumaro
                                 [2].
                                 
                               
botanikaj genroj 
zoologiaj genroj
familio- 4.
 
                              Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj
                              asociigo kun socia
                              rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp:
                              
                                 ĝi ofte implicas strikte duumajn konceptojn de genro kaj
                                 seksumeco
                                 [3];
                                 
                              
                                 genro ne estas duuma
                                 [4];
                                 
                              
                                 mi ŝatus atentigi pri aliaj eblaj difinoj de la interrilato
                                 inter sekso kaj genro
                                 [5].
                                 
                              
sekso
Rim.:
                           Laŭ BL: (en gramatiko) ankaŭ eblas diri (seksbazita / animecbazita) (substantiv-/vort-)klaso, (gramatika) sekso; (pri bestoj kaj kreskaĵoj) ankaŭ eblas diri specaro; (en la senco de „socia sekso“) prefere diru (socia) sekso, (socia) seksrolo, seksaneco.
                           
                     1.
                           
                           Monato, André Cherpillod: La influo
                           de la hebrea lingvo sur Esperanto, 2000/12 p. 18-19
2. Vikipedio, Pavo
3. Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo, Egalecen, 2014-09-08
4. Euleax E. G. de Lima Pereira: Genro kaj cisgenra normigo, „Kontakto“, n-ro 278 (2017:02). P. 9a
5. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
                  2. Vikipedio, Pavo
3. Aferoj, kiujn mi lernis pri pluramemo, Egalecen, 2014-09-08
4. Euleax E. G. de Lima Pereira: Genro kaj cisgenra normigo, „Kontakto“, n-ro 278 (2017:02). P. 9a
5. Genro kaj Sekso: Teoriaj Aliroj, Egalecen, 2017-07-03
- angle:
 - 1. gender 3. genus 4. gender
 - beloruse:
 - род 3. род
 - ĉeĥe:
 - druh, rod, řád
 - ĉine:
 - 1. 性 [xìng] 3. 物种 [wùzhǒng]
 - france:
 - genre (gramm., classification biologique) 4. genre
 - germane:
 - 1. Genus, Geschlecht 3. Gattung 4. Gender
 - hebree:
 - 4. מגדר
 - hispane:
 - género (gram., clasificación biológica)
 - hungare:
 - 1. főnévi nem 2. névmási nem 3. nem, nemzetség 4. társadalmi nem, gender
 - itale:
 - genere (gramm, zool, bot)
 - japane:
 - 性 [なりくせ], 属 [ぞく]
 - jide:
 - 4. דזשענדער
 - kartvele:
 - 4. გენდერი
 - latinece:
 - 3. genus
 - nederlande:
 - genus, geslacht 4. gender
 - pole:
 - 1. rodzaj 3. rodzaj 4. rodzaj
 - portugale:
 - 4. género, gênero
 - ruse:
 - род (грамм., биол.) 4. гендер
 - slovake:
 - rod (bot., zool.)
 - turke:
 - cins, tür
 - ukraine:
 - 4. гендер
 
aĵgenro, neŭtra genro

- Genro asociata kun la objektoj ĝenerale, sen implici ion ulan (personan, viran, inan): aĵgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la motivon: „danki ion“ = „danki pro io“.
 
ulgenro- angle:
 - inanimate gender
 - beloruse:
 - неадушаўлёны род, ніякі род
 - france:
 - genre inanimé, genre neutre
 - germane:
 - unbelebtes Geschlecht, sächliches Geschlecht
 - hispane:
 - género inanimado, género neutro
 - hungare:
 - semleges nem
 - itale:
 - neutro (gram), genere inanimato (gram)
 - nederlande:
 - onzijdig geslacht
 - pole:
 - rodzaj nijaki
 - portugale:
 - gênero
 - ruse:
 - неодушевлённый род
 
ingenro, ina genro

- Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la ina sekso: la vortoj „virino“, „edzino“, „amazono“ estas ingenraj.
 
virgenro- angle:
 - feminine gender
 - beloruse:
 - жаночы род
 - ĉine:
 - 雌性 [cīxìng]
 - france:
 - genre féminin
 - germane:
 - weibliches Geschlecht
 - hispane:
 - género femenino
 - hungare:
 - nőnem
 - itale:
 - femminile (gram)
 - japane:
 - 女性 [じょせい]
 - nederlande:
 - vrouwelijk geslacht
 - pole:
 - rodzaj żeński
 - ruse:
 - женский род
 
ulgenro

- 
                              Genro asociata kun la uloj (personoj), kontraste al
                              aĵoj (aĵgenro):
                              
                                 ulgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la
                                 ricevanton: „danki iun“ = „danki al iu“;
                                 
                              
                                 la vortoj „homo“, „studento“ estas ulgenraj.
                                 
                              Rim.: La koncepto „uleco“ povas estas malsama en diversaj lingvoj. Ekz-e en Esperanto la uloj estas principe intelektohavaj estaĵoj, dum en la slavaj lingvoj temas pri la animaloj (sed ne pri la vegetaĵoj). [Sergio Pokrovskij]
 
ingenro,
                     virgenro.
                     
                  - angle:
 - animate gender
 - beloruse:
 - адушаўлёны род
 - france:
 - genre animé
 - germane:
 - belebtes Geschlecht
 - hispane:
 - género animado
 - hungare:
 - élőnem
 - itale:
 - genere animato (gram)
 - nederlande:
 - levend geslacht
 - pole:
 - rodzaj animowany, płeć animowana
 - ruse:
 - одушевлённый род
 
virgenro, vira genro

- Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la vira sekso: la vortoj „viro“, „edzo“, „reĝo“ estas virgenraj.
 
ingenro- angle:
 - masculine gender
 - beloruse:
 - мужчынскі род
 - france:
 - genre masculin
 - germane:
 - männliches Geschlecht
 - hispane:
 - género masculino
 - hungare:
 - hímnem
 - itale:
 - maschile (gram)
 - japane:
 - 男性 [だんせい]
 - nederlande:
 - mannelijk geslacht
 - pole:
 - rodzaj męski
 - ruse:
 - мужской род
 
cisgenra
- Havanta genron4 kiu samas al la naska sekso: se vi estas blanka cisgenra iĉo, la ŝanco, ke vi spertos diskriminacion en iu komunumo, estas multe pli malalta ol por marĝenigitaj homoj [6]; se oni volas klarigi al cisgenraj homoj pri transgenreco [7]; transgenraj virinoj devis pruvi, ke ilia virineco estas egale valida kiel tiu de cisgenraj virinoj [8].
 
transgenra
                  - angle:
 - cisgender
 - beloruse:
 - цысгендарны
 - finne:
 - cissukupuolinen
 - france:
 - cisgenre
 - galege:
 - cisxénero, cisxénera
 - hispane:
 - cisgénero, cisgénera
 - hungare:
 - cisznemű
 - katalune:
 - cisgènere
 - nederlande:
 - cisgender
 - pole:
 - cispłciowy
 - portugale:
 - cisgénero, cisgênero
 - ruse:
 - цисгендерный
 
cisgenrulo
- Cisgenra homo: cisgenruloj devas labori por eduki sin kaj agi pli konscience por helpi protekti kaj subteni transgenrulojn [9]; ne ekzistas eĉ unu okazo en Usono, kie cisgenrulo atenciĝis de transgenrulo en publika necesejo [10].
 
transgenrulo
                  - angle:
 - cis person, cisgender person
 - beloruse:
 - цысгендарная асоба
 - finne:
 - cisihminen
 - nederlande:
 - cisgender persoon
 - pole:
 - cispłciowiec
 - svede:
 - cisperson
 
transgenra
- Havanta genron4 kiu malsamas de la naska sekso: Gabriel Edilberto Cruz montris subtenon de la Esperanto-komunumo al la gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj (GLAT) personoj per kreado de du afiŝkartoj en du lingvoj [11]; sinprava violento ĉe transgenraj uloj [12]; vi verŝajne ja konas transgenrajn homojn sed eble ne scias pri tio [13].
 
cisgenra11.
                           
                           Libera Folio: Filipinaj esperantistoj en parado de geja fiero, liberafolio.org,
                           2014-10-03
12. Luiz Portella: Brazilano laŭleĝe. Esperanto laŭkonvinke., 2016-03-01, Seksperforto
13. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
                  12. Luiz Portella: Brazilano laŭleĝe. Esperanto laŭkonvinke., 2016-03-01, Seksperforto
13. TEJO: “Vi rajtas esti komplika” – Intervjuo al transgenra Esperantistino Ariel Bonkorpa, tejo.org, 2017-10-20
- angle:
 - transgender
 - arabe:
 - متحول الجنس
 - beloruse:
 - трансгендарны
 - finne:
 - muunsukupuolinen
 - france:
 - transgenre
 - galege:
 - transxénero, transxénera
 - greke:
 - διεμφυλικός
 - hispane:
 - transgénero, transgénera
 - hungare:
 - transznemű
 - katalune:
 - transgènere
 - nederlande:
 - transgender
 - pole:
 - transpłciowy
 - portugale:
 - transgénero, transgênero
 - rumane:
 - transgen, transgender
 - ruse:
 - трансгендерный
 - skotgaele:
 - tar-ghnèitheach
 - svede:
 - könsöverskridande
 
transgenrulo
- 
                              Transgenra homo:
                              
                                 bedaŭrinde tiu kostis pasintan junion la vivon de 49 gejoj,
                                 lesbaninoj, ambaŭseksamantoj kaj transgenruloj en Orlando,
                                 Florido
                                 [14];
                                 
                              
                                 indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn en
                                 Maroko
                                 [15];
                                 
                              
                                 ŝin precipe tuŝis la mortoj de transgenruloj
                                 [16].
                                 
                              
GLAT 
cisgenrulo14.
                           
                           Johan Derks: revu-numero pri du movadoj: Esperanto kaj
                           GLATuloj, soc.culture.esperanto,
                           2016-11-29
15. Mounir Abjiou: GLAT-uloj en Aného, soc.culture.esperanto, 2016-12-10
16. Hande Kader, Vikipedio
                  15. Mounir Abjiou: GLAT-uloj en Aného, soc.culture.esperanto, 2016-12-10
16. Hande Kader, Vikipedio
- angle:
 - trans person, transgender person
 - beloruse:
 - трансгендарная асоба
 - finne:
 - transihminen
 - nederlande:
 - transgender persoon
 - pole:
 - osoba transpłciowa
 - svede:
 - transperson
 
administraj notoj
pri 
                     genr/o : 
aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
in~o, ina ~o: Mankas dua fontindiko.
in~o, ina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ul~o: Mankas dua fontindiko.
ul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o, vira ~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o, vira ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
            
    Tiu artikolo levas demandojn senrespondajn. Ekz-e
    (1) Al kiu ~o apartenas bestoj? Nek ul~aj, nek aĵ~aj
    laŭdifine. Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso (in~aj aŭ
    vir~aj), dum la lingvo ofte ne interesiĝas pri ilia vera
    sekso (neŭtraj nomoj: bovo, anaso ktp) kaj parolas pri
    ili, kiel pri aĵoj (ĝi).
    (2) La tradukoj donitaj por "ul~o" uzas terminologion
    ("animated" ks), kiu depende de la celata lingvo povas
    aplikiĝi al bestoj. Ekz-e, en la franca, oni klarigas
    la uzon de la rusa akuzativo surbaze de la diferenco
    inter "animé/inanimé".
    (3) Ĉu ne indus ie distingi la gramatikan ~on disde
    la veran? Ŝajnas, ke oni difinas nur la veran.
    Koherigi kun la difino de "neŭtra" en la koncerna
    artikolo.
    [MB]
  pri 
                     genr/o : 
    Respondoj al MB:
    "(1) Al kiu ~o apartenas bestoj?"
    Dependas je la lingvo.  En Esperanto, samkiel en la angla, la
    bestoj principe estas aĵ-genraj, krom se la sekso estas
    malimplice markita (virŝafo, ŝafino); kaj samkiel en la angla,
    oni povas trakti la amatan katon ule (samkiel ajnan aĵon aŭ
    abstaktaĵon).
    -- "Nek ul~aj, nek aĵ~aj laŭdifine."
    Tion difinas gramatiko de koncerna lingvo.
    -- "Necesas klasi ilin laŭ ilia sekso..."
    Ne konfuzu sekson kaj genron.
    (2) Mi aldonis RIM-on.
    (3) Kio estas "vera genro"?  Kio estas la vera genro de FR
        sentinelle aŭ DE Weib?
    [Sergio]
  aĵ~o, neŭtra ~o: 
                     Mankas dua fontindiko.
                     aĵ~o, neŭtra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
in~o, ina ~o: Mankas dua fontindiko.
in~o, ina ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ul~o: Mankas dua fontindiko.
ul~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o, vira ~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o, vira ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.