tradukoj: be ca cs de en es fr hu id it ja nl pt ru sk

gej/o

gejo  

1.  
Virseksa samseksemulo: kiajn ŝancojn alportas PACS al ni, lesboj kaj gejoj? [1]. VD:lesbo
2.  
=samseksemulo
Rim.: La vorto gejo dekomence montris nur virojn, sed sekvante la ekzemplon de multaj similaj vortoj, inkluzive de ĉiuj derivaĵoj per -ul, nenio teorie malhelpas vastigi ĝin al ambaŭ seksoj.

geja  

Rilata al gejoj, samseksema: batali kontraŭ antaŭjuĝoj kune kun gefratoj gejaj kaj lesbaj estus granda honoro por mi [2]; kion pensi pri la ankoraŭa diskriminacio kontraŭ gejaj kaj lesbaj fiduloj? [3]; la t.n. geja vivstilo. VD:lesba

malgejo  

=aliseksemulo

malgeja  

Rilata al malgejoj, aliseksema.

gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT)

La komunumo de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj: la videon ni faris dum ni ĉeestis Interlingvistikan Simpozion en Poznan, kaj poste Arkones, kie ni faris sukcesoplenan diskutrondon pri GLAT [4]; subtenado de la rajtoj de GLAT-aj personoj estu tutmonde laŭdata [5]; por handikapaj GLAT-uloj ĝi tre gravas, ĉar ili povas viziti sian partneron en malsanulejo pli facile [6].

tradukoj

anglaj

belorusaj

~o: гомасэксуаліст; ~a: гомасэскуальны.

ĉeĥaj

~o: homosexuál; ~a: homosexuální.

francaj

~o 1.: gay, homo, homosexuel; ~o 2.: gay, homosexuel, homosexuelle; ~a: gay, homosexuel, homosexuelle; mal~o: hétéro, hétérosexuel, hétérosexuelle; mal~a: hétéro, hétérosexuel, hétérosexuelle; ~oj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj : LGBT.

germanaj

~o 1.: Schwuler, Tunte; ~o: Homosexueller, Homo; ~a: schwul, homosexuell.

hispanaj

~o: homosexual, gay; ~a: homosexual; ~oj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj : LGBT, LGTB.

hungaraj

~o: homoszexuális, homokos, meleg; ~a: homoszexuális, homokos, meleg.

indoneziaj

~o: gay, homo, homoseksual; ~a: gay, homo, homoseksual.

italaj

~o: omosessuale, gay; ~a: omosessuale, gay.

japanaj

~o 1.: ゲイ [げい]; ~o: 同性愛者 [どうせいあいしゃ]; ~a: 同性愛の [どうせいあいの], 同性愛者の [どうせいあいしゃの].

katalunaj

~o 1.: gai (subst.); ~o 2.: homosexual (subst.); ~a: gai (adj.), homosexual (adj.).

nederlandaj

~o: homoseksueel, homo, gay; ~a: homoseksueel, gay; mal~o: hetero; ~oj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj : lgbt, lhbt.

portugalaj

~o: homossexual, gay, guei; ~a: homossexual.

rusaj

~o 1.: гей; ~o: гомосексуалист.

slovakaj

~o: homosexuál; ~a: homosexuálny.

fontoj

1. Forumo, membrogazeto de LSG, 1/2000
2. Forumo, membrogazeto de LSG, 2/2000
3. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, n-ro 08/2000
4. Pozitiva rondo, Egalecen, 2014-09-30
5. Naciismo kaj GLAT-aj rajtoj, Vikipedio
6. Rowland Bonkorpa: Gejedziĝo, „Kontakto“, n-ro 268 (2015:04). P. 14a

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~o: Mankas fontindiko.
mal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | gej.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2018/08/31 16:10:22