*seks/o

*sekso

1.
BIO Biologia ecaro diferenciganta virseksulon disde ino: aroj da rigardantoj haltis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj [1]; ĉiuj rajtoj kaj liberecoj ... validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio... [2]; anĝeloj laŭdifine ne havas sekson [3]; la sufikso in signifas la virinan sekson EE ; la prefikso „ge“ […] signifas simple „de ambaŭ seksoj“ [4].
Rim.: Ne konfuzu kun genro3.
2.
La tuto da samseksaj individuoj: ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj havas la rajton de voĉdonado [5]; la virinoj pli ol unu servon faris al nia ŝtato […] al nia sekso mankas nek saĝo, nek energio, permesu do al mi agi [6]; membro de la vira sekso [7].
3.
FIZL La tuto da mensaj kaj fiziologiaj reagoj, faroj kaj emocioj rilataj al la seksa vivo: laŭ la plej populara opinio, ĝi – la sekso – naskas ĉion: la plej altaj Filozofio, Scienco, Arto homaj eruptas el la vulkano de la Sekso [8]; la eklezio enmiksiĝis en la intimajn demandojn pri sekso [9].
4.
GRA(arkaismo) Genro1: grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo en la naturaj lingvoj EE ; preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple en la lingvo germana kapo havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan EE ; ekzistas tri gramatikaj seksoj, la vira, la ina kaj la neŭtra, kiu apartenas al la senseksaj aferoj.
1. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 62a
2. La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Art. 2a
3. Stefan Maul: Kancelierino, Monato, 2006/01, p. 5
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
7. Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo, Monato, 2007/02, p. 21
8. A. Kris: Scenaj obscenoj... drastaj kontrastojLa Ondo de Esperanto
9. Zlatko Tišljar: Pastro-povo ekstremdekstra, Monato, 2005/05, p. 8
angle:
sex
beloruse:
1. пол (мужчынскі, жаночы) 2. пол (мужчынскі, жаночы) 4. род (граматычны)
bulgare:
пол
ĉeĥe:
pohlaví, rod, sex, sexus
france:
sexe sen~a: asexué.
germane:
Geschlecht 3. Sexualität, Geschlechtsleben
hebree:
מין, מℷדר
hispane:
sexo
hungare:
nem (biológiai, nyelvtani) sen~a: ivartalan, nemi jelleg nélküli, aszexuális.
ide:
sexuo
indonezie:
seks
itale:
sesso
japane:
1. [せい], 性別 [せいべつ]
nederlande:
geslacht
pole:
1. płeć 2. płeć 3. seks 4. rodzaj
ruse:
1. пол (мужской, женский) 2. пол (мужской, женский) 3. секс 4. род(грамматический)
slovake:
pohlavie, rod, sex
ukraine:
жіноча стать

seksa

1.
BIO Rilata al sekso1: seksa membro (t.e. peniso) [10]; libera religia praktikado kaj seksa egaleco [11].
2.
FIZL Rekte aŭ malrekte rilata al sekskuniĝo: seksaj interrilatoj; seksa vivo; seksaj fantazioj; raporto pri la seksa konduto de lernejanoj [12]; la aĝo, kiam gejunuloj havas siajn unuajn seksajn spertojn [13]; fari diferencon inter viroj kaj virinoj en seksaj kontaktoj [14]; seksa ekspluatado kaj prostituado [15]; seksa amo FK .
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 23:1
11. Marko Naoki Lins: Turkio ante portas, Monato, 2004/12, p. 10
12. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
13. Guido van Damme: Gejunula seksumado, Monato, 1995/01, p. 10
14. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
15. Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, Monato, 2003/09, p. 20
angle:
sexual
bulgare:
полов, сексуален
ĉeĥe:
pohlavní, sexuální
france:
sexuel
germane:
geschlechtlich 2. sexuell
hispane:
sexual
ide:
sexuala
indonezie:
seksual
itale:
sessuale
japane:
性の [せいの], 性的な [せいてきな]
nederlande:
seksueel
pole:
1. płciowy ~a membro: członek. 2. płciowy, seksualny
ruse:
1. половой 2. половой, сексуальный
slovake:
pohlavný
ukraine:
статевий, сексуальний

seksismo

Sinteno prema al iu el la du seksoj, plejofte al inoj: per rasismo, seksismo, kaj aliaj specoj de premado […] la regantoj malfortigas kaj dividas nin [16]; seksismo estas grava delikto por prostituitinoj [17].
16. -: Kio estas la Anarkiista Federacio?, anarkiismaj esperantistoj..., [vidita en 2008-03]
17. Nikolao Gudskov: En spegulo de l' sarkasmo, Monato, 2000/07, p. 18
angle:
sexism, gender discrimination
bulgare:
полова дискриминация
france:
sexisme
hispane:
sexismo
ide:
sexuismo
indonezie:
seksisme
itale:
sessismo
japane:
性差別 [せいさべつ]
katalune:
sexisme
koree:
성 차별
nederlande:
seksisme, geslachtsdiscriminatie
okcidentfrise:
seksisme, geslachtsdiskriminaasje
perse:
جنسیت‌گرایی، تبعیض جنسیتی
pole:
seksizm
ruse:
секси́зм
ukraine:
сексизм, дискримінація жінок у праці та побуті

seksumi

(ntr)
Plenumi seksajn2 agojn: levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne [18]; laŭ enketo en 1999 unu el kvar altlernejanoj (15-17 jaraj) seksumis [19]; historie, japanoj relative sentabue seksumis [20]; mi nek fumas nek drinkas nek seksumas! [21]. VD:sekskuniĝi
18. L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
19. HORI Jasuo/pg: Ĉu beno aŭ malbeno?, Monato, 2001/02, p. 14
20. Isikawa Takasi: Tro lacaj por seksumi, Monato, 2015/04, p. 15
21. H. Schicke: Longa kaj sana vivo, Monato, 2001/11, p. 4
angle:
to have sex
bulgare:
правя секс
ĉeĥe:
souložit
france:
avoir une relation sexuelle, copuler
germane:
Sex haben, Geschlechtsverkehr ausüben
hispane:
tener relación (sexual)
indonezie:
berkopulasi, bersetubuh
itale:
fare sesso
japane:
性交する [せいこうする], セックスする [せっくすする]
nederlande:
sex hebben, de liefde bedrijven
pole:
uprawiać seks, kochać się
ruse:
заниматься сексом
slovake:
súložiť
tokipone:
unpa
ukraine:
займатися сексом, злягатися

seksumilo, seksilo

(komune)
Ekstera seksorgano: ŝi […] fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis [22]; Huniŭ, kiu havas fiodoran seksilon, same prifriponas lin kaj traktas lin kiel argilbulon laŭvole knedeblan [23].
22. C. Piron: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1982
23. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
angle:
sex organ, genitalia
bulgare:
полов орган (използван за секс)
ĉeĥe:
pohlavní orgán
france:
organe sexuel
germane:
Geschlechtsorgan
hispane:
órgano sexual
indonezie:
organ genital, organ seksual
itale:
organo sessuale
japane:
性器 [せいき]
nederlande:
geslachtsorgaan
pole:
organ płciowy
ruse:
половой орган
slovake:
pohlavný orgán
ukraine:
статевий орган

aliseksema, aliseksama

Sekse kaj emocie altirata de individuoj de la alia sekso: aliseksemaj personoj elmontras sian seksemon ĉiutage, multnombre surstrate – prenante sin je la manoj, interkisante, brakumante [24]; aliseksema normismo [25]. SIN:malgeja
24. Paweł Fischer-Kotowski: Parado de toleremo (2), Monato, 2010/12, p. 6
25. Vikipedio, Deviga aliseksemo
angle:
heterosexual
bulgare:
хетеросексуален
ĉeĥe:
sexuálně přitahovaný jiným pohlavím
france:
hétérosexuel (adj.), hétérosexuelle (adj.)
germane:
heterosexuell, gegengeschlechtlich
hispane:
heterosexual
ide:
heterosexuala
indonezie:
heteroseksual
japane:
異性愛の [いせいあいの]
nederlande:
heteroseksueel
okcidentfrise:
heteroseksueel
slovake:
sexuálne priťahovaný iným pohlavím
volapuke:
votageniälik

aliseksemo, aliseksamo

Seksa kaj emocia allogo al individuoj de la alia sekso: la hungara Konstitucia Kortumo celis nur likvidi diskriminacion inter samseksemo kaj aliseksemo [26]; Jesuo predikis amon, sed ne pri gejeco nek pri aliseksemo [27]; pri amoro ŝi publikigis triangulan modelon el aliseksamo, samseksamo kaj memseksumemo, asertante egalvaloron kaj denaskan inklinon al ĉiuj tri praktikoj [28].
26. Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio, Monato, 2004/02, p. 8
27. Hubertus Schweizer: Biblia fundamento, Monato, 2004/09, p. 6
28. Vikipedio, Alice Schwarzer
angle:
heterosexuality
france:
hétérosexualité
germane:
Heterosexualität

aliseksemulo, aliseksamulo

Aliseksema persono: aliseksemuloj montras sian seksemon publike – per vira mencio pri „mia koramikino” aŭ ina mencio de „mia edzo” [29]; bonaspekta juna aliseksemulo, kiu havas konstantan partnerinon, sed krome seksumas kun ĉiu havebla alia ino [30]. SIN:malgejo
29. Russ Williams: Parado de toleremo (3), Monato, 2010/12, p. 6
30. Vikipedio, Der bewegte Mann
angle:
heterosexual
france:
hétéroseksuel
germane:
Heterosexueller, Gegengeschlechtlicher
ide:
heterosexualo
japane:
異性愛者 [いせいあいしゃ]
nederlande:
heteroseksueel
okcidentfrise:
heteroseksueel
volapuke:
votageniälan

ambaŭseksa

1.
BIO Vira kaj ina, havanta ambaŭ seksojn; hermafrodita: kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj [31]; hermafrodito en vivoscienco (rare ankaŭ ambaŭseksa vivulo) estas vivulo kapabla reprodukti samtempe ovolojn kaj spermojn [32].
2.
Gea: mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson („ge“) ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco [33]; supergrasaj, misformaj dikventruloj ambaŭseksaj [34].
31. Vikipedio, artikolo „arbo“, 2006-04-07
32. Vikipedio, Hermafrodito (vivoscienco)
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
34. V. Sapoĵnikov: Humuraĵetoj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1992
angle:
1. hermaphroditic 2. of both sexes
bulgare:
хермафродитен
france:
1. androgyne (adj.), bissexué, hermaphrodite (adj.), monoïque 2. des deux sexes, mixte (des deux sexes)
germane:
zweigeschlechtlich 1. zwittrig 2. bisexuell
hispane:
1. hermafrodita
indonezie:
1. biseksual, hermafrodit, monoseus
itale:
1. androgino (agg.), ermafrodita (agg.)
japane:
1. 両性具有の [りょうせいぐゆうの] 2. 両性の [りょうせいの]
pole:
1. obojnaczy, dwupłciowy
ruse:
1. обоеполый
ukraine:
амбісексуальний, двостатевий

ambaŭseksemo, ambaŭseksamo

Seksa kaj emocia allogo al individuoj de ambaŭ seksoj: en Germanio la stirneranoj […] estis pioniraj kampanjantoj por la akceptado de masklaj ambaŭseksemo kaj samseksemo [35]; ekde la 1980-aj jaroj Helmut Berger aperas ankaŭ en televidaj serioj, li malferme parolas pri sia ambaŭseksamo [36].
angle:
bisexuality
france:
bisexualité
germane:
Bisexualität

ambaŭseksema, ambaŭseksama

Sekse kaj emocie altirata de individuoj de ambaŭ seksoj: ambaŭseksema, ŝi entreprenis amrilatojn kun kelkaj el siaj lernantinoj [37]; la serĉo pri perfekta partnero por ambaŭseksema knab(in)o [38]; la honeste ambaŭseksama kantisto petis al siaj admirantoj kontraŭi tiun malsanon [39].
angle:
bisexual
bulgare:
бисексуален
france:
bisexuel (adj.), bisexuelle (adj.)
germane:
bisexuell
japane:
両性愛の [りょうせいあいの]
nederlande:
biseksueel
okcidentfrise:
biseksueel
ukraine:
бісексуальний

ambaŭseksemulo

Ambaŭseksema persono: plu validas malpermeso al lesbaninoj, gejoj kaj ambaŭseksemuloj sub la aĝo de 18 jaroj aliĝi al grupoj defendantaj iliajn interesojn [40]; ĝenerale oni konsideras lin samseksemulo aŭ ambaŭseksemulo, ne estas klare konata [41]. VD:GLAT
40. István Ertl: Gajiĝas gejoj, Monato, 2003/03, p. 14
41. Vikipedio, Walt Whitman
angle:
bisexual
bulgare:
бисексуален човек или мъж
france:
bisexuel
germane:
Bisexueller
japane:
両性愛者 [りょうせいあいしゃ]
nederlande:
biseksueel
okcidentfrise:
biseksueel

ambaŭseksemulino

Inseksa ambaŭseksemulo: elŝrankiĝinta ambaŭseksemulino [42].
bulgare:
бисексуална жена
france:
bisexuelle
germane:
Bisexuelle

ambaŭseksulo

BIO Vivulo, kun vira kaj ina sekso samtempe aŭ sinsekve en sia vivo: en la klarigoj pri la farendaĵoj aperas diversaj simboloj: la reĝo, la luno, la suno, la stelo, la ambaŭseksulo, la agloj, la drako... [43]; ambaŭseksuloj sterilas, eĉ nur pro la manko de ĝustaj hormonoj [44].
43. Vikipedio, Alkemio
44. M. M. Campagna: Riismo..., soc.culture.esperanto, 1994-02-21
angle:
hermaphrodite
bulgare:
хермафродит
france:
androgyne (subst.), hermaphrodite (subst.)
germane:
Zwitter
hispane:
hermafrodita
itale:
androgino (sost.), ermafrodita (sost.)
nederlande:
hermafrodiet
pole:
hermafrodyta, obojniak
ruse:
обоеполый (в знач. сущ.)

la bela sekso, la malforta sekso

(arkaismo) (frazaĵo)
La ina sekso2; la virinaro: la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj Marta ; mi estas maljunulo, sed mi ne forgesis miajn proprajn spertojn kun la malforta sekso [45].
Rim.: Nuntempe ĉi tiu esprimo povas esti rigardata kiel ofenda al virinoj, eĉ kvankam tio ne estis la originala intenco.
45. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
angle:
the fair sex, the weaker sex
france:
le beau sexe, le sexe faible
nederlande:
het schone geslacht, het zwakke geslacht

inseksa, virinseksa

El la ina sekso: li alportas el la grandaj brutoj, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li alportu ĝin [46]; ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva [47]; antaŭe kaj poste estis fakte Iduna, tre virinseksa [48]; katino (inseksa kato) [49]; en sia ĝenerala korpoformo la Komodo-varano ne multe diferencas de kelkaj aliaj specioj de varanoj, la inseksaj ekzempleroj eĉ ne estas pli grandaj ol tiuj de aliaj specioj [50].
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 3:1
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:18
48. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
49. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
50. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
angle:
female
bulgare:
от женски пол
ĉeĥe:
samičí, ženský
france:
femelle (adj.), féminin
germane:
weiblich
hispane:
hembra, femenina
hungare:
nőnemű
ide:
femina
indonezie:
betina, feminin
itale:
femminile
japane:
女性の [じょせいの] (homo), 雌の [めすの] (besto aŭ planto)
nederlande:
vrouwelijk
okcidentfrise:
froulik
pole:
żeński, żeńskiej płci
ruse:
женского пола
slovake:
samičí, ženský
tokipone:
meli
ukraine:
жіночий, жіночої статі, жіночого роду
volapuke:
vomik

interseksa

1.
Kiu koncernas la rilatojn inter la seksoj: oni klarigas, eĉ senkulpigas, la nunan interseksan konduton, kiel rezulton de la milito [51]; oni ankaŭ povas vidi en tiu ankaŭ primokadon de la interseksaj rilatoj: la rajdanto reprezentas la viran principon, li volas agi, rapide aliri la aferon, la ino reagas […] [52].
2.
Havanta trajtojn de kaj la vira kaj la ina seksoj.
51. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
52. Vikipedio, Des Knaben Wunderhorn (Mahler)
angle:
intersex
france:
intersexe
germane:
zwischengeschlechtlich

interseksulo

Interseksa2 persono.
angle:
intersex

senseksemo, neniuseksemo

Pli malpli kompleta manko de seksuma deziro. VD:asketismo, abstinado, platona2
angle:
asexuality
france:
asexualité
germane:
Asexualität
nederlande:
aseksualiteit
okcidentfrise:
aseksualiteit

samseksa

BIOFIZL El la sama sekso, kiel alia: samseksaj lernejanoj; la parlamento de Nederlando per 109 kontraŭ 33 voĉoj akceptis la leĝoproponon por malfermi la oficialan nupton ankaŭ por samseksaj paroj [53]; la leĝaj reguloj pri samseksa seksumado en Hungario [54]; malsamseksaj kaj samseksaj rilatoj [55].
53. Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj, Monato, 2000/12, p. 14
54. Francisko Simonnet: Ĉu bona seksa konduto?, Monato, 2003/12, p. 6
55. István Ertl: Aĝo de konsento, Monato, 2004/02, p. 6
angle:
same-sex
bulgare:
от същия пол
ĉeĥe:
stejného pohlaví
france:
de même sexe
germane:
gleichgeschlechtlich homosexuell
hispane:
del mismo sexo
hungare:
azonos nemű
japane:
同性の [どうせいの]
pole:
tej samej płci
ruse:
однополый
slovake:
rovnakého pohlavia

samseksemo, samseksamo

Seksa kaj emocia allogo al individuoj de la sama sekso: oficialuloj de la eklezio kondamnis ankaŭ la samseksemon kiel ion nenaturan kaj malsanan [56]; fanatikaj islamistoj […] persekutas samseksemon [57]; en multaj eŭropaj landoj la sinteno al samseksemo funde ŝanĝiĝis [58]; en Usono, Britio kaj iuj eŭropaj landoj oni opinias, ke samseksemo estas afero de persona, libera elekto [59]; la esprimo elŝrankiĝi estas malo de enŝrankiĝi, kio signifas kaŝi sian samseksemon, ambaŭseksemon […] pro timo de la malamo [60].
56. Zlatko Tišljar: Pastro-povo ekstremdekstra, Monato, 2005/05, p. 8
57. Michel Duc Goninaz: Ĵurnalisma deontologio, Monato, 2004/02, p. 8
58. Gerrit Berveling: Geja paro en Malavio, Monato, 2010/08, p. 18
59. Atanasije Marjanović: Ekstravaganca aŭ perversa, Monato, 2012/10, p. 6
60. Vikipedio, Elŝrankiĝo
angle:
homosexuality
france:
homosexualité
germane:
Homosexueller
japane:
同性愛 [どうせいあい]

samseksema, samseksama

Sekse kaj emocie altirata de individuoj de la sama sekso: asocio pledanta por egalaj rajtoj de samseksemaj kaj malsamseksemaj civitanoj [61]; por defendi amrilaton samseksaman [62]. VD:geja, lesba
61. JSL: Novtipa prezidanto, Monato, 2000/04, p. 9
62. Georgo Kamaĉo: Berveling, poeto sentabua, Monato, 1994/12, p. 22
angle:
homosexual
beloruse:
гомасэксуальны
bulgare:
хомосексуален
ĉeĥe:
homosexuální
france:
homosexuel (adj.), homosexuelle (adj.)
germane:
homosexuell
hebree:
חד-מיני, הומוסקסואלי
hispane:
homosexual
hungare:
homoszexuális
ide:
homeosexuala
indonezie:
homoseksual
itale:
omosessuale (agg.)
japane:
同性愛の [どうせいあいの]
nederlande:
homoseksueel, gay
okcidentfrise:
homoseksueel
pole:
homoseksualny
ruse:
гомосексуальный
slovake:
homosexuálny
tibete:
ཕོས་ཕོ་ལོ་ཆགས་པ་བྱེད་པ་
ukraine:
гомосексуальний
volapuke:
otgeniälik

samseksemulo, samseksamulo

Samseksema persono: Sud-Afriko, ekzemple, en sia konstitucio jam garantias ne-diskriminacion, ankaŭ de samseksemuloj [63]; en „La samseksemulo“, probable lia plej konata poemo, li uzas sintakson tre karakterizan [64]. SIN:gejo
63. Gerrit Berveling: Gejeco disputata, Monato, 2004/01, p. 16
64. Georgo Kamaĉo: Berveling, poeto sentabua, Monato, 1994/12, p. 22
angle:
homosexual
beloruse:
гомасэксуаліст
bulgare:
хомосексуалист
ĉeĥe:
homosexuál
france:
homosexuel (subst.)
germane:
Homosexueller, Schwuler, Warmer Bruder
hebree:
הומוסקסואל
hispane:
homosexual
hungare:
homoszexuális
ide:
homeosexualo
indonezie:
gay, homo, homoseksual, lesbian
itale:
omosessuale (sost.)
japane:
同性愛者 [どうせいあいしゃ]
nederlande:
homoseksueel, gay
okcidentfrise:
homoseksueel
pole:
homoseksualista, gej (pot.), pedał (obraźliwie)
ruse:
гомосексуалист
slovake:
homosexuál
volapuke:
otgeniälan

samseksemulino, samseksamulino

Inseksa samseksemulo: Winnaretta Singer […] konata private kiel samseksemulino […] edziniĝis dufoje sen plenumi seksajn „devojn“ [65]. SIN:lesbo, lesbanino.
angle:
lesbian
beloruse:
лесьбіянка
bulgare:
лесбийка
france:
homosexuelle (subst.), lesbienne
germane:
Homosexuelle, Lesbe
hebree:
הומוסקסואלית, לסבית
hispane:
lesbiana
hungare:
leszbikus, leszbi
ide:
homeosexualino
indonezie:
lesbian
itale:
lesbica (sost.)
japane:
同性愛の女性 [どうせいあいのじょせい]
katalune:
lesbiana
nederlande:
lesbische, lesbienne
pole:
homoseksualistka, lesbijka (pot.), lesba (obraźliwie), pedałówa (obraźliwie)
portugale:
lésbica
ruse:
лесбиянка
slovake:
lesba
volapuke:
jiotgeniälan

virseksa

El la vira sekso: virseksa infano estas naskita al vi [66]; la ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro [67]; anaso virseksa [68]; Tomaso la akvinano kredis, ke virseksa feto ricevas sian animon 40 tagojn kaj ina feto 80 tagojn post koncipo [69].
angle:
male
bulgare:
от мъжки пол
ĉeĥe:
mužský
france:
masculin, mâle (adj.)
germane:
männlich
hispane:
macho, masculino
hungare:
hímnemű
ide:
maskula
indonezie:
jantan, maskulin
itale:
mascile
japane:
男性の [だんせいの] (homo), 雄の [おすの] (besto aŭ planto)
nederlande:
mannelijk
okcidentfrise:
manlik
pole:
męski, męskiej płci
ruse:
мужского пола
slovake:
mužský, samčí
tokipone:
mije
ukraine:
чоловічий, чоловічої статі
volapuke:
manik

virseksulo

Animalo (homo aŭ besto) de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): „krom tio,“ ŝi diris plue, „ĝi estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas […][70]; ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata [71]; li mortigis ĉiujn virseksulojn [72].
angle:
male
beloruse:
самец
ĉeĥe:
muž, osoba rodu mužského
france:
mâle (subst.)
germane:
Männchen (besto aŭ planto)
hispane:
macho
hungare:
hím
ide:
maskulo
itale:
maschio
japane:
男性 [だんせい] (homo), 雄 [おす] (besto aŭ planto)
nederlande:
mannetje (besto aŭ planto)
pole:
samiec
ruse:
самец, особа мужского пола
slovake:
muž, samec
tokipone:
mije

unuseksa

BIO Apartenanta al unu sekso, vira aŭ ina: krom la tradiciaj ekleziaj lernejoj unuseksaj, estis fonditaj en la du landpartoj de la irlanda insulo pluraj nesektecaj aŭ interkonfesiaj geaj lernejoj [73]; ne rare okazas ke iuj specioj estas ambaŭseksaj, dum aliaj specioj de la sama familio, kaj eĉ de la sama genro, estas unuseksaj [74].
angle:
unisexual
ĉeĥe:
jednopohlavní
france:
dioïque
germane:
eingeschlechtlich
indonezie:
dioseus
japane:
単性の [たんせいの]
slovake:
jednopohlavný
ukraine:
одностатевий

seksmatura

Kiu estas sekse matura, kapabla naski aŭ generi idojn: en marto kaj aprilo, la seksmaturaj angiloj demetas siajn ovojn en la varmaj kaj profundaj akvoj de la Sargasmaro [75]; en la centro de la aranĝo staris la seksmaturaj geknaboj [76].
angle:
sexually mature
bulgare:
полово зрял
ĉeĥe:
pohlavně dospělý
france:
nubile
germane:
geschlechtsreif
hispane:
sexualmente maduro
hungare:
ivarérett
indonezie:
matang (secara) seksual
itale:
sessualmente maturo
japane:
性的に成熟した [せいてきにせいじゅくした]
nederlande:
geslachtsrijp
pole:
dojrzały płciowo
ruse:
половозрелый
slovake:
pohlavne dospelý
ukraine:
статевозрілий

seksorgano

Organo1.a posedanta seksan funkcion: en multaj afrikaj triboj ekzistas de multaj jarcentoj la kutimo grave mutili la inajn seksorganojn [77]; herpet-viruso (tipo 2) kutime kaŭzas inflamajn lezojn de seksorganoj [78]; la skanilo montras ankaŭ seksorganojn kaj mamoprotezon [79]; la fiŝetoj ankoraŭ ne havas evoluintajn seksorganojn [80].
77. Gerrit Berveling: Toleremo kaj liberecoj en Nederlando, Monato, 2006/12, p. 22
78. V. Lemelev: Infektoj: Mikroboj provokas neinfektajn malsanojn ŝanĝiĝi al infektaj, Monato, 2002/01, p. 16
79. Stefan Maul: Du mil ok, Monato, 2008/12, p. 7
80. Petro Desmet': Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme, Monato, 2006/08, p. 23
angle:
sex organ, genitalia
bulgare:
полов орган
ĉeĥe:
pohlavní orgán
france:
organe sexuel
germane:
Geschlechtsorgan
hispane:
órgano sexual
indonezie:
organ genital, organ seksual
itale:
organo sessuale
japane:
生殖器 [せいしょくき]
nederlande:
geslachtsorgaan
pole:
organ płciowy
ruse:
половой орган
slovake:
pohlavný orgán
ukraine:
статевий орган

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Mankas ekz BOT. [MB]
    
ambaŭ~emulino: Mankas dua fontindiko.
inter~ulo: Mankas fontindiko.
inter~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~emo, neniu~emo: Mankas fontindiko.
sen~emo, neniu~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~emulino, sam~amulino: Mankas dua fontindiko.