asket/o Z PV

asketo

Praktikanto de asketismo: malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon [1]; sanktulo de la mistiko intense agema kaj asketo de la plej pezaj humiligoj, kiu aliigis sian ekziston al kanto de ĝojo [2].
angle:
ascetic
beloruse:
аскет
bulgare:
аскет
ĉeĥe:
asketa
france:
ascète
germane:
Asket
hebree:
נזיר סגפן
hispane:
asceta
hungare:
aszkéta
itale:
asceta
japane:
苦行者 [くぎょうしゃ], 禁欲主義者 [きんよくしゅぎしゃ]
katalune:
asceta
malnovgreke:
ἀσκητής
nederlande:
asceet
perse:
ریاضت‌کش، مرتاض
portugale:
asceta, ermita, anacoreta, solitário, ermitão
ruse:
аскет, постник
slovake:
askét, askéta
ukraine:
аскет

asketismo

Sistema limigado aŭ subpremado de la korpaj deziroj, libervola submetiĝo al fizika doloro, soleco ktp, propra al la rekomendoj de iuj skoloj filozofiaj, ekzemple la cinikistoj, kaj precipe al diversaj religioj, pro motivoj diversaj ― memperfektiĝo, higieno, protesto kontraŭ socia malegaleco ktp: homoj deziras ion kontraŭ nenio, monon sen labori, scion sen studado, povon sen kompetento, virton sen iu ajn formo de asketismo [3]; la eterna hipokrita parolo, ke oni ne donu al almozpetantoj, ĉar ili aĉetos alkoholaĵon per tio […] mi opinias iom malhumana tiun devigan bonpensulan asketismon trudatan ... al aliuloj [4]. SUB:fasto
3. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo
4. Monato, Roland Platteau: Fundamento de la moralo
angle:
asceticism
beloruse:
аскетызм
bulgare:
аскетизъм
ĉeĥe:
asketizmus
ĉine:
苦行 [kǔxíng], 禁慾主義 [jìnyùzhǔyì], 禁欲主义 [jìnyùzhǔyì], 禁欲 [jìnyù], 禁慾 [jìnyù], 禁欲 [jìnyù]
france:
ascétisme
germane:
Askese
hebree:
סַגְפָנוּת
hispane:
ascetismo
hungare:
aszketizmus
itale:
ascetismo
japane:
苦行 [くぎょう], 禁欲生活 [きんよくせいかつ], 禁欲主義 [きんよくしゅぎ]
katalune:
ascetisme
nederlande:
ascetisme, ascese
perse:
ریاضت‌کشی، ریاضت
ruse:
аскеза, аскетизм
slovake:
asketizmus

administraj notoj