2cinik/a JED

cinika JED

1.
FIL Rilata al antikva skolo de filozofoj (cinikismo), kiuj afekte malŝatis la komforton kaj sociajn decregulojn: do, vi sekvas cinikajn doktrinojn, laŭ kiu saĝulo restu super la tuta mondo, moraloj kaj leĝoj, malestimu la devigan perforton, subpremon, same kiel la limigitajn ĝojojn de vivo [1].
2.
(komune) Senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferentecon kaj malŝaton por ĉiu ajn noblaĵo: cinika parolo, konduto; ŝi sendis al mi rideton, kiun mi trovis rabema kaj cinika [2]; sento, kiu lin turmentis kaj kolerigis kaj kiun li tuj neus kun malestima rido kaj cinika insulto, se iu farus eĉ plej malgrandan aludon [3]; frivola kaj ofte malkonvena konduto […] kaj preskaŭ cinika amindumado al ŝi de du viroj naŭzis ŝin [4]; mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion per la kulpoj de ilia socio [5]; Vi tiel do en trinkbutik' ⫽ La rolon ludas kun cinik' ⫽ De farizeo en la templo, ⫽ Kaj des pli mi malamas vin [6]; cinika makiavelismo [7]; cinike cianide [8]; ili maltrankviliĝas pri la cinikeco de la registaro, kiu senkaŝe protektas kompaniojn kaj ilin privatigas per rusa kapitalo [9]. VD:amara2, indiferenta, seniluzia
angle:
cynical
beloruse:
цынічны
bulgare:
1. киническен 2. циничен
ĉeĥe:
cynický, kynický
ĉine:
2. 譏誚 [jīqiào], 玩世不恭 [wànshìbùgōng], 玩世不恭的 [wànshìbùgōngde], 挖苦 [wāku]
france:
cynique (adj.) ~eco: cynisme.
germane:
1. kynisch 2. zynisch ~eco: Zynismus.
greke:
κύνικος
hebree:
צִינִי
hispane:
cínico
hungare:
cinikus
itale:
cinico (agg.)
japane:
冷笑的な [れいしょうてきな], 世をすねた [よをすねた], 犬儒学派の [いぬじゅがくはの]
katalune:
cínic (adj.)
nederlande:
cynisch
pole:
2. cyniczny
portugale:
cínico
ruse:
1. кинический 2. циничный
slovake:
bezcitný, bezohľadný, cynický
ukraine:
цинічний

ciniko

1.
=cinikeco
2.
(evitinde) Cinikulo: mi estas ciniko, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon, mi estas stoiko, ĉar mi elportas pacience mizeron, kaj mi estas peripatetiko, ĉar, ne posedante portilon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj envoje instruas [10].
beloruse:
1. цынізм 2. цынік

cinikeco

Indiferento, malŝato por iu aŭ io nobla: ili maltrankviliĝas pri la cinikeco de la registaro, kiu senkaŝe protektas kompaniojn kaj ilin privatigas [11]; ĉu grandanimaj ideoj vere ne ekzistas sen la milito? […] grandanimeco pereas dum la longaj pacperiodoj, kaj anstataŭ ĝi aperas cinikeco, indiferenteco [12].
11. Monato, last/pg: Ŝerci serioze, 2006
12. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
angle:
cynism
beloruse:
цынічнасьць
germane:
Zynismus

cinikismo

1.
FIL Unu el sokratismaj skoloj en la antikva filozofio, proklamanta spiritan liberon de la individuo antaŭ la sociaj institucioj.
2.
(komune) Senhonte kaj arogante neglekta, nihilisma rilato al io, precipe moralo, kulturo, socio: kia monstrino ci estas do? min teruras tiuj malkaŝoj, kies cinikismon ci ne ŝajnas konjekti [13]; min konsternis la senkora cinikismo, ke ankoraŭ nun li havas emon fari senspritan ŝercon pri sia homfrato, peteganta pri sia vivo [14].
angle:
cynicism
beloruse:
1. цынізм (філяз.) 2. цынізм, цынічнасьць
bulgare:
1. кинизм 2. цинизъм
ĉine:
2. 犬儒 [quǎnrú], 压世主义 [yāshìzhǔyì], 犬儒主义 [quǎnrúzhǔyì], 犬儒派 [quǎnrúpài], 犬儒学派 [quǎnrúxuépài]
france:
cynisme
germane:
2. Zynismus
greke:
2. κυνισμός
hebree:
צִינִיוּת
hispane:
cinismo
hungare:
1. cinizmus
itale:
2. cinismo
japane:
皮肉 [ひにく], 犬儒哲学 [いぬ儒てつがく]
katalune:
cinisme
nederlande:
2. cynisme
pole:
2. cynizm
portugale:
2. cinismo
ruse:
1. киническая школа 2. цинизм
ukraine:
2. цинізм

cinikisto

FIL Adepto de cinikismo: Diogeno estas la plej fama el la cinikistoj.
angle:
cynic
beloruse:
цынік (філёзаф)
bulgare:
киник
france:
cynique (subst., phil.)
germane:
Kyniker
hungare:
cinikus
itale:
cinico (sost.- fil.)
katalune:
cínic (subst. filos.)
nederlande:
cynicus
ruse:
киник

cinikulo JED

Cinika homo: li aŭdis la cinikulon nomi lin la plej senespera idioto, la plej molkapa kredemulo [15]; li opiniis lin fierulo, bravaĉulo, cinikulo, plebano [16].
angle:
cynic
beloruse:
цынік, цынічная асоба
bulgare:
циник
ĉeĥe:
cynik
france:
cynique (personne)
germane:
Kyniker, Zyniker
hebree:
צִינִיקָן
hungare:
cinikus ember
itale:
cinico (sost.- comun.)
japane:
皮肉屋 [ひにくや], 世をすねた人 [よをすねたじん], 犬儒学派の人 [いぬじゅがくはのじん]
katalune:
cínic (subst. gen.)
nederlande:
cynicus
pole:
cynik
portugale:
cínico
ruse:
циник
slovake:
bezcitník, cynik
ukraine:
цинік

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.