1iluzi/o PV

iluzio

Eraro, pro kio oni rigardas ion malrealan kiel realan.
a)
Eraro de sentumoj, pro kiu oni rigardas falsajn ŝajnojn kiel realajn: [li] vere estis tiel simila al la kronprinco, ke oni ne povis kontraŭstari al la iluzio [1]; ĉio ĉi estas vantaĵo, polvo, eĉ malpli, ĉar iluzio [2]; ŝi estis tiel bela, ke ŝi ŝajnis al mi pli iluzio, ol virino FdO . VD:halucino, vizio1
b)
Eraro de la spirito, pro kiu oni rigardas revojn kiel efektivaĵon: kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj Marta ! ke ilia „lingvo“ (se ili iam finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto, [pri tio] ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio EE ; la homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disreviĝon [3]; fiera vendistino, vin kaptis iluzio kaj vane vi esperas plenumon de l' miraklo [4]; tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn VivZam . VD:fantazio, fikcio, ĥimero, sonĝo
angle:
illusion
beloruse:
ілюзія, падман, зман
ĉeĥe:
iluze, klam, vidina
ĉine:
幻想 [huànxiǎng], 夢幻 [mènghuàn], 虚幻 [xūhuàn], 幻象 [huànxiàng], 錯覺 [cuòjué]
france:
illusion
germane:
Täuschung, Illusion
hispane:
ilusión
hungare:
érzékcsalódás, illúzió
japane:
幻覚 [げんかく], 錯覚 [さっかく], 幻影 [げんえい], 幻想 [げんそう], 妄想 [もうそう]
nederlande:
illusie
portugale:
ilusão
ruse:
иллюзия, заблуждение
slovake:
klamná predstava, mam, vidina
ukraine:
ілюзія, омана
volapuke:
cit

iluzia

Estanta nur iluzio, kaŭzanta falsan ĝojon: iluzia promeso, projekto, espero; la nereala, iluzia imagito […] modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala SkandalJozef ; tia mondo ĉi-tere estas iluzia, perfekto estas io absoluta, kaj ni vivas nun en mondo de relativeco BonaLingvo ; la anoj de la krima bando […] havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, ŝovitaj MkM . VD:imaga, trompa
angle:
illusory
beloruse:
ілюзійны, падманлівы
ĉeĥe:
iluzivní, iluzorní, neskutečný, vymyšlený
ĉine:
虚幻 [xūhuàn], 夢幻 [mènghuàn], 欺騙性 [qīpiànxìng], 迷惑人 [míhuorén]
france:
illusoire
germane:
trügerisch, illusorisch
hungare:
illuzórikus, csalóka, látszólagos
japane:
錯覚の [さっかくの], 見せかけの [みせかけの]
nederlande:
illusoir, bedrieglijk
portugale:
ilusório
ruse:
иллюзорный, призрачный, обманчивый
slovake:
iluzórny, neskutočný, vymyslený
ukraine:
ілюзорний, примарний, оманний
volapuke:
citik

iluzii

1.
(ntr)
Havi iluzion: li ne devas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ QuV ; post iom da tempo oni iluzias, ke la rivero estas la fiksa punkto kaj oni moviĝas VaK ;
2.
(tr)
Kaŭzi iluzion: ne iluziu vin per tro granda espero Marta ; ĉu gravas, ke ni ne konas la motivojn […] kaj povas iluzii nin BonaLingvo . VD:mistifiki
Rim.: Tia transitiva uzo sugestas verban karakteron de la radiko (kp trompi) [Wolfram Diestel]
angle:
1. be deluded (vi), have an illusion (vi) 2. delude (vt)
beloruse:
1. мець ілюзію, падманвацца 2. ствараць ілюзію, падманваць, уводзіць у зман
ĉeĥe:
klamat, mystifikovat, mámit, předstírat, šálit
france:
illusionner, abuser (leurrer), leurrer (illusionner)
germane:
vortäuschen
hispane:
ilusionar
hungare:
illúziókba ringat, áltat
japane:
錯覚を起こさせる [さっかくをおこさせる], 幻想を抱かせる [げんそうをいだかせる]
nederlande:
illusies wekken
portugale:
iludir
ruse:
создавать иллюзию, вводить в заблуждение
slovake:
klamať, mystifikovať, predstierať, vyvolať ilúziu
ukraine:
створювати ілюзію, вводити в оману
volapuke:
citön

iluziisto

TEA Amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj: ĉu vi kredas ke Dio estas iluziisto, ke li kapablas intence trompi nin aperante foje laŭ aliaj eksteraĵoj, foje laŭ sia propra? Rsp ; Sisi, la iluziistino […] ellernis la iluziaĵojn de sia patro, kiu estis iluziisto en la cirko [5]. SIN:prestidigitatoro
5. , Noveloj ― La iluziisto
angle:
illusionist
beloruse:
ілюзіяніст
ĉeĥe:
iluzionista, kouzelník
france:
illusionniste
germane:
Zauberkünstler, Illusionist
hispane:
ilusionista
hungare:
bűvész, illuzionista
japane:
手品師 [てじなし], 奇術師 [きじゅつし]
nederlande:
illusionist
portugale:
ilusionista
ruse:
иллюзионист
slovake:
iluzionista, kúzelník
ukraine:
ілюзіоніст

memiluzio

Iluzio, kiun oni mem kreas al si: ni skribis, ke la vivo de la Nica Revuo estas certigita por unu jaro, [sed] ni povas nun, sen troa memiluzio, diri, ke la ricevitaj rezultoj ebligos konstantan aperadon [6].
6. -: Al la legantoj!, La Nica Literatura Revuo, 1956-07 ĝis 08 (1/6), p. 201a-202a
angle:
self-delusion
beloruse:
самападман
france:
autoillusion
germane:
Selbsttäuschung

seniluzia

Ne havanta iluziojn: la nuna socio estas seniluzia kaj malsana [7]; Wesley estis maldolĉa, seniluzia kaj spirite malalta [8]; li estas seniluzia pri decidoprocezoj bremsataj de kaŝitaj intencoj [9]. VD:cinika, klarmensa, prudenta, racia, senespera, senpasia, singarda, sobra
angle:
cynical, skeptical
beloruse:
які ня мае ілюзій
germane:
illusionslos

seniluziigi

(tr)
Eltiri el iluzio: la homoj seniluziigis lin aŭ malbonigis, flatante IK ; multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos [10]. SIN:elrevigi, senrevigiVD:disblovi
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
angle:
disappoint (vt)
beloruse:
пазбаўляць ілюзій
ĉeĥe:
zbavit (někoho) iluzí
ĉine:
使失望 [shǐshīwàng], 令人失望 [lìngrénshīwàng], 期待落空 [qīdàilàkòng]
france:
désillusionner, enlever (à qn) ses illusions, détromper
germane:
enttäuschen
hispane:
desilusionar
hungare:
kiábrándít
japane:
幻滅させる [げんめつさせる], がっかりさせる, 迷いを覚ます [まよいをさます]
nederlande:
teleurstellen
portugale:
desiludir
ruse:
разочаровать
slovake:
zbaviť ilúzií
ukraine:
розчаровувати, позбавляти ілюзій

seniluziiĝi

(ntr)
Perdi iluzion: ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi […] ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj Marta ; kiam mi atingis la celon, mi seniluziiĝis [11]. SIN:elreviĝiANT:trompiĝi
11. Internacia krestomatio, Rakonto pri Spiritoj
angle:
be disappointed (vi)
beloruse:
пазбаўляцца ілюзій, расчароўвацца
ĉine:
失望 [shīwàng], 不敢恭維 [bùgǎngōngwei]
france:
perdre ses illusions, tomber de haut, être déçu, déchanter
germane:
enttäuscht werden
hispane:
desilusionarse
hungare:
kiábrándul
japane:
幻滅する [げんめつする], がっかりする, 迷いから覚める [まよいからさめる]
nederlande:
teleurgesteld worden
portugale:
desiludir-se
ruse:
разочароваться

administraj notoj