tradukoj: bg cs de en es fr hu nl pt ru sk tp tr zh

*gard/i PV

*gardi  

(tr)
1.  
(iu) Atenti, zorgi por eviti minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon al iu aŭ io: gardu min kiel la pupilon de la okulo [1]; li lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon [2]; gardi iun kontraŭ malrespekto [3]; por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj surprizoj... Paroloj; por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj ili konstruis potencajn digojn [4] kontraŭ sufero Vi min gardos [5]; la Eternulo gardos vian piedon kontraŭ reto [6]; estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon [7]; gardu vin de tia malpaciĝo; bone gardanta hundo; ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [8]; ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo [9]; gardi (prizorgi) la interesojn de iu; ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo [10]. VD:protekti
2.
(iu) Atenti, zorgi, por eviti, ke iu faru malbonon aŭ kaŭzu danĝeron: gardi krimulon, malliberulon; kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj [11]; MIL gardu vin (atentu).
3.
(io) Servi por evitigi danĝeron aŭ malbonon; ŝirmi: remparo gardas la urbon; tuko gardis la nukon kontraŭ la suno; la severa netuŝebleco de la „Fundamento“ gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [12].
4.
(iu) Konservi por baldaŭa uzo; teni nedifektita aŭ neŝanĝita por difinita destino: gardu kandelon por la noktoPrV; gardi lokon por plua enskribo; gardu miajn vortojn en via memoro; gardu miajn konsilojn en via koro; konservu miajn vortojn, kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn [13]; gardu vian monon, mi ne bezonas ĝin; kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon [14].
5.
Konservi, reteni: gardi sekreton, pozon, dokumenton; gardi fidelecon al iu, la memoron pri bonfaro; mi gardas la esperon, ke venos pli favoraj tempoj; gardi sian personan dignon Marta ; gardi sian opinion, konvinkon.

garde

1.
Gardante, por gardi: en la posta nokto staris garde la dua filo [15].
2.
Gardeme, atente al eblaj danĝeroj: li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis [16]; garde porti pakaĵeton.

gardo

1.
Restado por protekti ion aŭ iun: ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili [17]; la domo [...] estas sub lia gardo [18]; fari noktogardon.
2.
(evitinde) Gardantaro: arestitoj [...] ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo [19].

gardado

Aranĝita, longa zorgado pri iu aŭ io por ĝin konservi kaj protekti: tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro [20].

gardisto  

Homo kies okupo, ofico estas gardi: la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj [21]; ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la garddistojn starantaj antaŭ la pordoj [22]; arbargardisto; gardisto de muzeo.

gardistejo

Loko aranĝita por ke gardistoj tie restu, ofice aŭ ripoze inter gardotempoj: antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo kun urbaj soldatoj [23]; eniru en la gardistejon [24].

gardestari, gardostari  

(ntr)
Garde deĵori starante ĉe posteno: la pastroj [...] gardostaris ĉe la sojlo [25].

gardostaranto

MIL Soldato, kiu deĵoras gardante ĉe sia posteno, gardosoldato: la lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [26].

antaŭgarda

Kiu evitas eblajn malbonojn antaŭ ilia apero: la rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon [27]; vi do devas [...] trovi antaŭgardajn rimedojn [28].

antaŭgardi  

(tr)
Neebligi la efikon de malbonaĵo jam antaŭ ĝia apero: antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco [29]; ni ĵuras fidele [...] ne ekripozi pli frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj [30]; MED kinino antaŭgardas de febro; MED infanoj antaŭgarditaj kontraŭ difterio per injektoj; eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj viperoj [31]. VD:antaŭmalhelpi, antaŭsavi

ĉasgardisto  

Homo, komisiita por gardi ĉasejon: por eviti ŝtelĉasadon oni uzas ie la servojn de ĉasgardisto kaj aliloke publikajn gardistojn [32].

kampogardisto

AGR Homo komisiita por kontrole trairi la kamparon, zorgi pri erarantaj homoj aŭ brutoj, entruduloj, sovaĝaj bestoj, difektoj: kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin [33].

korpogardisto

Protektisto, kiu akompanas gravulon kaj defendas lin kontraŭ atakoj: la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano [34].

noktogardisto

Dumnokte deĵoranta gardisto: mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn [35].

sin gardi

Esti atenta kaj eviti danĝeran aŭ malbonan agon: sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo Marta ; oni devas [...] sin gardi, ke ili ne eniru Egipton [36]; gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia [37]; gardu vin, ke vi tion ne faru [38]; li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco [39]; Dio nin gardu [40].

Rim.: Sin-verbojn en senrompa formo malaprobas ekzemple PMEG, 2016-07-14: „sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo“ Tiuj, kiuj havas unuvortajn derivaĵojn, kiel „sin gardi“ > „singarda“, tamen iafoje ricevas unuvortan literumon, kaj estas eĉ troveblaj en unua aŭ dua persono, tiel ke „sin-“ funkcias prefikse laŭ senco simila al tiu de „mem-“: vi singardu kaj atentu la averton [41]. Tian formon PMEG do konsideras erara. [ĵv]

*singarda, sigarda  

Atenta por eviti malbonon, havanta singardon: singarda kontraŭ [42]; singarda pri; esti singarda kun la fajro Marta ; ho, kun li oni devas esti singarda [43]! esti singarda, ne rapidi [44]; estu singarda, ke vi ne faligu ĝin [45]; ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [46]; sigarde li premis sur la klinkon [47].

singardo  

Atento, prizorgo, detenemo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon; saĝeco, per kiu oni senkulpe kaj sendanĝere kondutas: havu singardon kontraŭ la fajro; oni devas kutimi al granda singardo por trapasi la stratojn de la modernaj urbegoj.

singardeco  

Singardo: mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo [48]; pro sia propra nesingardeco [li] enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon Marta .

singardema

Ĉiam atenta, provanta eviti misojn aŭ danĝerojn: juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida [49]; kritiki oni devas singardeme Metrop!

sengardulo  

Nesingardulo: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon Prv . VD:facilanima

tradukoj

anglaj

~i: guard; korpo~isto: bodyguard.

bulgaraj

~isto: охрана; korpo~isto: лична охрана.

ĉeĥaj

~i: hlídat, ochraňovat, opatrovat, střežit; ~e: garde (v šachu); ~o: držení stráže, hlídání, strážení; ~ado: držení stráže, hlídání, strážení; ~isto: gardista, hlídač, strážce, strážný; ~istejo: strážnice; ~estari, ~ostari: stát na stráži; ~ostaranto: gardista, hlídač, strážce, strážný; kampo~isto: hlídač úrody na polích; korpo~isto: osobní strážce, tělesný strážce; nokto~isto: noční hlídač; sin~a, si~a: bdělý, opatrný, ostražitý; sin~o: ostraha; sin~eco: opatrnost (vlastnost), ostražitost; sin~ema: bdělý, opatrný, ostražitý.

ĉinaj

korpo~isto: 保镖.

francaj

~i: garder; ~e: de garde, précautionneusement; ~o: garde; ~ado: garde; ~isto: garde (gardien, subst.), gardien (subst.); ~istejo: loge de gardien, salle de garde; ~estari, ~ostari: monter la garde; ~ostaranto: sentinelle; antaŭ~a: précautionneux, prévenant, de prévention, de protection; antaŭ~i: avertir, détourner, mettre en garde, précautionner, prémunir, prévenir (un danger); ĉas~isto: garde-chasse; kampo~isto: garde-champêtre; korpo~isto: garde du corps; nokto~isto: gardien de nuit; sin ~i: prendre garde, être prudent; sin~a, si~a: prudent; sin~o: prudence; sin~eco: prudence; sin~ema: avisé, prudent; sen~ulo: imprudent (subst.). antaŭ~o: circonspection, précaution.

germanaj

~i 1.: schützen; ~i 2.: bewachen; ~i 3.: schützen; ~i 4.: aufheben, behalten; ~i 5.: bewahren; ~e: wachsam, vorsichtig; ~o: Wache; ~ado: Schutz; ~isto: Wache, Wächter; ~istejo: Wachhaus; ~estari, ~ostari: Wache stehen; ~ostaranto: Wache; antaŭ~i: schützen (vor); ĉas~isto: Jagdaufseher; korpo~isto: Leibwächter; nokto~isto: Nachtwächter; sin ~i: sich vorsehen; sin~a, si~a: vorsichtig; sin~o: Vorsicht, Wachsamkeit; sin~eco: Vorsicht, Wachsamkeit.

hispanaj

~i 1.: cuidar; ~i 2.: vigilar; ~i 3.: proteger; ~i 4.: reservar; ~i 5.: mantener; ~i: guardar; ~e: de guarda, con precaución; ~o: custodia; ~ado: guardia (acción de guardar); ~isto: guardia (guardián, subst.), guardián (subst.); ~istejo: caseta de guardia, sala de guardia; ~estari, ~ostari: hacer la guardia; ~ostaranto: sentinela; antaŭ~a: prevenido, cauteloso, alerta; antaŭ~i: advertir, prevenir, proteger; ĉas~isto: guarda de caza; kampo~isto: guarda de campo; korpo~isto: guardaespaldas; nokto~isto: vigilante nocturno; sin~a, si~a: prudente; sin~o: prudencia; sin~eco: la prudencia; sin~ema: prudente; sen~ulo: imprudente. antaŭ~o: prudencia, cautela.

hungaraj

~i 1.: őriz, vigyáz rá; ~i 2.: őriz; ~i 3.: őriz, véd; ~i 4.: megőriz; ~i 5.: megőriz, megtart; ~e 1.: őrizve, őrködve; ~e 2.: óvatosan; ~o 1.: őrzés, vigyázás, megőrzés; ~o: őrség; ~ado: őrizet; ~isto: őr; ~estari, ~ostari: őrt áll, őrködik; ~ostaranto: őrszem; antaŭ~i: megóv; ĉas~isto: vadőr; kampo~isto: mezőőr, csősz; korpo~isto: testőr; sin~a, si~a: óvatos, ébers; sin~o: óvatosság, éberség; sin~eco: óvatosság, éberség; sen~ulo: hebehurgya, hűbelebalázs. arbar~isto: erdőkerülő; : teremőr.

nederlandaj

~i 1.: beschermen; ~i 2.: bewaken; ~i 3.: beschermen; ~i 4.: bewaren; ~i 5.: bewaren; ~e: waakzaam, voorzichtig; ~o: wacht; ~ado: bewaking, wacht; ~isto: bewaker, opzichter, wachter; ~estari, ~ostari: op wacht staan; ~ostaranto: wachter; antaŭ~i: beschermen tegen; ĉas~isto: jachtopziener; kampo~isto: veldwachter; sin~a, si~a: voorzichtig, waakzaam; sin~o: voorzichtigheid, waakzaamheid; sin~eco: voorzichtigheid, waakzaamheid. arbar~isto: boswachter.

portugalaj

~i 1.: cuidar; ~i 2.: vigiar; ~i 3.: proteger; ~i 4.: reservar; ~i 5.: manter; ~i: guardar; ~e: de guarda; ~o: guarda (ação de guardar); ~ado: guarda (ação de guardar); ~isto: guarda (pessoa); ~estari, ~ostari: montar guarda; ~ostaranto: sentinela; antaŭ~a: prevenido; antaŭ~i: prevenir; korpo~isto: guarda-costas; sin~ema: prudente; sen~ulo: imprudente (pessoa).

rusaj

~i: охранять, стеречь, караулить, хранить, беречь; ~e 1.: настороже; ~e 2.: осторожно; ~o: охрана, караул; ~ado: охрана; ~isto: сторож, охранник; ~istejo: караульное помещение, караульная; ~estari, ~ostari: нести караул; ~ostaranto: караульный; antaŭ~a: осторожный, предусмотрительный; antaŭ~i: предохранить, предохранять; ĉas~isto: сторож охотничьих угодий; korpo~isto: телохранитель; sin~a, si~a: осторожный; sin~o: осторожность; sin~eco: осторожность; sin~ema: осторожный; sen~ulo: неосторожный (сущ.).

slovakaj

~i: strážiť; ~e: garde (v šachu); ~o: držanie stráže, stráženie; ~ado: držanie stráže, stráženie; ~isto: strážca, strážnik; ~istejo: strážnica; ~estari, ~ostari: stáť na stráži; ~ostaranto: strážca, strážnik; kampo~isto: strážca úrody na poliach; korpo~isto: telesný strážca; nokto~isto: nočný strážnik; sin~a, si~a: obozretný, opatrný, ostražitý; sin~o: ostraha; sin~eco: opatrnosť, ostražitosť; sin~ema: bdelý, opatrný.

tokiponaj

~i: awen.

turkaj

~i: gözetlemek, korumak; ~o: nöbetçi; ~estari, ~ostari: nöbet tutmak; antaŭ~a: sakingan, çekingen, titiz.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, antaŭparolo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:26
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 3a
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
9. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
10. Zamenhof: Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:23
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:1
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:8
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 4:9
18. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 5
20. Zamenhof: parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
21. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
22. La Nova Testamento, La agoj 5:23
23. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, dekdu per la poŝto
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:9
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, folio el la ĉielo
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:31
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
32. Vikipedio, Ŝtelĉasado
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:17
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:11
35. S. Larbar: Karuseloj, 1987
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
37. La Nova Testamento, Galatoj 5:15
38. La Nova Testamento, Apokalipso 19:10
39. La Nova Testamento, La agoj 23:35
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
41. Bahà’u’llàh, trad. É. Coffinet: Lawh-i-aqdas, [vidita en 2017]
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
43. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
45. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
46. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
47. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
48. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 1a
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko

sin~o: Mankas dua fontindiko.
sin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | gard.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2018/01/30 19:10:14