*lim/o PV

*limo

1.
Loko, kie finiĝas iu difinita spaco: limo de kampo, arbaro, vojaĝo; kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj [1]; sur la okcidenta limo la faraono ekvidis du armeojn, sin preparantajn al la batalo [2]; elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj FK ; ĉie lingvaj limoj baras la vojojn inter la popoloj. VD:bordo, rando
2.
Momento, kiam finiĝas iu difinita tempo: morgaŭ estas la lasta limo de mia libertempo.
3.
(figure) Punkto, kie finiĝas fizika aŭ morala povo: esti ĉe la limo de sia pacienco; meti limojn al siaj elspezoj; transpaŝi la limojn de siaj fortoj, de sia povo, de deco, de permesata polemiko; ĉar ili rekonas la limojn de siaj pretendataj povoj, ili elektas ignori la situacion [3]; li fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiajn limojn BdV (estis tute senmodera); ekzistas genetika limo por la daŭrigo de la vivo [4]; Usono baldaŭ forgesis la „ruĝajn limojn“ difinitajn de Obama [5].
4.
MAT(arkaismo) [6]VD:infimo, supremo.
HOM:Limo (ĉefurbo)
angle:
limit 1. boundary
beloruse:
мяжа, граніца, ліміт
ĉeĥe:
hranice, limit, mez, předěl
ĉine:
3. [zhěn], 涯 [yá], 止境 [zhǐjìng]
france:
limite
germane:
1. Grenze 2. Zeitpunkt, Termin 3. Grenze, Rand 4. Grenzwert
hispane:
límite
hungare:
határérték 1. határ 2. határidő 3. határ
japane:
境界 [けいかい], 境 [さかい], 端 [たん], 果て [はて], 国境 [こっきょう], 限界 [げんかい], 限度 [げんど], 極限 [きょくげん], 期限 [きげん]
nederlande:
1. grens, rand 2. termijn 3. rand
pole:
kres 1. granica 2. termin 3. kres
portugale:
limite 1. limite, fronteira, borda 2. término 3. limite
ruse:
граница 1. граница 2. срок 3. предел
slovake:
hranica, limit, medza
tibete:
ས་མཚམས་
ukraine:
межа, границя, рубіж, кордон

lima

Rilata al limo; konsistiganta limon; estanta ĉe limo: Polujon tutan aŭ nur liman pecon? Hamlet ; la polico, limaj gardistoj kaj kelke da regulaj regimentoj […] sufiĉis por konservi ordon [7]; taĉmento direktis sin laŭ la lima vojo, kiu kondukas al la valo [8]; sur la lima punkto inter sano kaj malsano [9].
angle:
boundary, bounding
beloruse:
межавы, гранічны, пагранічны
ĉeĥe:
hraniční, mezní, pohraniční
ĉine:
毗邻 [pílín], 毗鄰 [pílín]
france:
limitatif, limitrophe
germane:
angrenzend, begrenzend, eine Grenze bildend, grenzwertig
hungare:
határos, határ-
japane:
境界の [きょうかいの]
pole:
graniczny
portugale:
limitante, fronteiriço
ruse:
граничный, пограничный
slovake:
hraničný, medzný, pohraničný
ukraine:
граничний

limi

(x)
(io)
1.
Esti limo, signo de limo de, formi mem la limon de: rivero, muro limas la bienon; al la provinco limas montaro; Jordan limas sur la flanko orienta [10]; Rusio estas la plej granda lando en la mondo kaj do limas multajn aliajn, ekzemple Norvegion en Eŭropo, Japanion en Azio kaj eĉ Usonon en alia kontinento [11]; malantaŭ la domo, profunda akvofosaĵo limas kun ĝardeno kaj najbara tereno nordflanke [12]; la lerna jaro limas sin per 10 monatoj FK .
2.
MAT=randi
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 18:20
11. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Necesas senlima pacienco
12. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
angle:
bound, be a boundary of
beloruse:
межаваць, абмяжоўваць (сабой)
ĉeĥe:
být na hranici, hraničit, ohraničit, sousedit
ĉine:
[xiàn]
france:
limiter (former la limite de), former la limite (de)
germane:
begrenzen 1. angrenzen, eine Grenze bilden 2. grenzen an
hungare:
határol 1. határol, határos
japane:
境界をつける [きょうかいをつける], 境をなす [さかいをなす]
nederlande:
grenzen
pole:
1. graniczyć
portugale:
limitar
ruse:
граничить, ограничивать (собой)
slovake:
hraničiť, ohraničiť, susediť
ukraine:
межувати, граничити, прилягати, торкатися

*limigi [13]

(tr)
1.
(iu) Fiksi, difini, montri per iu signo la limon de: delegitaro komisiita por limigi la novan teritorion; limigi parkon per muro, terenon per flagoj.
2.
(figure) (iu aŭ io) Fiksi, haltige difini la disvastecon, la disvolviĝon de iu afero materia aŭ morala; malhelpi troan vastiĝon de io: limigi siajn penojn, sian esperon, sian ambicion; la homaj fortoj estas limigitaj; limigi la daŭron de la diskutado; mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado FK ; mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj (kontentiĝi); [14]; pro manko de loko mi limigas min je la plej necesaZ ; montoj limigas la vidon; delegito kun limigitaj povoj; la statutoj limigas la rolon, aŭtoritaton de la direktoro; la tuta demando limigas sin (limiĝas) al jenoZ ; limigado de la armado. VD:redukti
3.
(io)=limi
Rim.: Kvankam limigi1 kaj limigi2 estas tradiciaj kaj eĉ Fundamentaj, ili tamen malakordas kun la moderna signifo de la sufikso -ig: limigante ion oni ne faras ĝin limo — oni ĝin provizas je limo (do, limigi1 signifas „limizi“), aŭ aplikas, efektivigas limon (do, limigi2 pli taŭge estus esprimebla per „limumi“). [Sergio Pokrovskij]
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, lim'ig'
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
angle:
limit, circumscribe
beloruse:
абмяжоўваць
ĉeĥe:
limitovat, ohraničit, omezit
ĉine:
底止 [dǐzhǐ], 限 [xiàn], 紧缩的 [jǐnsuōdí], 緊縮的 [jǐnsuōdí], 節制 [jiézhì], 节制 [jiézhì]
france:
limiter (fixer la limite de), fixer la limite (de)
germane:
begrenzen, beschränken, einschränken
hispane:
limitar
hungare:
1. behatárol 2. korlátoz
japane:
境界をつける [きょうかいをつける], 制限する [せいげんする], 限定する [げんていする], 限る [かぎる]
nederlande:
begrenzen, afbakenen
pole:
1. wytyczać
portugale:
1. demarcar, delimitar 2. limitar, restringir
ruse:
ограничивать, ограничить
slovake:
medze, označiť hranicu, stanoviť, určiť
ukraine:
обмежувати, визначати межу, визначати кордон

limiĝi

Esence konsisti el, ne esti pli ampleksa ol: ĉiuj liaj pretendoj limiĝas je la edziĝ-permeso; la flankaj galerioj […] limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si [15]; lia influo ne limiĝis al la kristana medio [16]; ni limiĝis je la lernado de multaj nacilingvoj aŭ de unu „nesurdula“ pontolingvo [17]; la kilovata kompenso limiĝis al ĉirkaŭ 54 cendoj [18].
angle:
be limited to, be bounded by
beloruse:
абмяжоўвацца
france:
se limiter (à)
germane:
begrenzt sein, beschränkt sein, eingeschränkt sein, sich begrenzen (auf), sich beschränken (auf), sich einschränken (auf)
hungare:
behatárolódik, korlátozódik, szorítkozik
japane:
限られる [かぎられる]
nederlande:
zich beperken tot
pole:
składać się
portugale:
limitar-se, restringir-se, resumir-se
ruse:
ограничиваться, ограничиться
ukraine:
обмежуватися, задовольнятися

akvodislimo

GEOG Linio de altaĵoj dividanta la flankojn, laŭ kiuj fluas la akvoj; alivorte, la limo inter najbaraj akvokolektaj basenoj.
angle:
watershed, water parting, divide
beloruse:
водападзел
ĉeĥe:
hranice mezi povodími, rozvodí
ĉine:
分水岭 [fēnshuǐlǐng], 分水嶺 [fēnshuǐlǐng], 分水線 [fēnshuǐxiàn], 分水线 [fēnshuǐxiàn]
france:
ligne de partage des eaux
germane:
Wasserscheide
hungare:
vízválasztó
pole:
dział wodny
portugale:
divisor de águas
ruse:
водораздел
slovake:
hranica medzi povodiami, rozvodie

ĉirkaŭlimi

(tr)
Ĉirkaŭi limante: herbejoj kaj marĉoj, ĉirkaŭlimitaj de altaj dunoj [19].
angle:
surround
beloruse:
абмяжоўваць (вакол, кругам)
ĉine:
围住 [wéizhù], 圍住 [wéizhù], 环抱 [huánbào], 環抱 [huánbào], 阹 [qū], 拥抱 [yǒngbào], 擁抱 [yǒngbào]
france:
délimiter (en entourant)
germane:
umranden, umschließen, umringen
pole:
otaczać
ruse:
ограничивать (вокруг)
ukraine:
обмежовувати (навколо)

dislimi

(tr)
Dupartigi, apartigi, disigi: dislimi la harojnZ (diskombante ilin laŭ rekta linio); Bosnio-Hercegovino situas sur la rompolinio kiu […] lastatempe dislimis la interes-zonojn de Rusio kaj de la okcidentaj potencoj [20].
20. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
angle:
divide, split
beloruse:
разьмяжоўваць, разьдзяляць
ĉeĥe:
rozhraničit
ĉine:
[jiě], 隔 [gé]
france:
délimiter (en séparant), séparer (en traçant une limite)
germane:
teilen, zerschneiden, aufteilen
hungare:
elhatárol, szétválaszt, kettéoszt
japane:
境目をつける [さかいめをつける], 分け目をつける [わけめをつける]
nederlande:
afbakenen
pole:
rozgraniczać
portugale:
delimitar, apartar, separar
ruse:
разграничить, разделить
slovake:
rozhraničiť
ukraine:
розділяти, розмежовувати

ĝislimi

(x)
Etendiĝi ĝis; atingi2: la ravo de la popolamaso ĝislimis frenezon. [21].
21. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
angle:
extend to
beloruse:
распасьцірацца, сягаць, дасягаць
ĉine:
扩及 [kuòjí], 擴及 [kuòjí]
france:
confiner (à), friser (confiner à), toucher (confiner à)
germane:
grenzen (an), sich erstrecken (bis)
hungare:
terjed (elér), határos ĝis~is frenezon: őrültséggel volt határos.
japane:
達する [たっする]
nederlande:
reiken tot
pole:
osiągać
portugale:
tocar, chegar a
ruse:
простираться, достигать

landlimo

GEOG Limo inter du landoj: fermi la landlimojn al la internacia trafiko; du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo [22]; ĉe la landlimo li donas al ni […] pasporton [23]; ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro VivZam ; Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo VivZam ; Seborgo troviĝas apud la landlimo kun Francio kaj apud Mediteraneo [24]; Pogranicze estas fondita antaŭ 10 jaroj de kvar personoj sur terpeco apud la landlimo pol-litova-belorusia [25].
angle:
national boundary, national border
beloruse:
мяжа, граніца
ĉeĥe:
hranice země, státu
ĉine:
国界 [guójiè], 國界 [guójiè], 国境 [guójìng], 國境 [guójìng], 陲 [chuí]
france:
frontière
germane:
politische Grenze, Landesgrenze
hungare:
országhatár
japane:
国境 [こっきょう]
pole:
granica państwa
ruse:
граница, государственная граница
slovake:
hranica krajiny
ukraine:
державний кордон

templimo, limtempo

Tempo dum kiu, aŭ momento antaŭ kiu oni devas fari ion: templimo de kambio, de konkurso, de valideco de fervoja bileto; li atendis sep tagojn ĝis la templimo, kiun difinis Samuel, sed Samuel ne venis en Gilgalon [26]; li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li [27]; vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min [28]; difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero [29]; kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj FK ; estas donita templimo de unu jaro [30]; kiam pasos la templimo, kaj la kreditoroj komencos vin viziti je preteksto honori vin, vi estos kiel cervo, persekutata de hundoj [31].
angle:
time limit, deadline
beloruse:
тэрмін
ĉine:
期限 [qīxiàn], 限期 [xiànqī], 时限 [shíxiàn], 時限 [shíxiàn], 期满终止日期 [qīmǎnzhōngzhǐrìqī], 期滿終止日期 [qīmǎnzhōngzhǐrìqī]
france:
délai, limite (délai)
germane:
Abgabetag, Abgabedatum, Abgabetermin, Termin, Verfalltag, Verfalldatum, Verfallstermin, Gültigkeitsdatum
hungare:
határidő, időhatár
japane:
期限 [きげん]
nederlande:
limiet
pole:
termin
portugale:
prazo
ruse:
срок
ukraine:
(визначений) )термін, строк

senlima

Havanta neniun limon: senlima multego [32]; senlima spaco [33], tempo, povo, fiero, konfido, universo [34], ĝojo [35], profundegaĵo [36]; senlime ami; li sentis en si senliman kuraĝon [37]; senlima teruro larĝigis ŝiajn pupilojn [38]; li ekvidis la senliman dezerton [39]. VD:senfina, infinita.
angle:
unlimited, limitless
beloruse:
бязьмежны, неабмежаваны
ĉeĥe:
bez hranic, bezmezný
ĉine:
漫无边际 [mànwúbiānjì], 漫無邊際 [mànwúbiānjì], 无限 [wúxiàn], 無限 [wúxiàn], 无量 [wúliàng], 無量 [wúliàng], 无限制 [wúxiànzhì], 無限制 [wúxiànzhì]
france:
illimité
germane:
unbegrenzt
hispane:
ilimitado
hungare:
határtalan, korlátlan
japane:
無限の [むげんの], 果てしない [はてしない], 限りない [かぎりない]
nederlande:
grenzeloos, onbeperkt
pole:
bezgraniczny
portugale:
ilimitado
ruse:
безграничный, неограниченный
slovake:
bez hraníc, bezhraničný, bezmedzný
tibete:
ཚད་མེད་པ་
ukraine:
безмежний, безкінечний, неозорий

limŝtono

Ŝtono, kiu signas limon de tereno aŭ distancon sur vojo: ĉeĥa limŝtono ĉe Fürstenwalde [40]; historia limŝtono inter landoj Bohemio kaj Moravio situas apud busa haltejo [41].
angle:
border stone, boundary stone, border marker, boundary marker
beloruse:
межавы камень, кілямэтровы слуп
ĉine:
界碑 [jièbēi]
france:
repère (borne), borne (repère)
germane:
Grenzstein
hungare:
határkő
japane:
境界標 [きょうかいひょう], 境界石 [きょうかいいし]
nederlande:
grenspaal
pole:
kamień graniczny
portugale:
marco
ruse:
пограничный камень, километровый столб
ukraine:
межовий стовп, прикордонний стовп

administraj notoj

~igi : Mankas verkindiko en fonto.
akvodis~o: Mankas dua fontindiko.
akvodis~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i: Mankas verkindiko en fonto.