*rand/o

*rando

1.
Ĉirkaŭa ekstrema parto de io, konsiderata laŭ la longo: la rando de la tablo [1]; rando de kaliko [2]; [sidi] sur la rando de lito [3]; rando de kavo [4]; rando de la telero [5]; ŝi sidis sur la rando de la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo FK ; ĉe rando de abismo [6]; la tegmentoj de iliaj domoj ankaŭ estas pintaj kaj iliaj randoj estas turnitaj supren [7]; al vi venos nacioj de la randoj (plej malproksimaj ekstremaĵoj) de la tero [8]; la domo pleniĝis de rando ĝis rando [9]; (figure) troviĝi ĉe la rando (tute proksime. sojlo) de senfundaĵo (ruino, pereo), de la morto; (figure) sidi ĉe la rando de eksiĝo (preskaŭ devi eksiĝi); (figure) ruĝrandaj palpebroj; (figure) taso ĝisrande plena [10]; [li] ricevis […] tutan buŝelon da mono, superrande plenegan [11]; (figure) randorefalde kudri (orli); (figure) draprandaĵoj ĉirkaŭ la pordo gardis kontraŭ ĉiu trablovo [12]; la malsupra rando de la tuniko [13]; faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo [14]; prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo [15]; ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo [16]; ili […] haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto [17]; de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando [18]; la ĉielrandon lekas blankaj ondoj [19] (vd horizonto1); la rando de la akvo (vd bordo) [20]; li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis [21]; laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro PrV ; klinrando de spegulo, de ĉizilo (vd bevelo). VD:ĉirkaŭaĵo, bordo, limo, marĝeno, periferio
2.
MAT
a)
[22] (de geometria figuro) La kunaĵo de ĉiuj punktoj (se paroli pri linio), de ĉiuj linioj (se paroli pri surfaco) aŭ de ĉiuj surfacoj (se paroli pri solido), kiuj ĝin randas: la du randoj de segmento; la rando de sfero estas sfera surfaco; ebeno ne havas randon; la rando de plurlatero (resp. pluredro) konsistas el ĝiaj lateroj (resp. edroj).
Rim.: La „difino“ ne pretendas esti rigora, ĝi nur resendas al la intuicio. Sed, krom tio, paroli pri la rando de linio aŭ de solido povas ŝoki la intuician senton de tiuj, kiuj perceptas randon kiel nepre linian (kiel sugestas la nefaka senco). Pluraj lingvoj preferas uzi metaforon de la tipo „ekstremo“ aŭ „fin(punkt)o“ por paroli pri la randoj de segmento. Ni tamen preferis terminologion pli unuecan, same en la geometria kampo, kiel ankaŭ por la metafore derivitaj subsencoj.
b)
(de intervalo) La du reeloj, kiuj ĝin difinas.
Rim.: Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „finpunkto“, ekz-e en [23] kaj „fino“ en PIV2.
c)
(de grafea eĝo) Ĉiu el la du verticoj, kiuj ĝin difinas: komenca rando, fina rando de eĝo de orientita grafeo (respektive la unua kaj la dua termo de la duopo).
Rim.: Por ĉi tiu senco oni trovas ankaŭ „ekstremo“, ekz-e en [24], kaj „finpunkto“ en MatVort.
d)
[25] (de difinita integralo) Ĉiu el la randoj 2.b de la intervalo, sur kiu oni prenas la integralon.
e)
[26](evitinde) =baro.
f)
[27] (de subaro `bb A` en topologia spaco) Aro de la punktoj en `bb A`, kiuj apartenas nek al ĝia malfermaĵo, nek al la malfermaĵo de ĝia komplemento; simb. `del bb A`: el la difino sekvas, ke la rando estas la komunaĵo de la fermaĵo de `bb A` kaj de tiu de ĝia komplemento; la ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto en la rando de `bb A` enhavas kaj punktojn de `bb A`, kaj punktojn de ĝia komplemento; en topologio, rando de subaro `bb S` de topologia spaco `bb X` estas aro de punktoj kiuj povas esti aliritaj ambaŭ de `bb S` kaj de ekstere de `bb S` [28].
Rim.: Supozeblas, ke ĝuste kun tiu senco Bricard celis uzi la vorton en [29], sed la frazo estas malklara.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:26
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 3:12
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
6. Monato, Julian Modest: La iluziisto
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 16:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:21
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:34
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:4
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:9
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:6
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:32
19. Maŭ Zedong, trad. -: Bejdajhe, en: Poemoj, 1979
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 3:15
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:27
22. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26 (de segmento)
23. Plena Ilustrita Vortaro, intervalo
24. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, incida
25. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
26. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
27. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 46
28. Vikipedio, Rando (topologio)
29. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 40
angle:
1. edge ĉiel~o: horizon. klin~o: beveled egde. 2.a boundary, end, end-point 2.b end (of an interval) 2.c end-point komenca ~o: initial vertex (of an arc), origin (of an arc). fina ~o: terminal vertex (of an arc). 2.d limit (of integration) 2.f frontier, boundary
beloruse:
ĉiel~o: гарызонт.
bretone:
ĉiel~o: dremmwel.
ĉeĥe:
kraj, okraj, pokraj, tex. okolek klin~o: kosá hrana.
france:
1. bord, contour, lisière, pourtour ĉiel~o: horizon. klin~o: biseau. 2.a bord (d'une surface), frontière (d'une figure), extrémité (d'un segment) 2.b extrémité (d'un intervalle) 2.c extrémité (d'une arête de graphe) komenca ~o: origine (d'un arc de graphe), extrémité initiale. fina ~o: extrémité (d'un arc de graphe), extrémité terminale. 2.d borne (d'intégration) 2.f frontière (math.)
germane:
1. Rand ĉiel~o: Horizont. klin~o: schräge Kante. 2.a Rand, Endpunkt 2.b Endpunkt, Intervallgrenze 2.c Endpunkt komenca ~o: Startpunkt, Anfangsknotenpunkt. fina ~o: Endpunkt, Endknoten. 2.d Integrationsgrenze 2.f Begrenzung, Rand
greke:
ĉiel~o: ορίζοντας.
hispane:
1. borde, orilla ĉiel~o: horizonte.
hungare:
1. szél, perem ĉiel~o: láthatár, horizont. klin~o: ferde szél, fazetta. 2.a határ (alakzaté) 2.b végpont (intervallumé) komenca ~o: kezdőcsúcs (gráfélé). fina ~o: végpont (gráfélé). 2.d határ (integrálé) 2.f határ (matematikai)
itale:
ĉiel~o: orizzonte.
japane:
[へり], へり, 端 [たん], 周辺 [しゅうへん], 境 [さかい], はずれ
katalune:
1. vora
nederlande:
1. rand, kant ĉiel~o: horizon. klin~o: schuine rand.
okcitane:
1. bòrd
pole:
1. kant, obrzeże, krawędź ĉiel~o: horyzont. 2.a brzeg (figury), koniec (odcinka) 2.b koniec (przedziału) 2.c koniec (krawędzi grafu) komenca ~o: początek (łuku). fina ~o: koniec (łuku). 2.d granica (całkowania) 2.f brzeg (zbioru)
portugale:
1. borda, beira, margem, extremidade, aba ĉiel~o: horizonte.
ruse:
1. край, кромка ĉiel~o: горизонт. klin~o: скошенный край. 2.a граница (геом. фигуры), край (геом. фигуры) 2.b крайняя точка (интервала) 2.c граничная точка (ребра графа) komenca ~o: начальная вершина, начало (ребра графа). fina ~o: конечная вершина, конец (ребра графа). 2.d предел (интегрирования) 2.f граница (мат.)
slovake:
integračná hranica klin~o: fazeta, šikmý okraj.
tibete:
མཐའ་
ukraine:
край, кінець, пруг, крайка

randa

1.
Situanta ĉe la rando de io: Saul estis en la randa parto de Gibea [30]; [tie] etendiĝas la vasta palatinata arbaro, ĝia plej randa parto – tuj ĉe la franca-alzaca landlimo kaj tuj apud la rejna ebenaĵo – allogas turistojn per la slogano „Palatinata rokolando” [31]; hidrometeologio – esploro de la akvocirkulado en la atmosfero, kiel randa fako al hidrologio [32].
2.
MATMatVort (p.p. punkto `x` en topologia spaco, rilate al subaro `bb A`) Tia, ke ĝi apartenas al la rando de `bb A`: randa punkto estas interna punkto nek de `bb A`, nek de ĝia komplemento.
angle:
2. frontier (point), boundary (point)
ĉeĥe:
hraniční, krajní, okrajový (bod)
france:
2. (point) frontière
germane:
2. Begrenzungs-(punkt), Rand-(punkt)
hungare:
1. szélső, határ- 2. határ-, vég-
japane:
縁の [えんの], へりの, 周辺の [しゅうへんの], 境の [さかいの]
pole:
1. skrajny, graniasty 2. (punkt) brzegowy
ruse:
1. крайний 2. граничная (точка)
slovake:
hraničný, krajný, okrajový
ukraine:
крайній

randi

(tr)
1.
Situi ĉe la rando, esti la rando de io: nia verkisto randas obsediĝon kaj insistas, ke ĉio estas „objektivaj faktoj” [33]; lia lingvaĵo jam randas la neeblecon ĝin traduki [34]; multaj luktartoj, ĉefe ĉe tiuj el Azio, instruas ankaŭ fla[n]kajn fakojn kiuj randas ĉe medicinaj praktikoj [35].
2.
MAT[36] (geometrian figuron) Esti ĝia rando: kubon randas ses kvadratoj.
Rim.: Oni ofte uzas la verbon „limi“ ĉi-sence, ekz-e en [37]. Oni tamen evitu „limigi“ kiel en [38].
ĉeĥe:
být na kraji
france:
2. borner, limiter
hungare:
2. szélén van, határán van
pole:
obramować, oblamować
ruse:
1. находиться на краю, быть крайним
slovake:
byť na okraji

randaĵo

Tiu parto de io (ekz vesto), kiu estas ĉe la rando: kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj (de la vesto) Marta ; sur la kapo li havis nigran ĉapelon kun larĝa randaĵo [39]. VD:marĝeno
germane:
Rand (von Kleidern usw.)
japane:
縁の部分 [えんのぶぶん], 縁取り [ふちどり], つば
pole:
obwódka, rąbek
ukraine:
криси, поля (капелюха), облямівка, лиштва (одягу і т.п.)

rande de

Ĉe la rando de: la damo sidiĝis nur rande de la seĝo [40]; platanoj […] vice staras rande de la aleo [41]; ĉiu, kiu vidis tiun vojeton laŭrande de la klifo scias, ke de tempo al tempo iu tie falas [42]; Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo – situas ĉiuj rande de la franca kultur-areo [43]. VD:apude de, flank-ĉe-flanke, najbare de
germane:
am Rand von

administraj notoj