tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

4later/o Z

latero  

MAT
1.  
[1] Streko, limanta plurlateron; alternative: la longo de tiu streko: la randojn de la lateroj oni nomas verticoj; la areo de rektangulo egalas al la produto de ĝia granda latero per la malgranda. SIN:flanko.
2.  
[2] (de angulo) Ĉiu el la du duonrektoj, ĝin konsistigantaj.

egallatera  

MAT[3]
(p.p. plurlatero) Kies ĉiuj lateroj estas egalaj: egallatera triangulo estas ankaŭ regula.

kontraŭlatera  

MAT[4]
(p.p. du anguloj) Havantaj saman verticon kaj kontraŭajn laterojn: du kontraŭlateraj anguloj estas egalaj.

kvarlatero  

MATPIV1
Plurlatero kun 4 lateroj. SUB: Ekzemploj de kvarlateroj: deltoido, kvadrato, lozanĝo, ortangulo, paralelogramo, rombo, trapezo.

specoj de kvarlateroj

plurlatero  

MATPIV1
Ebena surfaco, kiun limas finia nombro da tiaj strekoj, ke ĉiu el ĝiaj randoj estas rando de unu alia streko. VD: Atributoj de plurlatero: ĉirkaŭskribita cirklo, enskribita cirklo, enskribita en cirklo, konkava, konveksa, ortangula, regula; PRT: Karakterizaj partoj de plurlateroj: apotemo, centro, diagonalo, latero, vertico; SUB: Ekzemploj de plurlateroj: n-latero, triangulo, rektangulo, kvadrato, lozanĝo, paralelogramo, trapezo.
Rim.: La studataj en elementa geometrio plurlateroj estas plejofte konveksaj, kaj oni plie postulas de ili, ke tri sinsekvaj verticoj ne estu samrektaj.
Rim.: Bricard [5], kiel estas ĉe li kutime, uzas la prefikson „mult“ anstataŭ „plur“. Krome li aludas al senca diferenco inter „multlatero“ kaj „multangulo“, sed ŝajnas, ke tiu diferenco validas nur en kelkaj maloftaj figuroj, kiel la t.n. „plena kvarangulo“.

n-latero  

MATPIV1
Plurlatero kun n lateroj: trilatero (pli kutime nomata triangulo), kvarlatero, kvinlatero, seslatero, seplatero, oklatero, naŭlatero, deklatero, dek-unulatero, dek-dulatero,... sesdek-kvinlatero...
Rim.: Aldone, kelkaj plurlateroj havas t.n. internacian nomon (ekz-e „pentagono“ anstataŭ kvinlatero).

samlatera  

MATMatVort
(p.p. du anguloj) Havantaj la saman verticon kaj unu komunan lateron. VD:apuda.

tradukoj

anglaj

~o 1.: side; ~o 2.: side, arm; egal~a: equilateral; kontraŭ~a: opposite, vertically opposite; kvar~o: quadrilateral; plur~o: polygon; n-~o: polygon of n sides; sam~a : adjacent. tri~o: triangle; kvin~o: pentagon; ses~o: hexagon; sep~o: heptagon; ok~o: octagon; naŭ~o: enneagon, nonagon; dek~o: decagon; dek-unu~o: hendecagon; dek-du~o: dodecagon.

belorusaj

~o: бок ; egal~a: роўнастароньні; kvar~o: чатырохвугольнік, чатырохкутнік; plur~o: многавугольнік, многакутнік; n-~o: n-вугольнік, n-кутнік; sam~a : прылеглы (вугал). tri~o: трохвугольнік, трохкутнік; kvin~o: пяцівугольнік, пяцікутнік; ses~o: шасьцівугольнік, шасьцікутнік; sep~o: сямівугольнік, сямікутнік; ok~o: васьмівугольнік, васьмікутнік; naŭ~o: дзевяцівугольнік, дзевяцікутнік; dek~o: дзесяцівугольнік, дзесяцікутнік; dek-unu~o: адзінаццацівугольнік, адзінаццацікутнік; dek-du~o: дванаццацівугольнік, дванаццацікутнік.

ĉeĥaj

~o: strana (mnohoúhelníka); egal~a: rovnostranný; kvar~o: čtyřstran; n-~o: n-úhelník; sam~a: přilehlý (úhel).

francaj

~o: côté, arête; egal~a: équilatéral; kontraŭ~a: opposé [par le sommet]; kvar~o: quadrilatère; plur~o: polygone; n-~o: polygone à n côtés; sam~a : adjacent. tri~o: triangle; kvin~o: pentagone; ses~o: hexagone; sep~o: heptagone; ok~o: octogone; naŭ~o: ennéagone; dek~o: décagone; dek-unu~o: hendécagone; dek-du~o: dodécagone.

germanaj

~o: Seite, Schenkel; egal~a: gleichseitig; kontraŭ~a: entgegengesetzt, Scheitel-(winkel); kvar~o: Viereck; plur~o: Vieleck, Polygon; n-~o: n-Eck; sam~a : anliegend. tri~o: Dreieck; kvin~o: Fünfeck; ses~o: Sechseck; sep~o: Siebeneck; ok~o: Achteck; naŭ~o: Neuneck; dek~o: Zehneck; dek-unu~o: Elfeck; dek-du~o: Zwölfeck.

hispanaj

~o: lado (de un polígono o ángulo); egal~a: equilátero; kvar~o: cuadrilátero; plur~o: polígono.

hungaraj

~o: oldal, szár; egal~a: egyenlő oldalú; kontraŭ~a: ellentétes oldalú; kvar~o: négyszög; plur~o: sokszög, poligon; n-~o: n-szög; sam~a : azonos oldalú. tri~o: háromszög; kvin~o: ötszög, pentagon; ses~o: hatszög, hexagon; sep~o: hétszög, heptagon; ok~o: nyolcszög, oktogon; naŭ~o: kilencszög, nonagon; dek~o: tízszög, dekagon; dek-unu~o: tizenegyszög, hendekagon; dek-du~o: tizenkétszög, dodekagon.

nederlandaj

~o: zijde.

polaj

~o 1.: bok; ~o 2.: ramię; egal~a: równoboczny; kontraŭ~a: wierzchołkowy; kvar~o: czworokąt; plur~o: wielokąt, wielobok; n-~o: wielobok o n bokach, n-bok, n-kąt. tri~o: trójkąt; kvin~o: pięciokąt; ses~o: sześciokąt; sep~o: siedmiokąt; ok~o: ośmiokąt; naŭ~o: dziewięciokąt; dek~o: dziesięciokąt; dek-unu~o: jedenastokąt; dek-du~o: dwunastokąt.

portugalaj

~o: lado; egal~a: eqüilátero, equilátero; kvar~o: quadrilátero; plur~o: polígono; sam~a : adjacente. tri~o: triângulo; kvin~o: pentágono; ses~o: hexagono; sep~o: heptágono; ok~o: octógono; naŭ~o: eneágono; dek~o: decágono; dek-unu~o: hendecágono, undecágono; dek-du~o: dodecágono.

rusaj

~o: сторона; egal~a: равносторонний; kontraŭ~a: вертикальный; kvar~o: четырёхугольник; plur~o: многоугольник; n-~o: n-угольник; sam~a : прилежащий. tri~o: треугольник; kvin~o: пятиугольник; ses~o: шестиугольник; sep~o: семиугольник; ok~o: восьмиугольник; naŭ~o: девятиугольник; dek~o: десятиугольник; dek-unu~o: одиннадцатиугольник; dek-du~o: двенадцатиугольник.

slovakaj

~o: rameno, strana; egal~a: rovnostranný; kvar~o: štvorsten; n-~o: n-uholník; sam~a: priľahlý.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27, pri triangulo
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
3. Plena Ilustrita Vortaro, angulo
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27


ℛevo | datumprotekto | later.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.42 2018/05/20 20:10:31