tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl ru sk

2trapez/o PV

trapezo

1.  
MAT[1] Kvarlatero, el kiu du lateroj estas paralelaj: ortangula trapezo; se la du paralelaj lateroj estas egalaj, la trapezon oni prefere nomas paralelogramo; vokala trapezo de la japana lingvo [2]; Ĉatirdago [...] ― de pluraj punktoj ĝi aspektas kiel trapezo [3].
2.
SPO Gimnastika aparato, konsistanta el stangeto pendigita per du ŝnuroj fiksitaj ĉe ĝiaj ekstremoj: cirkoklaŭno ek svingas trapezon alten ‐ printempa luno [4].
3.  
ANA Osto el la karpeo: karpeaj ostoj: skafoido, lunato, trikvetro, pizoido, trapezo, trapezoido, kapitato, hamato, kvin metakarpaj ostoj, fingraj ostoj (falangoj) [5].

tradukoj

anglaj

~o 1.: trapezoid (US), trapezium (GB); ~o: trapeze.

belorusaj

~o: трапэцыя.

bulgaraj

~o: трапец.

ĉeĥaj

~o: lichoběžník, trapéz.

francaj

~o: trapèze.

germanaj

~o: Trapez.

hispanaj

~o 1.: trapecio.

hungaraj

~o: trapéze.

nederlandaj

~o 1.: trapezium; ~o: trapeze.

polaj

~o 1.: trapez; ~o 2.: trapez.

rusaj

~o: трапеция.

slovakaj

~o: lichobežník, trapéz.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
2. Vikipedio, Japana lingvo
3. Vikipedio, Ĉatirdago
4. Vastalto: Akvosfero, 2010-04-18
5. Vikipedio, Homa skeleto


ℛevo | datumprotekto | trapez.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2016/12/02 08:10:13