tradukoj: be ca cs de en es fr he hu nl pt ru sk sv tr

1gimnastik/o PV

gimnastiko  

SPO Arto pri ekzercado de la korpo per taŭgaj movoj por ĝin plifortigi kaj lertigi: instrui gimnastikon; gimnastikaj ludoj, ekzercoj.

gimnastiki

(ntr)
Fari gimnastikajn ekzercojn: kiam ili forte penadas aŭ gimnastikas, tutkorpe ili ŝvitas [1].

gimnastikejo  

SPO Sportejo por gimnastikaj ekzercoj, ordinare halo kun tiucelaj ekipaĵoj: „kio ŝajnas al vi plej mokinda?“ mi demandis. „Sendube ke la virinoj luktos nudaj kun la viroj ... ankaŭ la maljunulinoj, tute ne belaspektaj, same kiel la oldaj faltiĝintaj viroj en la gimnastikejoj [2].

gimnastikilo  

SPO Aĵo aŭ aparato uzata por gimnastikaj ekzercoj: unu el plej bonaj gimnastikiloj, kiuj tenas homon en la bona korpa kondiĉo estas hundo. Havante ĝin oni vole nevole devas kelkfoje ĉiutage promeni [3].

gimnastikisto  

SPO Profesiulo aŭ spertulo pri gimnastiko. VD:akrobato, atleto

tradukoj

anglaj

~o: gymnastics, exercise; ~i: do gymnastics, exercise; ~ejo: gym; ~isto: gymnast.

belorusaj

~o: гімнастыка; ~i: займацца гімнастыкай; ~isto: гімнаст.

ĉeĥaj

~o: gymnastika, tělocvik; ~ejo: tělocvična; ~ilo: tělocvičné nářadí; ~isto: gymnasta.

francaj

~o: culture physique, gymnastique; ~i: faire de la gymnastique; ~ejo: gymnase; ~ilo: matériel de gymnastique; ~isto: gymnaste.

germanaj

~o: Gymnastik, Turnen, Leibesübungen; ~i: turnen; ~ejo: Turnhalle; ~isto: Turner.

hebreaj

~o: התעמלות; ~i: להתעמל; ~isto: מתעמל.

hispanaj

~o: gimnasia; ~i: hacer gimnasia; ~isto: gimnasta.

hungaraj

~o: torna, testnevelés, gimnasztika; ~i: tornászik; ~isto: tornász.

katalunaj

~o: gimnàstica; ~i: fer gimnàstica; ~ejo: gimnàs; ~ilo: aparell de gimnàstica; ~isto: gimnasta.

nederlandaj

~o: gymnastiek; ~i: turnen; ~isto: gymnast, turner.

portugalaj

~o: ginástica; ~i: fazer ginástica; ~isto: ginasta.

rusaj

~o: гимнастика; ~i: заниматься гимнастикой; ~isto: гимнаст.

slovakaj

~o: telocvik; ~ejo: telocvičňa; ~ilo: telocvičné náradie; ~isto: gymnasta.

svedaj

~o: gymnastik; ~i: gymnastisera; ~isto: gymnast.

turkaj

~o: beden eğitimi, jimnastik.

fontoj

1. Lukiano, trad. G. Berveling: veraj rakontoj, 2005
2. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
3. Aleksandra: Noktolibro, 2007-09-28

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | gimnas1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2015/07/04 08:37:35