1atlet/o

atleto

1.
SPO Homo profesie praktikanta la sportojn, kiuj bezonas rimarkindan fortecon: atleto […] ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris [1]; atleto, kiu ne havis sukceson en la cirkoj (kp akrobato) FK ; kolektiĝis grandaj amasoj antaŭ la lokoj de ludoj, kie faris spektaklojn la dresistoj de bestoj, la sorĉistoj de serpentoj, atletoj, dancistinoj kaj ĵonglistoj [2]; vi similas al atleto, kiu ĉiutage trakuras la […] terenon [3]; la asekurkompanio donis al mi la adreson de atleta klubo ChC .
2.
(figure) Homo tre forta: Marcus estis belega kaj atleta junulo QuV ; la armeo bezonas ĝuste tiajn atletstaturajn knabojn (kp belstatura) SatirRak ; en sia dometo li estas atleto PrV .
angle:
athlete
beloruse:
атлет
bulgare:
атлет
ĉeĥe:
atlet
ĉine:
1. 大力士 [dàlìshì], 比賽者 [bǐsàizhě], 比赛者 [bǐsàizhě], 运动家 [yùndòngjiā], 運動家 [yùndòngjiā], 运动员 [yùndòngyuán], 運動員 [yùndòngyuán]
france:
athlète
germane:
Athlet
hebree:
אַתלֵט
hispane:
atleta
hungare:
atléta
itale:
atleta
japane:
運動選手 [うんどうせんしゅ]
nederlande:
atleet
pole:
atleta
rumane:
atlet
ruse:
атлет
slovake:
atlét
svede:
atlet
ukraine:
атлет

atletismo

SPO
Atletiko: membroj de atletisma grupo ChC .
angle:
athletics, athleticism
beloruse:
атлетыка
bulgare:
атлетика
ĉeĥe:
atletika
france:
athlétisme
germane:
Athletik
hispane:
atletismo
hungare:
atlétika
itale:
atletismo
japane:
運動競技 [うんどうきょうぎ], 陸上競技 [りくじょうきょうぎ]
nederlande:
atletiek
pole:
atletyka
rumane:
atletism
ruse:
атлетизм, атлетика
slovake:
atletika
svede:
friidrott

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.