tradukoj: be ca cs de el en es fr hu nl pl pt ru sk

8vertic/o Z PV

vertico  

MAT
1.
Rimarkinda punkto en geometria figuro, interalie:
a)  
[1] (de plurlatero) ĉiu rando de ĝiaj lateroj: en regula stelokvinlatero, oni povas ekhavi kvinpintan stelon per pentrado de linio de la unua vertico al la tria vertico, de la tria vertico al la kvina vertico, de la kvina vertico al la dua vertico, de la dua vertico al la kvara vertico, kaj de la kvara vertico al la unua vertico [2];
b)  
[3] (de pluredro) ĉiu vertico 1.a de ĝiaj facoj: pluredro estas solido limigita ĉiuflanke per ebenaj edroj, […] ĉe vertico kuniĝas minimume 3 lateroj [4];
c)  
MatVort (de konuso) la komuna punkto de ĝiaj naskantoj;
d)  
[5] (de angulo) la komuna origino de ĝiaj lateroj.
2.  
MATKompLeks Elemento de grafeo, kiu unuope difinas nodon de la grafeo, kaj pare kun alia vertico eĝon: kutime, grafeo estas prezentita kiel aro de punktoj (verticoj) ligitaj de linioj (la eĝoj) [6]. VD: Ecoj de vertico: incida, najbara, izolita. VD: Atributoj de vertico: grado, elira duongrado, enira duongrado.
Rim.: Anstataŭe troviĝas „nodo“ en MatVort.

tradukoj

anglaj

~o 1.: vertex; ~o 2.: vertex, node.

belorusaj

~o 1.: вяршыня ; ~o 2.: вяршыня, вузел.

ĉeĥaj

~o: vrchol (abstraktního symplexu| polygonu| diagramu).

francaj

~o 1.: sommet; ~o 2.: sommet, nœud.

germanaj

~o 1.: Ecke, Spitze, Scheitel; ~o 2.: Knoten, Ecke.

grekaj

~o: γωνία.

hispanaj

~o 1.: vértice.

hungaraj

~o: csúcs.

katalunaj

~o 1.: vèrtex; ~o 2.: node; ~o: vèrtex.

nederlandaj

~o 1.: top.

polaj

~o 1.: wierzchołek; ~o 2.: wierzchołek.

portugalaj

~o: vértice.

rusaj

~o 1.: вершина; ~o 2.: вершина, узел.

slovakaj

~o: vrchol uhla.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27, pri triangulo
2. Vikipedio, Stelo (figuro)
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
4. Vikipedio, Pluredro
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
6. Vikipedio, Grafeo


ℛevo | datumprotekto | vertic.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.33 2018/09/29 15:10:17