*izol/i

*izoli

(tr)
Apartigi de la aliaj, malhelpante ĉiajn komunikojn aŭ rilatojn: izolita domo de leprulo [1]; tuberkulozulon, frenezulon; izoli monumenton; malriĉa vidvino loĝis en izolita dometo [2]; sin izoli en sia funebro, laboro; la kalumnio izolis lin for de liaj amikoj; izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto [3]; suferoj ne venas izolitajZ ; izoli frazon de la kunteksto.
a)
ELE Ĉesigi ĉian kontakton kun korpoj kondukantaj la elektron: oni devas zorge izoli la kondukilojn; Dielektriko [povas esti] vitro, uzita por izoli lineojn de altaj tensioj, [...] plasto, kiel polivinil-klorido, por izoli elektrajn kablojn [4].
b)
KEM Apartigi korpon for de la ĥemiaj elementoj, kun kiuj ĝi estas kombinita: aluminio estas la plej abunda metalo en la tero, sed Ørsted povis izoli la metalon nur en 1807 [5].
VD:baro, muro
angle:
isolate
beloruse:
ізаляваць, адасобіць
bulgare:
изолирам
ĉeĥe:
uvolňovat, vylučovat, vyvíjet
ĉine:
隔絕 [géjué], 隔离 [gélí], 絕緣 [juéyuán]
france:
isoler
germane:
isolieren
hispane:
aislar
hungare:
elszigetel, elkülönít, izolál 1.a szigetel 1.b izolál
japane:
孤立させる [こりつさせる], 切り離す [きりはなす], 隔離する [かくりする], 絶縁する [ぜつえんする], 単離する [たんりする]
nederlande:
isoleren, afzonderen
portugale:
isolar
ruse:
изолировать
slovake:
izolovať, oddeliť, odlúčiť
svede:
isolera
ukraine:
ізолювати, відокремлювати

izola

1.
Kiu izolas, malproksimigas de ĉio: li estas ... en izola ĉasdomo de la reĝo [6].
2.
Izolita, troviĝanta en izoleco: sian celon [ili] atingos pli rapide, ol per izola agado [7]; vivi izole, sen amikoj.
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 18a, maltrankvilo en la reĝa palaco
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
beloruse:
1. ізаляцыйны 2. ізаляваны, адасоблены
ĉeĥe:
izolační, ojedinělý, osamělý
ĉine:
2. 孤立 [gūlì], 隔絕 [géjué], 孤 [gū], 孤独 [gūdú], 孤絕 [gūjué]
france:
2. isolé
hispane:
aislado
hungare:
2. elszigetelt, különálló, magányos
nederlande:
geïsoleerd
portugale:
isolado
ruse:
1. изоляционный 2. изолированный
slovake:
izolačný, osamelý
ukraine:
ізоляційний

izolo

Apartigo, senigo je kontaktoj aŭ rilatoj: „Izolo“ (poemaro de Kaloĉajo) [8]; korpo tie ĉi kaj cerbo ĝuas pacon de l' izolo [9].
8. Kálmán Kalocsay: Izolo, Roterdamo: Universala Esperanto Asocio, 1977
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, LIBERTEMPO
beloruse:
ізаляцыя
france:
isolement
portugale:
isolamento (ação)
ruse:
изоляция

izolismo

POL Doktrino laŭ kiu regno plejeble malmulte interagu kun aliaj regnoj, milite, pace, komerce aŭ alimaniere: la ŝoguna registaro konservadis 300-jaran izolismon ene de la longdaŭra feŭdisma socio [10].
10. La Doktrina komitato de Oomoto: El la Postparolo de "Diaj Revelacioj", 2010
beloruse:
ізаляцыянізм
france:
isolationnisme
japane:
孤立主義 [こりつしゅぎ]
ukraine:
ізоляціонізм

izolita

1.
Kiun oni izolis aŭ izolis sin; ial troviĝanta aparte de aliaj: malpura li estas: li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo [11]; apenaŭ povas ekzisti homoj ― krom eble loĝantoj en plej izolitaj lokoj [12].
2.
MAT
a)
[13] (p.p. punkto x de topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĝi apartenas al A, sed ne estas akumuliĝa rilate al ĝi (alidire: ekzistas ĉirkaŭaĵo de x, kies nura komuna punkto kun A estas x mem): en spaco kun diskreta topologio ĉiu ajn punkto estas izolita rilate al ajna subaro, ĝin enhavanta. ANT:akumuliĝa.SUP:adhera.
b)
(p.p. vertico de grafeo) Tia, ke neniu eĝo estas al ĝi incida.
Rim.: Supozeble ankaŭ la pli malpeza sinonimo „izola“, uzata ekster matematiko, tre bone taŭgus ĉi-kuntekste.
angle:
2.a isolated (point) 2.b isolated (vertex)
beloruse:
ізаляваны, адасоблены
ĉeĥe:
izolovaný (vrchol grafu)
france:
2.a (point) isolé 2.b (sommet) isolé
germane:
2.a isoliert (-er Punkt) 2.b isoliert (-er Knotenpunkt)
hungare:
izolált 1. elszigetelt
japane:
孤独な [こどくな], 孤立した [こりつした], 絶縁した [ぜつえんした]
pole:
2.a (punkt) izolowany 2.b (wierzchołek) izolowany
portugale:
isolado
ruse:
1. изолированный 2.a изолированная (точка) 2.b изолированная (вершина)
slovake:
izolovaný (vrchol grafu)
ukraine:
ізольований, відокремлений

izoliteco

Stato de io aŭ iu izola: la profunda arbara izoliteco [14]; ho, kiel mi memoras ĉiun loketon kaj ĝian sanktan profundan izolitecon [15].
beloruse:
ізаляванасьць, адасобленасьць
ĉeĥe:
izolovanost, osamocenost, osamělost
ĉine:
孤立 [gūlì], 隔离 [gélí]
france:
isolement
germane:
Isoliertheit, Isolation
hungare:
elszigeteltség, izoláltság, izoláció
japane:
孤独 [こどく]
nederlande:
afzondering, isolatie, isolement
portugale:
isolamento (estado)
ruse:
изолированность, изоляция
slovake:
odlúčenosť, osamelosť
ukraine:
ізольованість

izolilo

ELE
Subportilo el izolanta substanco por izoli elektran kondukilon: konduktanto, ekzemple metalo, havas altan konduktivon, kaj izolilo, ekzemple vitro aŭ vakuo, havas malaltan konduktivon [16]; silicio sur izolilo estas teknologio de fabrikado de icoj (ekz. procesoroj) [17].
beloruse:
ізалятар
ĉeĥe:
izolátor
ĉine:
絕緣子 [juéyuánzǐ], 絕緣裝置 [juéyuánzhuāngzhì], 隔离的人 [gélíderén], 隔音装置 [géyīnzhuāngzhì]
france:
isolant
germane:
Isolator
hungare:
szigetelő
japane:
絶縁物 [ぜつえんぶつ], がいし
nederlande:
isolator
portugale:
isolador (eletricidade)
ruse:
изолятор
slovake:
izolátor
svede:
isolator
ukraine:
ізолятор (тіло, прилад)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas dua fontindiko.