tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk

*punkt/o

*punkto

1.  
Malgranda makulo1.b sur supraĵo: la punktoj kaj strekoj de la Morsa alfabeto; havi ruĝajn punktojn sur la haŭto; nigra punkto vidiĝis en la ĉielo, anoncante pluvon; la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro [1]; sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto [2]; [li rigardis] la ruĝajn punktojn sur la blue tapetitaj muroj IK ; la sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj [3]. LST:formo1
2.  
GRATIP Interpunkcia signo (.) uzata precipe por marki frazfinon kaj mallongigon: demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto PMEG ; uzu „ktp“ (sen punkto) kaj ne k.t.p. [4]; nur la litero „f“ kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn (vd tripunkto) [5]; punktokomo [6]; (figure) meti la finan punkton al polemiko; (figure) kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto? [7].
Rim.: En la matematiko la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon: la ĉi-lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spaceton por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj, ekz-e: 125 250 416,75.
3.  
Preciza loko aŭ tempo, kie io okazas: la deirpunkto, alvenpunkto; mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj [8]; la armeojn [starigi] en la plej gravaj punktoj de la lando [9]; dometo, staranta sur alta punkto de monto; ne malproksime de l' punkto de l' kuniĝo de la du intermontoj [10]; sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton [11]; la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj [12]; [li] fikse rigardis ĉi tiun punkton [13]; akiru punkton de apogo [14]; sur la plej alta punkto de sia vivo [15]; ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio [16]; tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco [17]; ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto (ne progresis) [18]; sur kia punkto li freneziĝis Hamlet ? li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado (vidpunkto) BdV ; unu el la plej tikla3j punktoj de […] kompleksa politika panoramo [19]; tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko); el la vidpunkto de infano [20].
4.  
Speciala temo, kiun oni atentas: [li] observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto [21]; pri tiu punkto mi havas alian opinion [22]; li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa [23]; tiu aŭ alia punkto estas sendube erara [24]; ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto EE ; ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre) […] [25]; la diskutita punkto de la regularo estis...; la ĉefa punkto estas sukcesi; parolado, prediko pri tri punktoj; Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [26]. VD:objekto3
5.
MAT
a)  
[27] Senlime malvasta spacero, konsiderata kiel havanta nek larĝon, nek longon: renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton.
b)  
[28] Elemento en spaco, speciale topologia, afina aŭ metrika.
6.  
TIP Malgranda enpaĝiga mezurunuo de longo, kies valoro varias laŭ landoj: en Anglalingvujo oni uzas la „pigan punkton“ (351 µm) kaj la „grandan punkton“ (353 µm); en la kontinenta Eŭropo oni uzas la „ciceran punkton“ (376 µm); naŭpunkta tiparo.

Rim.: Evitinda estas la uzo de punkto kun la signifo de grado.

punkti

(tr)
Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; griza, nigre punktita plumaro; blua papero ruĝe punktita tapetis la murojn IK ; ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj [29]; li trovis sukplenan verdaĵon de herboj, punktitan de floroj [30].

*dupunkto  

GRATIP Interpunkcia signo (:) uzata precipe por enkonduki klarigon aŭ citaĵon: necesas majusklo, se la dupunkto enkondukas plurajn frazojn [31]; komencu termon per dupunkto kaj ĝia difinado apude [32].

elirpunkto  

(figure) Bazo de rezono, tuto de antaŭsupozoj por pensado aŭ agado: dum longa, tre longa tempo tiu afero […] estis la elirpunkto de miaj paŝoj al kompreno, al dubo kaj al kritiko [33]; la ambasado estas elirpunkto por rezisto kontraŭ la registaro kaj sendependa de partioj kaj organizoj [34]; la aŭtoroj tro facilanime akceptas la elirpunktojn de institucioj, ekonomia sistemo kaj ŝtatorganizado, kiujn ili fakte devus kritike konsideri [35].

mezpunkto  

MAT[36] Mezo: (figure) ŝi estis la mezpunkto de ĉiu vivo [37].

starpunkto  

(figure) Esprimita opiniosinteno je pridisputata temo: la teksto estas ampleksa kaj bone prilumas mian starpunkton pri multaj aktualaj demandoj [38]; laŭ tiaj argumentoj la dosiero prenis nekutiman starpunkton [39]; ofte malfacilas konstati, kie troviĝas la vere porhomara starpunkto [40].

superpunkto  

LINTIP Diakritilo en formo de punkto metita super la koncerna baza litero: en Esperanto superpunkto diferencigas j disde ĵ.

tripunkto  

GRATIP Interpunkcia signo (…) uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ signas iom longan paŭzon (pro hezito, interrompo ktp): la difino en PIV sekvigas tiun nombron per tripunkto [41]; la tripunkton oni ne juĝu silento pro pudoro aŭ pro neceso kaŝi ion misteran: ili simple indikas, ke estas truo en la papiruso mem [42]; krom la ja ironiaj supre aluditaj tripunktoj mi evitas ĉi-kontribuaĵe krampojn, streketojn kaj aliajn subitajn halto-indikojn [43]. VD:elipso1

turnopunkto, turnpunkto

(figure) Grava ŝanĝo de direkto, de agmaniero, ofte sub premo de ekstera cirkonstanco: en la homa historio estas eventoj, kiujn oni povas taksi turnopunktoj [44]; la jaro 2008 iĝos grava turnpunkto en la historio de la homaro [45]; sentebla turnopunkto du semajnojn antaŭ la baloto [46]; turnopunkto venis en 1992, kiam la tiama flandra ĉefministro […] konvinkis […] la investkompanion de la flandra registaro, finance subteni [47].

vidpunkto  

1.
Punkto de observado: li vidis, ke supre kaj malsupre estas la sama afero, depende de la vidpunkto, kiun oni okupas sur la ŝvebanta globo [48].
2.  
(figure) Mensa pozicio el kiu oni rigardas aferon: laŭ / el tiu vidpunkto vi estas prava; eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin [49]; ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj [50]; oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn Marta ; fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, blindigus kaj surdigus la poeton al la veraj tendencoj de la epoko [51].

ĉefpunkto  

Precipa, centra punkto34: prefere mi listigu ĉefpunktojn favorajn kaj malfavorajn [52]; la ĉefpunkto estas, ke Wodehouse ne estis filozofo [53]; la Stanislavo-placo […] transformiĝis de ĉefpunkto de la urba aŭtotrafiko al bela, prestiĝa zono por piedirantoj [54].
a)
GEOG Unu el la kvar gravaj punktoj de la horizonto: Nordo, Sudo, Oriento, Okcidento.

fiksa punkto  

MAT[55] (de bildigo `f`) Tia elemento `x`, ke `f(x)=x`: kuntiro de kompleta metrika spaco al si mem akceptas nur unu fiksan punkton.
Rim.: Oni diras sendistinge „`a` estas fiksa punkto de `f`“, aŭ „punkto `a` estas fiksa per `f`“.

tradukoj

anglaj

~o 2.: period; ~o: dot; du~o: colon; super~o: overdot, dot above; tri~o: ellipsis; vid~o: point of view, viewpoint; ĉef~o : main point; fiksa ~o: fixed point.

belorusaj

~o 2.: кропка; ~o 3.: пункт; ~o 4.: пункт; ~o 5.: пункт; ~o 6.: пункт; du~o: двукроп'е; tri~o: шматкроп'е; vid~o: гледзішча, пункт погляду.

ĉeĥaj

~o: bod, pozice, tečka, řádová tečka; ~i: stanovovat body, tečkovat; du~o: dvojtečka; elir~o: východiště, výchozí bod; mez~o: střed (-ový bod); star~o: postoj, stanovisko; super~o: tečka nad písmenem; tri~o: trojbod; turno~o, turn~o: bod obratu, otočný bod, vratný bod; vid~o: aspekt, hledisko, názor; fiksa ~o: daný bod, invariantní bod, pevný bod.

francaj

~o: point; ~i: ponctuer (mettre des points); du~o: deux-points; elir~o: point de départ, présupposé (subst.); mez~o: milieu; star~o : position (opinion); super~o: point suscrit; tri~o: points de suspension; turno~o, turn~o: moment charnière, instant décisif; vid~o: point de vue; ĉef~o 1.a: point cardinal; fiksa ~o: point fixe.

germanaj

~o: Punkt; ~i: punktieren; du~o : Doppelpunkt; elir~o : Ausgangspunkt; mez~o : Mittelpunkt; star~o : Standpunkt; super~o : i-Punkt; tri~o : drei Pünktchen, Ellipsis; turno~o, turn~o : Wendepunkt; vid~o: Gesichtspunkt, Standpunkt; ĉef~o 1.a: Haupthimmelsrichtung, Kardinalpunkt; ĉef~o : Hauptpunkt; fiksa ~o: Fixpunkt.

hispanaj

~o: punto; ~i: puntear (poner puntos); du~o: dos puntos; elir~o: punto de partida, presupuesto (subst.); mez~o: medio, centro; star~o : posición (opinión); super~o: punto superior (diacrítico), punto de lenición (irlandés); tri~o: puntos suspensivos; turno~o, turn~o: momento crucial, hito, viraje; vid~o: punto de vista; ĉef~o 1.a: punto cardinal; fiksa ~o: punto fijo.

hungaraj

~o: pont; ~i: kipontoz, pettyez; du~o: kettőspont; mez~o: középpont; super~o: felső pont; tri~o: hármaspont; vid~o 1.: nézőpont; vid~o 2.: szempont, szemszög; fiksa ~o: fixpont.

indoneziaj

~o: titik; du~o: titik dua; elir~o: titik pangkal; tri~o: elipsis; vid~o: sudut pandang; ĉef~o 1.a: mata angin.

nederlandaj

~o: punt, stip; ~i : stippelen; vid~o: gezichtspunt, standpunt.

polaj

~o 5.: punkt; fiksa ~o: punkt stały.

portugalaj

~o: ponto.

rusaj

~o 2.: точка; ~o 3.: точка, пункт; ~o 4.: пункт; ~o 5.: точка; ~o 6.: пункт; ~i : ставить точки, пунктировать, усеивать; du~o: двоеточие; elir~o: исходная точка; super~o: точка сверху; tri~o: многоточие; turno~o, turn~o: поворотный пункт; vid~o: точка зрения; ĉef~o 1.a: страны света; fiksa ~o: неподвижная точка.

slovakaj

~o: bod, bodka; ~i: bodkovať, stanovovať body; du~o: dvojbodka; elir~o: východiskový bod; mez~o: stredobod; star~o: postoj, stanovisko; super~o: bodka nad písmenom; tri~o: trojbodka; turno~o, turn~o: bod obratu, otočný bod; vid~o: aspekt, hľadisko, názor; fiksa ~o: pevný bod.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
4. Instrukcio por la aŭtoroj de „Monato“
5. Monato, Garvan Makaj': Varbante Eŭterpon*
6. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
7. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
19. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado
20. Monato, Edukemaj bestoj
21. La Nova Testamento, Jakobo 2:10
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
25. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2a
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
27. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
28. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, sternaĵo
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
31. Monato-konvencioj
32. Txt2tags Markada Demonstraĵo
33. H. Hesse, trad. D. Karthaus: Demian, 2007
34. Monato, Universitatoj
35. Monato, Boris Kolker: Supraĵe rozkolora
36. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
38. S. Ivanóv: Komitatano B, 2004
39. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
40. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
41. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!
42. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?
43. Monato, Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo
44. E. Robertson: Turnopunktoj, Esperanto en Skotlando, [2005?]
45. Monato, Mu Binghua: Urbiĝo kaj malriĉiĝo
46. Monato, Ed Robertson: Kien nun?
47. Monato, Roland Rotsaert: Belgio: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
49. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
50. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
51. W. Auld: Pasio-Pasivo, NLR, 1:1
52. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj
53. Monato, Martin Purdy: Wodehouse kaj la filozofoj
54. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy
55. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §130

super~o: Mankas fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fiksa ~o: Mankas dua fontindiko.
fiksa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | punkt.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.50 2020/02/14 17:10:17