*posten/o

*posteno

1.
Loko sur kiu deĵoranto (gardostaranto, flegist[in]o ktp) plenumas sian taskon: la pastroj staris sur siaj postenoj, kaj […] trumpetis [1]; la reĝo donis al la altrangulo […] postenon ĉe la pordego [2]; ili iris kun li sur postenon kaj longe atendis, sed ĉasaĵo ne venis [3].
2.
MIL Loko okupita per unu aŭ pluraj soldatoj por garda celo: Francisko staras sur la posteno, Bernardo venas: […] — halt’! respondu: kiu iras? Hamlet ; trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon [4]; [la] antaŭgvardia posteno troviĝas meze de la dezerto KPr . VD:gardostaranto, sentinelo, pikedo1
Rim.: En iuj lingvoj posteno estas pozicio de unu sentinelo, dum gardan taĉmenton (kaj metonimie ties pozicion) oni nomas pikedo1; tio koncepte koheras kun la unuopulaj posteno1 kaj posteno3. Tamen PV kaj PIV preferas malpli koheran tradicion, allasantan plursentinelajn postenojn. [Sergio Pokrovskij]
3.
Iom grava administra ofico: mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn Metrop ; pro la serio de miaj skandaloj [mi] perdis mian postenon VaK ; komunistoj [nun] okupas respondecajn gvidpostenojn Metrop ; oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj VivZam ; aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon PrV .
angle:
*post
beloruse:
1. пост, варта 2. пост 3. пост, пасада
ĉeĥe:
post, postavení, pozice, pracovní místo, stanoviště, zaměstnání
ĉine:
职位 [zhíwèi], 職位 [zhíwèi], 岗位 [gǎngwèi], 崗位 [gǎngwèi]
france:
*poste
germane:
*Posten 3. Stelle (Posten)
hispane:
2. puesto (mil.), posición (mil.) 3. puesto (ocupación, trabajo, función), ocupación (trabajo), colocación (trabajo)
hungare:
2. állomáshely, őrhely, poszt (őrhely) 3. állás, pozíció, poszt (állás)
itale:
2. posto (mil.), postazione (mil.), posizione (mil.) 3. posto (impiego, lavoro, funzione), occupazione (lavoro), collocazione (lavoro), impiego (lavoro)
japane:
持ち場 [もちば], 部署 [ぶしょ], 地位 [ちい], 役職 [やくしょく], ポスト [ぽすと]
nederlande:
2. post (wachtpost), wachtpost 3. ambt
pole:
posada, stanowisko (urzędowe), pozycja
portugale:
posto(ocupação, função)
rumane:
post, funcție, poziție
ruse:
1. *пост (дежурный) 2. *пост (караульный) 3. *пост, должность
slovake:
post, pozícia, stanovisko
ukraine:
пост

posteni

(ntr)
1.
Postene stari; prigardi ĉe posteno: anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, kaj Li ilin savas [5]; militistaro […] postenas en la sankta silento de la arbaroj [6]; Nero havis […] tridek legiojn, postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato QuV ; eksvarmis […] pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco QuV ; dungitino […] malsupreniris ŝtuparon por posteni la vendotablon [7]. VD:gardi1, gvati2, vaĉi
2.
Ofici en posteno3: tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin faraono SkandalJozef ; Auld […] postenas movade, instruas, verkas [8].
beloruse:
1. стаяць на пасту, стаяць на варце 2. займаць пасаду
ĉeĥe:
1. hlídkovat, působit
france:
1. poster
germane:
1. auf einem Posten stehen 2. einen Posten innehaben
hispane:
1. apostarse
hungare:
1. állásozik, posztol, őrködik
itale:
1. essere appostato, stare di posta
japane:
持ち場についている [もちばについている], 部署を守る [ぶしょをまもる]
nederlande:
1. op post staan
pole:
1. mianować na stanowisko, zatrudnić 2. urzędować
rumane:
1. numi în funcție, angaja 2. oficia
ruse:
1. стоять на посту
slovake:
1. hliadkovať, pôsobiť
ukraine:
стояти на посту, перебувати на посту

postenigi

1.
Starigi sur posteno: kvar soldatoj, postenigitaj vid-al-vide tiu homo tute trankvile pafis al li po tri kuglojn en la kranion Kandid ; ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la knabino QuV ; la legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj ĉirkaŭ la placo ĉe la hipodromo MkM . SIN:embuski
2.
Taski per posteno: li estas postenigata sur la krozoŝipon Invincible kaj ekiras al Ŝanghajo por defendi la kulturon VaK ; mi postenigis vin kiel kortegan ĉefmetiiston, ĉar mi konis vin lerta majstro de ĉiuj metioj SatirRak .
HOM:post·e·n·ig·i
beloruse:
1. ставіць на пост, ставіць на варту 2. прызначаць на пасаду, даручаць (выкананьне абавязкаў)
ĉeĥe:
1. oddálit, přidělit stanoviště, uvést do funkce, zahnat
germane:
1. postieren 2. anstellen (Posten)
hispane:
1. apostar
hungare:
1. felállít (őröket) zetten
itale:
1. (far) appostare, sistemare (collocare)
japane:
持ち場につかせる [もちばにつかせる]
nederlande:
1. op post zetten
pole:
powierzać, przydzielać, zatrudnić na stanowisku
rumane:
numi în funcție, pune pe cineva în poziție
slovake:
1. postaviť na miesto, stanovište, stanoviť, umiestniť
ukraine:
виставляти, розставляти пост(и), призначати на пост

enpostenigi

Asigni postenon3 al iu: administrantoj estas enpostenigitaj laŭ politika koloro, kaj ne laŭ kapabloj [9]; la vicministro pri edukado nuligis la konkurson kaj enpostenigis novan komisionon por prepari freŝan ekzamenon [10]. VD:enoficigi, instali
9. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
10. Monato, Bardhyl Selimi: Ekzameno ekzamenata, 2005
beloruse:
прызначаць на пасаду
ĉine:
交卸 [jiāoxiè]
germane:
in ein Amt einführen
hispane:
colocar (dar trabajo)
itale:
collocare (dare lavoro), sistemare (dare lavoro)
japane:
地位につける [ちいにつける], 役職につける [やくしょくにつける]
pole:
wprowadzić na urząd, mianować na posadę
rumane:
introduce în poziție, numi în funcție
slovake:
dosadiť (niekoho niekde)

enposteniĝi

Akiri postenon 3: jam enposteniĝis aparta komisiono por identigi ĉiujn eblecojn [11]. ĉe la muzeo de Siĉuano pasintjare enposteniĝis ok, sed elposteniĝis dek muzeologoj [12]; ŝi enposteniĝis kiel unua ina respublikestro de Brazilo [13].
11. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 11
12. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
13. Monato, Jozefo Lejĉ: La jarcento de la virino, 2011
beloruse:
атрымліваць пасаду, быць прызначаным на пасаду
hispane:
colocarse (conseguir trabajo)
itale:
collocarsi (ottenere lavoro), sistemarsi (ottenere lavoro)
pole:
zatrudnić się na stanowisku
rumane:
fi numit în funcție, fi angajat în poziție

senpostenigi

Senoficigi de posteno: ili eldonis komunan ordonon, kiu senpostenigas ĉiujn gvidantojn SatirRak .
beloruse:
пазбаўляць пасады, звальняць
ĉine:
罢黜 [bàchù], 罷黜 [bàchù]
germane:
eines Postens entheben
pole:
usunąć z posady, zwolnić z pracy
rumane:
elibera din poziție, concedia

administraj notoj

sen~igi : Mankas dua fontindiko.