*ofic/o PV

*ofico

Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado: ofico de kasisto, kontisto, poŝtisto, urbestro, ministro; ofico de rabeno, de kantoro RBa ; de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico […] kaj ne servos plu [1]; post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon [kiel] antaŭe, kiam vi estis lia vinisto [2]; kandidatinoj por ofico de instruistino Marta ; mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Marta ; en siaj bienoj li facile trovos por vi oficon malpli lacigan IK ; oni nomis vezirojn, kies ofico estis juĝi pri diversaj ŝtataferoj Kandid ; Emilo ricevis oficon de pastro [3]; mi havas sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron eksterlande ChR ; eksigo el ofico EeP ; [ili] malbone plenumis oficon al ili konfiditan de la Asocio EeP ; granda ofico, grandaj zorgoj PrV ; Dio donis oficon, Dio donas kapablon PrV ; antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon PrV . SUB:posteno3VD:fako, funkcio, metio, profesio, rolo
angle:
office
beloruse:
пасада, служба
ĉeĥe:
úřad, úřad
ĉine:
[zhí], 職 [zhí], 岗位 [gǎngwèi], 崗位 [gǎngwèi], 差事 [chāishi]
france:
emploi, fonction (emploi), office
germane:
Amt, Stellung Dio donis ~on, Dio donas kapablon: man wächst mit seinen Aufgaben. antaŭ ĉio zorgu ~on, plezuro atendos sian vicon: erst die Arbeit dann das Vergnügen.
hispane:
cargo, empleo, oficio
hungare:
hivatal, tisztség
japane:
[しき], 職務 [しょくむ], 任務 [にんむ], 役目 [やくめ]
nederlande:
ambt, betrekking
pole:
posada, urząd, stanowisko
portugale:
ofício
rumane:
loc de munca, birou, slujba
ruse:
должность, служба
slovake:
funkcia, postavenie; povolanie, úrad
svede:
tjänst, anställning, plats
ukraine:
державний службовець
volapuke:
cal

ofici

(ntr)
Plenumi oficon: informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis pordisto [4]; en la vilhelma kastelo […] kiel gvidanto oficas maljuna imperiestra pordisto Metrop ; oni malpermesis al vi ofici, esti membro de l’ partio Metrop ; antaŭ ol ĉe la nuna notario mi oficis ĉe advokato ChV ; sur [la ŝipo] oficas preskaŭ nur finnoj [5]; en la Festo de Britio oficis nombro da interpretistoj ankaŭ por Esperanto EeP .
4. H. Sienkiewicz, trad Lidia Zamenhof: Quo Vadis?, 1933
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
angle:
hold office
beloruse:
займаць пасаду, служыць
ĉeĥe:
úřadovat, úřadovat
france:
remplir son office, travailler
germane:
ein Amt bekleiden
hispane:
oficiar
hungare:
hivatalban van, hivatalt betölt
japane:
執務する [しつむする], 事務を執る [じむをとる]
nederlande:
een ambt vervullen, een betrekking vervullen
pole:
urzędować
rumane:
functiona
ruse:
служить, занимать должность
slovake:
úradovať
ukraine:
служити, займати посаду, бути на посаді

*oficejo [6]

POL Loko, kie oni plenumas oficon: la reĝa oficejo [7]; oficejo de la milita ministrejo [8]; vojkonstrua oficejo [9]; la poŝta oficejo [10]; la polica oficejo FK ; la patro estis en la oficejo, la frato en la lernejo, la fratino en la kudrejo IK ; la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon Marta ; la oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la foirejo [11]. SUB:centra oficejo, redaktejo, skribejo, stabejo
afrikanse:
kantoor
albane:
zyrë
amhare:
ቢሮ
angle:
office, office space
arabe:
مكتب
armene:
գրասենյակ
beloruse:
месца службы, офіс, бюро, кантора
bengale:
অফিস
birme:
ရုံး
bosne:
ured
ĉeĥe:
kancelář, úřadovna, úřední místnost
ĉine:
[jú], 办公室 [bàngōngshì], 辦公室 [bàngōngshì], 署 [shǔ], 衙 [yá], 廨 [xiè]
dane:
kontor
estone:
kontor
eŭske:
bulegoa
filipine:
opisina
france:
bureau (pièce), officine
galege:
oficina
germane:
Amt, Büro vojkonstrua ~ejo: Straßenbauamt. poŝta ~ejo: Postamt. polica ~ejo: Polizeiwache.
guĝarate:
ઓફિસ
haitie:
biwo
hinde:
कार्यालय
hispane:
oficina
hungare:
hivatal
igbe:
ọrụ
irlande:
oifig
islande:
skrifstofa
japane:
オフィス
jave:
kantor
jide:
אָפיס
jorube:
ọfiisi
kanare:
ಕಚೇರಿ
kartvele:
ოფისი
kazaĥe:
кеңсе
kimre:
swyddfa
kirgize:
кызматы
kmere:
ការិយាល័
koree:
사무실
korsike:
ufficiu
kose:
iofisi
kroate:
ured
kurde:
dayre
latine:
officium
latve:
birojs
laŭe:
ຫ້ອງການ
litove:
biuras
makedone:
канцеларија
malagase:
birao
malaje:
pejabat
malajalame:
ഓഫീസ്
malte:
uffiċċju
maorie:
tari
marate:
कार्यालय
monge:
chaw ua hauj lwm
mongole:
оффис
nederlande:
kantoor, bureau
nepale:
कार्यालयको
njanĝe:
ofesi
okcidentfrise:
kantoar
panĝabe:
ਦੇ ਦਫ਼ਤਰ
paŝtue:
دفتر
pole:
biuro, urząd, kantor
portugale:
oficina, escritório
ruande:
biro
rumane:
oficiu, birou, dascăl
ruse:
место службы, канцелярия, контора, офис
samoe:
tofi
sinde:
آفيس
sinhale:
කාර්යාලය
skotgaele:
oifis
slovake:
kancelária, úradovňa
slovene:
pisarna
somale:
xafiiska
ŝone:
hofisi
sote:
ofisi
sunde:
kantor
svahile:
ofisi
svede:
kontor
taĝike:
офис
taje:
สำนักงาน
tamile:
அலுவலகத்தில்
tatare:
офис
telugue:
కార్యాలయం
tibete:
ལས་ཁུངས་
ukraine:
офіс
urdue:
دفتر
uzbeke:
idora
vjetname:
văn phòng
zulue:
ihhovisi

*oficisto [12]

POL Homo, kiu profesie plenumas oficon: banka, komerca, publika, regna, ŝtata, urba, dogana, polica oficisto; liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj [13]; kondukita al la memfisa haveno de la pastroj, plej altaj ŝtataj oficistoj, gvardio de lia sankteco kaj popolamasoj, la kronprinco Ramzes eniris en oritan barkon [14]; la ĉantaĝa dosiero temas pri bankoficisto, kiu mortis kancere ChV ; okazis misskribo de iu naskiĝakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio fariĝis Verstrata kaj la alia Verostrata ChV . VD:funkciulo
angle:
officer
beloruse:
службовец, канторчшык, клерк
ĉeĥe:
úředník
ĉine:
公備員 [gōngbèiyuán], 公备员 [gōngbèiyuán], 宦 [huàn]
france:
employé
germane:
Angestellter, Beamter
hispane:
contratar
hungare:
hivatalnok, tisztviselő
japane:
事務員 [じむいん], 職員 [しょくいん], 役人 [やくにん]
nederlande:
ambtenaar, bediende
pole:
biuralista, urzędnik, oficjalista
portugale:
oficial
rumane:
birocratică, funcționar, oficialistă
ruse:
служащий, клерк
slovake:
úradník
svede:
tjänsteman
tibete:
ལས་བྱེད་པ་
ukraine:
службовець, урядник, урядовець

enoficigi

(tr)
Per formala ago (ceremonio, rito, prezento) rajtigi aŭ devigi iun plenumi koncernan oficon: ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn [15]; ili ne enoficigas reĝon super la lando [16]; la postan jaron, tamen, estis akceptita la statuto, kaj enoficigita nova prezidanto EeP ; ĉu vi antaŭ laŭleĝe enoficigita pola konsulo en ekstera lando […] persone protokoligis, ke vi volas esti plu pola ŝtatano? MortulŜip . VD:enpostenigi, instali3, nomumi
15. La Nova Testamento, Hebreoj 8:3
16. trad. G. Berveling: Letero de Jeremia, en: La Biblio (duakanonaj libroj)
angle:
commission, inaugurate
beloruse:
назначыць на пасаду, даць пасаду
ĉeĥe:
uvést do úřadu
france:
installer dans ses fonctions
germane:
mit einer Aufgabe betrauen, ein Amt geben
hispane:
tomar posesión de un cargo
hungare:
beiktat, hivatalba helyez, munkába állít
japane:
任じる [にんじる], 任命する [にんめいする]
nederlande:
aanstellen
pole:
wprowadzić na urząd, powierzyć stanowisko
portugale:
oficiar
rumane:
introducere în birou, încredințarea poziției
ruse:
ввести в должность
slovake:
uviesť do úradu
ukraine:
призначати на посаду, приймати на службу

enoficiĝi

(ntr)
Ricevinte oficon ekagi en la respondaj taskoj: mi estis enoficiĝinta apenaŭ depost ok tagoj, kiam mi renkontis […] junan ikoglanon Kandid ; la 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento [17].
17. Monato, E. Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj
beloruse:
заняць пасаду
france:
prendre ses fonctions
japane:
就任する [しゅうにんする]
pole:
zajmować urząd, zajmować stanowisko
rumane:
ocupă funcția, ocupați poziția

senoficigi [18]

(tr)
Eksigi1, senigante je la ofico: la hispana ĉefministro Rajoy dissolvas la Parlamenton, senoficigas la tutan katalunan registaron, prenas rektan regadon de la kataluna administrado pere de la respondaj hispanaj ministerioj [19].
18. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, eksigi
19. Monato, À. Humet: Mankas ŝtat-politikistoj, 2017, p. 5a
beloruse:
пазбавіць пасады
ĉine:
撤职 [chèzhí], 撤職 [chèzhí], 免职 [miǎnzhí], 免職 [miǎnzhí], 免 [miǎn]
france:
priver de ses fonctions
hispane:
privar de sus funciones
pole:
wypowiedzieć pracę
rumane:
spune munca

ŝtatoficisto

POL Oficisto laboranta en ŝtata aŭ ŝtat-dependa administrado: la angla ŝtatoficisto Richard John French […] lernis Esperanton en 1939 EeP . li estis ŝtatoficisto, profesio kiu verŝajne ne donis al li multan varion [20].
beloruse:
дзяржаўны служачы
ĉine:
官吏 [guānlì], 官员 [guānyuán], 官員 [guānyuán], 政府官员 [zhèngfǔguānyuán], 政府官員 [zhèngfǔguānyuán]
france:
fonctionnaire
germane:
Staatsbediensteter
hispane:
funcionario
japane:
国家公務員 [こっかこうむいん]
pole:
urzędnik państwowy
rumane:
funcționar de stat

centra oficejo (CO)

Ĉefa sidejo de organizaĵo: la Centra Oficejo de UEA EeP ; vasta reto da personaj rilatoj, inter kiuj troviĝis virineto laboranta ĉe la centra oficejo de tiu taksikompanio ChR ; la interbalkana beletra komisiono kun centra oficejo en Sofio [21]; Unesko kreas pli kaj pli da oficejoj ekster la centra oficejo en Parizo [22]. VD:centralo3, establejo, kontoro, reprezentejo, rezidejo2, stabejo
21. Monato, Bardhyl SELIMI: Albano balkane premiita, 2004
22. Monato, Renée Triolle (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko): Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio, 2008
angle:
head office
beloruse:
галоўны офіс, штаб-кватэра, цэнтральнае бюро
ĉine:
总公司 [zǒnggōngsī], 總公司 [zǒnggōngsī], 本部 [běnbù], 总局 [zǒngjú], 總局 [zǒngjú]
germane:
Hauptsitz
japane:
本部 [ほんぶ], 中央事務局 [ちゅうおうじむきょく]
pole:
biuro centralne
rumane:
birou central

administraj notoj