tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk zh

1funkci/i

funkcii

(ntr)
1.
(iu) Agi plenumante oficon, difinitan daŭran komisiitan servon: funkcii kiel urbestro, sekretario, agento.
2.
(io) Plenumi la propran difinitan taskon, parolante pri organo, maŝino kaj ĝenerale ĉiu ajn ilo aŭ organizo: la koro, la kruroj, la maŝino ne regule funkcias; la maŝino ne plu bone funkcias; la entrepreno, fabriko, societo, estraro, kurso, kunveno funkcias ankoraŭ; la teatroj ne funkcios hodiaŭ.

funkcioTEZ Vikipedio

1.
(de iu) Aparta fako, ofico organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon: la publikaj funkcioj; la funkcio de administranto, redaktoro; la kasisto rezignis sian funkcion.
2.
(de io) Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino: la funkcio de la stomako estas digesti; Esperanto bonege plenumas en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de lingvo internaciaZ; GRA la diversaj funkcioj de vorto en la frazo (subjekto, predikato, komplemento).
3.
MATPV
a)TEZ
(elementa matematiko) Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de „fonta aro“ A elementon en „cela aro“ B; simb. f:AB (legu: fo ĵetas el A en B-on), aŭ por individuaj elementoj b=f(a) (legu: bo egalas fo de a): en la funkcia skribaĵo b = f(a) la elementon a de la fonta aro oni nomas „argumento“ aŭ „variablo“, kaj la elementon b de la cela aro oni nomas „rezulto“ aŭ „valoro“ de la funkcio, aŭ „bildo“ de la argumento per la funkcio; loknombro de funkcio.
Rim.: Pro ĝia intuicia difino en elementa matematiko „funkcio“ povas esti konsiderata pli fundamenta ol „bildigo“, kiu baziĝas sur rilatoj, paroj, kaj arteorio entute.
b)TEZ
(pli ĝenerale) Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam la fonta kaj cela aroj konsistas el nombroj: funkcio entjera, reela, kompleksa (kun entjeraj, reelaj, kompleksaj valoroj); kompleksa funkcio kun reelaj argumentoj (kies fonto-aro konsistas el la aro de reeloj); funkcio derivebla, analitika, integralebla. VD: Rilatantaj nocioj: maksimumo, maksimumiganto, minimumo, minimumiganto, ekstremumo, ekstremumiganto, nuliganto, transfleksiĝa punkto.
Rim.: Bricard [1] provis enkonduki la formon „funcio“, sed tiu ne enradikiĝis. La termino „funkcio“ estas vaste uzata en analitiko, sed depende de la branĉo de matematiko oni pli volonte parolos pri „bildigo“ (aŭ „ĵeto“), „funkcionalo“, „operatoro“, „formo“, „operacio“, „transformo“... Ni do ricevis tutan serion da sinonimaj terminoj, tamen kun malsama historia fono.

ekstremumigantoj kaj nuligantoj de funkcio
4.TEZ
KOMP En programo, struktura fragmento (subprogramo) difinanta algoritmon por komputi valoron ‐ unu el pluraj manieroj difini la „regulon“ por la matematika funkcio.
Rim.: En iuj programlingvoj tiaj funkcioj aperas kiel proceduroj liverantaj valoron (sian rezulton).

funkciado

Ago de tiu aŭ tio, kiu funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; la funkciado de la kurso ĉesas dum somero; la banko ĉesigis sian funkciadon; la diverslingveco tre ĝenas la funkciadon de internaciaj kongresoj; la komisiono postulas la malfunkciadon de ĉiuj armilfabrikoj.

funkciismoTEZ Vikipedio

ARKIFILLINPSI Arta aŭ teoria doktrino, kiu atentas precipe la efektivan kaj efikan kunfunkciadon de aĵoj: la materia civilizo origininta el la okcidento nuntempe trapenetris ĉien en la mondo kaj donis al la homaro kolosan materian favoron, sed aliflanke la raciismo kaj la funkciismo de ĝi sekigis la homan koron [2]; la „funkciisma“ urboplanado post la dua mondmilito [3]. VD:utilismo

funkciuloTEZ Vikipedio

Homo komisiita por plenumi daŭran difinitan oficon, funkcion; oficisto: ŝtata aŭ privata funkciulo.

analitika funkcioTEZ

MAT[4]
Kompleksa funkcio, elvolvebla en potencoserion en ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto de ĝia fonto-aro.

cirkla funkcioTEZ

MAT(arkaismo) [5]
=trigonometria funkcio.
Rim.: Notu, ke iuj lingvoj uzas similan terminon (ekz-e funkcja kołowa en la pola) por signifi ciklometrian funkcion.

ciklometria funkcioTEZ

MATMatVort(evitinde)
=inversa trigonometria funkcio.

distribua funkcioTEZ

MAT[6]
(de hazarda variablo X) Reela funkcio, kiu al reelo x asocias la probablon de la okazo (X < x); simb. FX(x) = P(X < x).
Rim.: Ĉi tiu funkcio estas nur unu el la manieroj karakterizi la probablodistribuon de X, kaj laŭ ni indas doni al ambaŭ nocioj malsaman nomon, kiel faras la naciaj lingvoj. Tamen niaj fontoj malakordas pri la donota nomo: [7] nomas la funkcion simple „distribuo“, PIV2 nomas ĝin „probablodistribuo“ kaj por [8] ĝi estu „akumula probablodistribua funkcio“. Ni opiniis grave, ke la termino enhavu la vorton „funkcio“ kaj do reprenis la terminon de MatVort kun malgranda modifo. Ankaŭ „probablodistribua funkcio“ taŭgus.

elementa funkcioTEZ

MAT
Ĉiu reela funkcio kun reela argumento, prenita el la vico: potencoj, eksponencialoj, trigonometriaj funkcioj, aŭ rezultanta el apliko al tiuj funkcioj de aritmetikaj operacioj, multipliko per konstanto, malvastigo, kunligo aŭ inversigo: polinomaj funkcioj, logaritmoj, hiperbolaj funkcioj estas elementaj funkcioj.

ĝeneraligita funkcioTEZ

MAT[9]
=distribucio.

hevisida funkcioTEZ

MAT[10]
Reela funkcio, kiuj ĵetas strikte negativan argumenton al 0 kaj pozitivan al 1: la hevisidan funkcion oni foje signas per H(x)Y(x) kaj foje nomas ankaŭ „unuo-ŝtupo“. VD:Hevisido.

hiperbola funkcioTEZ Vikipedio

MATMatVort
Funkcio el la vico: hiperbola sinuso, hiperbola kosinuso, hiperbola tangento, hiperbola kotangento.


hiperbolaj funkcioj

inversa hiperbola funkcioTEZ Vikipedio

MATMatVort
Funkcio el la vico: inversa hiperbola sinuso, inversa hiperbola kosinuso, inversa hiperbola tangento, inversa hiperbola kotangento.

inversa trigonometria funkcioTEZ Vikipedio

MAT
Funkcio el la vico: arksinuso, arkkosinuso, arktangento, arkkotangento, arksekanto, arkkosekanto.
Rim.: En MatVort troviĝas la sinonimoj „arkusa funkcio“ kaj „ciklometria funkcio“. Koncerne la unuan vd rimarkon sub arko. La dua ricevis iom da aŭtoritateco pro tio, ke PIV2 enkondukis la radikon „ciklometri“, sed tiu radiko restas tute senutila.

karakteriza funkcioTEZ Vikipedio

MATMatVort
(de subaro A de aro E) Funkcio kun fonto-aro E, kiu alprenas valoron 1 en ĉiu punkto de A kaj 0 en ĉiu punkto de ĝia komplemento: la karakterizan funkcion de A oni ofte signas per χA.

n-argumenta funkcioTEZ

MATMatVort
Funkcio, kies fonto-aro konsistas el n-opoj: la bildo per n-argumenta funkcio f de n-opo (x1,x2,... xn) oni kutime signas per f(x1,x2,... xn); la duargumenta funkcio f(x,y) = arc tan(y/x) donas la argumenton de komplekso x+i.y.
Rim.: La diferenco inter unu- aŭ plur-argumenta funkcio estas pure konvencia. Ekz-e, depende de la kunteksto, oni preferos konsideri funkcion kun kompleksa argumento kiel unuargumentan, aŭ kiel duargumentan funkcion kun du reelaj argumentoj.

polinoma funkcioTEZ Vikipedio

MAT
1.TEZ
(elementa matematiko) Funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj, kies valoro estas esprimo, en kiu aperas, krom konstantoj, nur potencoj de la argumentoj kun pozitivaj entjeraj eksponentoj, kombinitaj per multipliko kaj adicio: x2.y+x.y2-7 estas polinoma funkcio de du variabloj; cos3x+2.cos2x+1 estas polinoma funkcio de cosx.
2.TEZ
(responda al polinomo P super ringo R) Tia bildigo de R al R, ke la bildo per ĝi de elemento x egalas al Pi.xi.
Rim.: La ĉi-supra sumo havas samtiom da termoj 1.a, kiom estas da nenulaj termoj 1.g en la polinomo.

plursenca funkcioTEZ

MATPIV1
(elementa matematiko) (de aro E al aro F) Ĝenerala regulo, difinanta por elemento de E plurajn elementojn de F: la plursenca funkcio „kvadrata radiko“ (kiu asocias al pozitiva nombro x ĝiajn du kvadratajn radikojn: -√x kaj x), „argumento“ (kiu asocias al komplekso z ĉiujn reelojn de la tipo Arg z+2kπ).
Rim.: En rigora lingvaĵo ne temas pri funkcio de E al F, sed pri rilato inter ili. Tamen kelkaj el la analitikaj ecoj de funkcioj validas ankaŭ por ili. Bricard [11] formas samsencajn terminojn per alia rimedo: unuforma, duforma,... neunuforma , paŭsante la francan. La serio unusenca, dusenca,... plursenca bedaŭrinde ne estas pli logika, ĉar oni ne parolas pri „senco de funkcio“, sed ja pri ĝia „valoro“. Tamen la terminoj estas nun firme enradikiĝintaj.

racionala funkcioTEZ Vikipedio

MAT[12]
Kvociento de du polinomaj funkcioj. VD:racionala frakcio.
Rim.: Laŭ la modelo de iuj naciaj lingvoj troviĝas la formo „racionala frakcia funkcio“ en MatVort.

simpla funkcioTEZ

MAT
(laŭ σ-algebro A) Ĉiu funkcio s, kiu povas prezentiĝi kiel s = ∑aiAi, kie ai estas nombro, (Ai) estas finia familio el elementoj de A kaj χAi estas la karakteriza funkcio de Ai: ĉiu ŝtupara funkcio kun finia nombro da valoroj estas simpla funkcio laŭ la borela σ-algebro super la aro de reeloj, sed la malo ne veras.

ŝtupara funkcioTEZ

MAT[13]
Ĉiu funkcio ŝ kun reela argumento, kiu povas prezentiĝi kiel ŝ = ∑aiAi, kie ai estas nombro kaj χAi estas la karakteriza funkcio de iu aro Ai, apartenanta al dispartigo de la aro de reeloj en intervalojn: la funkcio, kiu ĵetas reelon al ĝia entjera parto estas ŝtupara funkcio.

testa funkcio, testofunkcioTEZ

MAT
Ĉiu funkcio, apartenanta al la fonto-aro de distribucio.
Rim.: La termino aspektas absurda, sed ĝi estas internacia. Oni ĝin uzas kontraste kun „ĝeneraligita funkcio“, t.e. „distribucio“.

trigonometria funkcioTEZ Vikipedio

MAT[14]
Funkcio el la vico: sinuso, kosinuso, tangento, kotangento, sekanto, kosekanto.


trigonometriaj funkcioj

unusenca funkcioTEZ

MATPIV1
(elementa matematiko, kontraste kun plursenca)=funkcio 3.b.

tradukoj

anglaj

~o: function; analitika ~o : analytic function; distribua ~o: probability distribution function, distribution function; elementa ~o: elementary function; ĝeneraligita ~o: distribution, generalized function; hevisida ~o: Heaviside['s] function; hiperbola ~o: hyperbolic function; inversa hiperbola ~o: inverse hyperbolic function, area-hyperbolic function; inversa trigonometria ~o: inverse trigonometric function, inverse circular function, cyclometric function; karakteriza ~o: characteristic function; n-argumenta ~o: function of n variables; polinoma ~o: polynomial function; plursenca ~o: multiple-valued function; racionala ~o: rational function; simpla ~o: simple function; ŝtupara ~o: step function; testa ~o, : test function; trigonometria ~o: trigonometric function, circular function; unusenca ~o: single-valued function.

belorusaj

~i 1.: выконваць абавязкі, выконваць функцыі; ~i 2.: працаваць, функцыянаваць; ~o 1.: абавязкі, пасада, функцыя; ~o 2.: функцыя; ~o 3.: функцыя; ~ado: функцыянаваньне; ~ulo : функцыянэр; analitika ~o : аналітычная функцыя; distribua ~o: функцыя разьмеркаваньня; elementa ~o: элемэнтарная функцыя; ĝeneraligita ~o: абагульненая функцыя; hiperbola ~o: гіпэрбалічная функцыя; inversa hiperbola ~o: адваротная гіпербалічная функцыя; inversa trigonometria ~o: адваротная трыганамэтрычная функцыя; karakteriza ~o: характарыстычная функцыя; n-argumenta ~o: функцыя ад n аргумэнтаў; polinoma ~o: паліномная функцыя; plursenca ~o: шматзначная функцыя; racionala ~o: рацыянальная функцыя, дробава- рацыянальная функцыя; simpla ~o: простая функцыя; ŝtupara ~o: прыступкавая функцыя; testa ~o, : тэставая функцыя; trigonometria ~o: трыганамэтрычная функцыя; unusenca ~o: адназначная функцыя.

ĉeĥaj

~i: být v chodu, být v činnosti, běžet, dělat dobrotu, fungovat, jet, jít, plynout; ~o: běh, chod, funkce, působení, činnost; ~ado: chod, fungování, provoz (podniku, stroje), působení, činnost; ~ulo: funkcionář, činovník; analitika ~o: analytická funkce; cirkla ~o: trigonometrická funkce; ciklometria ~o: inversní trigonometrická funkce; distribua ~o: funkce rozložení, distribuční funkce; polinoma ~o: polynomická funkce; racionala ~o: racionální funkce.

ĉinaj

~o 4.: 函数 [hán shù].

francaj

~i 1.: agir; ~i 2.: fonctionner, marcher; ~o: fonction; ~ado: fonctionnement; ~ismo: fonctionnalisme; ~ulo : employé, fonctionnaire; analitika ~o : fonction analytique; distribua ~o: fonction de répartition; elementa ~o: fonction élémentaire; ĝeneraligita ~o: distribution, fonction généralisée; hevisida ~o: fonction de Heaviside, échelon unité; hiperbola ~o: fonction hyperbolique; inversa hiperbola ~o: fonction hyperbolique réciproque, fonction hyperbolique inverse; inversa trigonometria ~o: fonction trigonométrique réciproque, fonction circulaire réciproque, fonction cyclométrique; karakteriza ~o: fonction caractéristique; n-argumenta ~o: fonction de n variables; polinoma ~o: fonction polynomiale; plursenca ~o: fonction multiforme, fonction multivoque; racionala ~o: fonction rationnelle; simpla ~o: fonction étagée; ŝtupara ~o: fonction en escalier; testa ~o, : fonction test; trigonometria ~o: fonction trigonométrique, fonction circulaire; unusenca ~o: fonction uniforme, fonction univoque.

germanaj

~o 1.: Funktion; ~o 2.: Funktion; ~o 3.: Funktion; analitika ~o : analytische Funktion; distribua ~o: Wahrscheinlichkeitsverteilungsfunktion, Verteilungsfunktion; elementa ~o: elementare Funktion; ĝeneraligita ~o: Distribution, verallgemeinerte Funktion; hevisida ~o: Heavisidesche Funktion; hiperbola ~o: hyperbolische Funktion, Hyperbelfunktion; inversa hiperbola ~o: inverse hyperbolische Funktion, inverse Hyperbelfunktion, Areafunktion; inversa trigonometria ~o: inverse trigonometrische Funktion, inverse Kreisfunktion, Arkusfunktion, zyklometrische Funktion; karakteriza ~o: charakteristische Funktion; n-argumenta ~o: Funktion n Veränderlicher; polinoma ~o: Polynomfunktion; plursenca ~o: mehrdeutige Funktion; racionala ~o: rationale Funktion, gebrochen-rationale Funktion; simpla ~o: einfache Funktion; ŝtupara ~o: Treppenfunktion; testa ~o, : Testfunktion; trigonometria ~o: trigonometrische Funktion, Kreisfunktion; unusenca ~o: eindeutige Funktion.

hispanaj

~i 1.: actuar, realizar una función; ~i 2.: funcionar; ~o 1.: departamento; ~o 2.: función (acción asignada); ~o 3.: función (matemática); ~o 4.: función (algoritmo de programación); ~ado: funcionamiento; ~ismo: funcionalismo; ~ulo : empleado, funcionario; analitika ~o : función analítica; distribua ~o: función de distribución; elementa ~o: función elemental; ĝeneraligita ~o: distribución, función generalizada; hevisida ~o: función escalón de Heaviside, función escalón unitario; hiperbola ~o: función hiperbólica; inversa hiperbola ~o: inversa de función hiperbólica; inversa trigonometria ~o: función trigonométrica recíproca, función circular recíproca, función ciclométrica; karakteriza ~o: función característica; n-argumenta ~o: función de n variables; polinoma ~o: polinomio; plursenca ~o: función multivaluada; racionala ~o: función racional; simpla ~o: función simple; ŝtupara ~o: función escalonada; testa ~o, : función test; trigonometria ~o: función trigonométrica, función circular; unusenca ~o: función univaluada.

hungaraj

~i 1.: működik, dolgozik, tevékenykedik; ~i 2.: működik, üzemel, funkcionál; ~o 1.: tisztség, funkció, szerep, feladatkör, tevékenységi terület; ~o 2.: funkció; ~o 3.: függvény; ~o: funkció; ~ado: működés, üzemelés, funkcionálás; ~ulo : tisztviselő, tisztségviselő, funkcionárius; analitika ~o : analitikus függvény; distribua ~o: eloszlásfüggvény, valószínűségeloszlási függvény; elementa ~o: elemi függvény; ĝeneraligita ~o: általánosított függvény; hevisida ~o: Heaviside-függvény; hiperbola ~o: hiperbolikus függvény; inversa hiperbola ~o: inverz hiperbolikus függvény, areafüggvény; inversa trigonometria ~o: inverz trigonometrikus függvény; karakteriza ~o: karakterisztikus függvény; n-argumenta ~o: n-változós függvény; polinoma ~o: polinomfüggvény; plursenca ~o: többértékű függvény; racionala ~o: racionális függvény; simpla ~o: egyszerű függvény; ŝtupara ~o: lépcsős függvény; testa ~o, : tesztfüggvény, próbafüggvény; trigonometria ~o: trigonometrikus függvény, szögfüggvény; unusenca ~o: egyenértékű függvény.

indoneziaj

~i 2.: [fungsi] berfungsi; ~o: fungsi; ~ado: operasi, [operasi] pengoperasian; ~ismo: fungsionalisme; ~ulo : fungsionaris; analitika ~o : fungsi analisis; distribua ~o: fungsi distribusi; elementa ~o: fungsi elementer; ĝeneraligita ~o: distribusi, fungsi umum; hevisida ~o: fungsi Heaviside; hiperbola ~o: fungsi hiperbola; inversa hiperbola ~o: fungsi hiperbola invers; inversa trigonometria ~o: fungsi siklometri; karakteriza ~o: fungsi karakteristik; n-argumenta ~o: fungsi n variabel; polinoma ~o: fungsi polinomial; racionala ~o: fungsi rasional; ŝtupara ~o: fungsi step; testa ~o, : fungsi tes; trigonometria ~o: fungsi trigonometri.

nederlandaj

~i: functioneren; ~o: functie; ~ado: het functioneren; ~ulo : functionaris; analitika ~o : analytische functie; ĝeneraligita ~o: distributie, veralgemeende functie; hevisida ~o: functie van Heaviside; karakteriza ~o: karakteristieke functie; n-argumenta ~o: functie van n variabelen; polinoma ~o: polynomiale functie; simpla ~o: eenvoudige functie; ŝtupara ~o: trapfunctie; testa ~o, : testfunctie.

polaj

~o 3.: funkcja; analitika ~o : funkcja analityczna; distribua ~o: dystrybuanta; elementa ~o: funkcja elementarna; ĝeneraligita ~o: dystrybucja, funkcja uogólniona; hevisida ~o: funkcja Heaviside'a; hiperbola ~o: funkcja hiperboliczna; inversa hiperbola ~o: funkcja hiperboliczna odwrotna, funkcja polowa; inversa trigonometria ~o: funkcja trygonometryczna odwrotna, funkcja kołowa, funkcja cyklometryczna; karakteriza ~o: funkcja charakterystyczna; n-argumenta ~o: funkcja n zmiennych; polinoma ~o: funkcja wielomianowa; plursenca ~o: funkcja wielowartościowa; racionala ~o: funkcja wymierna; simpla ~o: funkcja prosta; ŝtupara ~o: funkcja schodkowa; testa ~o, : funkcja próbna; trigonometria ~o: funkcja trygonometryczna; unusenca ~o: funkcja jednowartościowa.

portugalaj

~i 1.: agir, exercer função, estar em exercício; ~i 2.: funcionar.

rusaj

~i 1.: исполнять обязанности, отправлять функции; ~i 2.: работать, функционировать; ~o 1.: обязанности, должность, функции; ~o 2.: функция; ~o 3.: функция; ~o 4.: процедура- функция; ~ulo : ответственный работник, функционер; analitika ~o : аналитическая функция; distribua ~o: функция распределения; elementa ~o: элементарная функция; ĝeneraligita ~o: обобщённая функция; hevisida ~o: функция Хевисайда; hiperbola ~o: гиперболическая функция; inversa hiperbola ~o: обратная гиперболическая функция, ареа-функция; inversa trigonometria ~o: обратная тригонометрическая функция, обратная круговая функция, циклометрическая функция; karakteriza ~o: характеристическая функция; n-argumenta ~o: функция от n аргументов; polinoma ~o: полиномиальная функция; plursenca ~o: многозначная функция; racionala ~o: рациональная функция, дробно- рациональная функция; simpla ~o: простая функция; ŝtupara ~o: ступенчатая функция; testa ~o, : тест-функция; trigonometria ~o: тригонометрическая функция, круговая функция; unusenca ~o: однозначная функция.

slovakaj

~i: fungovať; ~o: chod, pôsobenie, činnosť; ~ado: chod, fungovanie, činnosť; ~ulo: funkcionár, činovník; analitika ~o: analytická funkcia; cirkla ~o: trigonometrická funkcia; ciklometria ~o: inverzná trigonometrická funkcia; distribua ~o: distribučná funkcia; polinoma ~o: polynomická funkcia; racionala ~o: racionálna funkcia.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
2. Deguĉi I., trad. Esumi N.: La estonteco de la homaro, Oomoto, 1987, numero 426a
3. P. Mühlstein, trad. J.-M. Cash: La gravaj malutilaĵoj de la senĉesa moviĝo, Le Monde diplomatique, 2005-01
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, „funkcio de distribuo“
7. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §408
8. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 44
9. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, distribucio
10. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Hevisido
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
12. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §360
13. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §424
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
analitika ~o: Mankas dua fontindiko.
analitika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
cirkla ~o: Mankas dua fontindiko.
cirkla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ciklometria ~o: Mankas dua fontindiko.
ciklometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
distribua ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
elementa ~o: Mankas fontindiko.
elementa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĝeneraligita ~o: Mankas dua fontindiko.
ĝeneraligita ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hevisida ~o: Mankas dua fontindiko.
hevisida ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hiperbola ~o: Mankas dua fontindiko.
hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa hiperbola ~o: Mankas dua fontindiko.
inversa hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
karakteriza ~o: Mankas dua fontindiko.
karakteriza ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
n-argumenta ~o: Mankas dua fontindiko.
n-argumenta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
polinoma ~o: Mankas fontindiko.
polinoma ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plursenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
racionala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
simpla ~o: Mankas fontindiko.
simpla ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtupara ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝtupara ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
testa ~o, : Mankas fontindiko.
testa ~o, : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
trigonometria ~o: Mankas dua fontindiko.
trigonometria ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
unusenca ~o: Mankas dua fontindiko.
unusenca ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri elementa ~o:
    Fonto trovenda.[MB]
  
pri simpla ~o:
    Mi ne trovis fonton por tiu cxi termino, sed ne multe hezitis
    gxin enkonduki pro gxia internacieco. [MB]
  
pri testa ~o, :
    Mi ne trovis fonton por tiu termino kaj kreis gxin laux la
    konvergxaj nacilingvaj formoj. [MB]
  

[^Revo] [funkci.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.59 2015/07/04 08:37:34 ]