*ĵet/i PV

*ĵeti

(tr)
1.  
Rapide formovi de si ion tra la aero en alian lokon: ĵeti akvon sur straton; ĵeti ludkubetojn, sagojn al iu; ĵeti iun en riveron; ĵeti leteron en paperkorbon; ĵeti ŝalon sur siajn ŝultrojn; trafi du celojn per unu ĵeto; la ĵeto (loto) estas farita PrV ; (figure) ĵeti la kulpon sur iunZ .
2.
Rapide direkti parton de sia korpo al iu flanko: ĵeti la brakojn antaŭen; kun la kapo ĵetita postenB ; ĵeti la okulojn sur ion.
3.  
Rapide direkti ian agon, efikon al io: ĵeti la rigardon ĉirkaŭenZ ; ĵeti flugan rigardon sur iunZ ; pasante ĵeti vorton al iuB ; la suno ĵetis oblikve siajn radiojn; la montoj ĵetis (etendis) longajn ombrojn sur la ebenaĵonB ; tiu fakto ĵetas plenan lumon sur la aferon; ĵeti ofendon al iu en la vizaĝonZ ; ĵeti kalumniojnB , miskrediton sur iun.
4.
Rapide estigi ian senton ĉe iu: ĵeti timon en iun, teruron sur la landon...
5.
Malmilde, vivege puŝi: ĵeti iun kontraŭ muro; la ŝipo estis ĵetita de la ventego sur la rokojn; tiu sciigo ĵetis sangon al ŝiaj vangoj; (figure) ĵeti teruran krionB ; ĵeti iun teren; sin ĵeti al la speguloB ; sin ĵeti vizaĝaltereZ ; sin ĵeti sur iunZ (por ataki lin); sin ĵeti sur la liton, lacigita; ĵeti sin tien kaj reen en la seĝoZ ; ame sin ĵeti al la koloZ , sur la kolonZ , en la brakojn de iu; ĵeti iun en la ĝojon, en la mizeronZ; (figure) tiu morto ĵetas nin en funebron; (figure) ĵeti la loĝantaron en grandan timonB ; (figure) febre sin ĵeti al la laboroB ; (figure) sin ĵeti en la diboĉon; (figure) li ĵetis siajn regatojn al la konkero je Hindujo; ĵetfermi pordonZ ..
6.  
Rilatigi la fontan aron kun la cela aro per funkcio ktp: la funkcio n→2n  ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj en sin mem; la funkcio n→2+n  ĵetas la aron de ĉiuj entjeroj sur sin mem.
Rim.: Atentu la uzon de la prepozicioj: la funkcio f:A→B ĵetas A  sur B, se f(A)=B (tial la termino surĵeto); ĝi ĵetas A  en B, se f(A)⊂B.
angle:
throw, pitch, toss 6. map (onto, into)
beloruse:
кідаць
ĉeĥe:
hodit
france:
jeter (lancer) sin ~i: se jeter ~fermi: claquer (fermer vivement) 6. jeter (sur, dans)
germane:
werfen
hispane:
lanzar 1. lanzar, arrojar 2. lanzar, apartar (una parte del cuerpo) 3. hacer algo rápidamente 4. lanzar sobre alguien sin ~i: lanzar, proyectar ~fermi: dar un portazo 5. lanzar 6. aplicar, mapear
hungare:
dob, vet, hajít, szór sin ~i: ráveti magát ~fermi: becsap (pl. ajtót)
indonezie:
melempar
itale:
gettare, lanciare
kurde:
avêtin
nederlande:
werpen, gooien
pole:
1. rzucać, miotać 2. rzucać, miotać się 3. rzucać 5. rzucać, miotać
portugale:
arremessar, atirar, jogar, lançar
ruse:
бросать, бросить, кидать, кинуть, метать, метнуть sin ~i: броситься, кинуться (к чему-л.) 6. отображать (на, в)

ĵetoZ

1.
La ago ĵeti.
2.  
MAT[1]=bildigo.
Rim.: Tiu formo nature sekvas el la legmaniero „f ĵetas x al y“. Krome ĝi ebligas krei skemisman serion surĵeto, disĵeto, dissurĵeto (por kiuj la naturismaj sinonimoj estas formitaj per la vortero „-jekcio“).
angle:
1. throw, pitch, toss 2. mapping
france:
1. jet (action de jeter) 2. application (math.)
germane:
1. Wurf 2. Abbildung
hispane:
1. lanzamiento 2. aplicación (math.)
hungare:
1. dobás, vetés, hajítás, szórás 2. leképezés
indonezie:
1. lemparan 2. fungsi (matematika), [peta] pemetaan (matematika)
itale:
1. (il) gettare, (il) lanciare
nederlande:
1. worp 2. afbeelding
pole:
1. rzut, miot 2. odwzorowanie, funkcja
ruse:
1. бросок 2. отображение

ĵetegiZ

Fortege ĵeti.
angle:
hurl
beloruse:
шпурляць
france:
arrojar
hispane:
lanzar
hungare:
odavág
itale:
scagliare, scaraventare
nederlande:
smijten
pole:
cisnąć (rzucić)
ruse:
швырнуть

ĵetiĝi

Sin ĵeti, iĝi ĵetita: li ĵetiĝis surgenuen; ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kaponZ ; (figure) tio ĵetiĝas en la okulojn, al la okuloj (estas tute evidenta).
angle:
get thrown
beloruse:
кідацца, кінуцца
france:
se jeter tio ~iĝas en la okulojn: cela saute aux yeux
hispane:
arrojarse, eyectarse, dejarse caer, tirarse tio ~iĝas en la okulojn: arrojarse a los ojos
hungare:
dobádik, vetédik, hányódik, szóródik tio ~iĝas en la okulojn: szembe tűnik
indonezie:
terlempar
itale:
gettarsi, lanciarsi
nederlande:
zich werpen
pole:
rzucić się
portugale:
arremesar-se, atirar-se
ruse:
броситься, бросаться (к чему-л., во что-л.), кинуться, кидаться (к чему-л., во что-л.)

ĵetiĝadi

Sin malmilde kaj ripete movi, turni: ĵetiĝadi sur la plankonZ ; li ĵetiĝadis en sia lito pro febro; pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, nun estis vekitaj kaj furioze ĵetiĝadisZ .
angle:
pace, roll
france:
s'agiter (dans son lit, par ex.)
hispane:
agitarse
hungare:
vergődik, hánykolódik
nederlande:
woelen
pole:
rzucać się, ciskać się, miotać się
portugale:
agitar-se
ruse:
метаться

deĵeti

(tr)
Faligi de si, lasi fali de si.
angle:
throw off
beloruse:
адкідваць
france:
ôter (de soi), laisser choir
hispane:
derribar de, salir volando de, hacer caer de
hungare:
eldob magától, ledob
itale:
sbalzare
nederlande:
wegwerpen
pole:
zrzucać
ruse:
отбросить

disĵeti  

(tr)
Ĵeti disen: disĵeti monerojn al buboj; la domoj kuŝas disĵetite en la valoZ ; apartaj disĵetitaj ekzemplojZ ; la disĵetiteco de la laboroZ kaŭzis prokraston. VD:dissemi.
angle:
(broad)cast
beloruse:
раскідваць
france:
jeter (en tous sens), éparpiller
hispane:
dispersar, esparcir, rociar
hungare:
szétdob, széthány, széthajígál, szétszór
indonezie:
[sebar] menyebarkan, [siar] menyiarkan, [tabur] menabur
itale:
sperperare, disperdere
nederlande:
rondstrooien
pole:
rozrzucać
portugale:
dispersar, espalhar
ruse:
разбросать, разбрасывать

disĵeto  

MAT
[2] Ĵeto2 atribuanta malsamajn (t.e. disajn) bildojn al malsamaj (t.e. disaj) elementoj de la fonta aro.
Rim. 1: Ĵeton2 kiu povas diversajn argumentojn ĵeti en unu saman bildon (kunigi tiujn argumentojn), oni povas nomi „kunĵeto“.
Rim. 2: Vd ĉe enjekcio klarigon, kial tiu termino estas misgvida.
angle:
injection
france:
injection, application injective
germane:
Injektion
hispane:
inyección, aplicación inyectiva
hungare:
injekció
pole:
funkcja różnowartościowa, injekcja
ruse:
вложение, инъекция

disĵeta  

MAT (pri ĵeto2) Havanta la ecojn de disĵeto: homomorfio inter vektoraj spacoj estas disĵeta se kaj nur se ĝia kerno reduktiĝas al {0}. SIN:enjekcia
angle:
injective
france:
injectif
germane:
injektiv
hispane:
inyectiva
hungare:
injektív
pole:
różnowartościowy, injektywny
ruse:
инъективный

dissurĵeto  

angle:
bijection, biunique correspondence, one-to-one mapping
france:
bijection, application bijective
germane:
Bijektion
hispane:
biyección, aplicación biyectiva
hungare:
bijekció
pole:
funkcja odwracalna, funkcja wzajemnie jednoznaczna, bijekcja
ruse:
взаимно однозначное соответствие, биекция

dissurĵeta  

angle:
bijective, one-to-one
france:
bijectif, biunivoque
germane:
bijektiv, eineindeutig
hispane:
biyectiva, biunívoca
hungare:
bijektív, egy-egyértelmű
pole:
bijektywny, odwracalny, wzajemnie jednoznaczny
ruse:
биективный, взаимно однозначный

ekĵeti

(tr)
Subite ĵeti.
france:
projeter
hispane:
proyectar, arrojar
hungare:
eldob, elhajít
nederlande:
plots werpen

elĵeti  

(tr)
Ĵeti eligante: elĵeti kraĉon, fajron; (figure) elĵeti la koleronZ ; (figure) vi ne devas elĵeti (elspezi malŝpare kaj senutile) tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filinoZ . VD:elsputi, elvomi, elkraĉi, ŝprucigi.
angle:
spew, spit out
france:
déverser, jeter par la fenêtre (dépenser inconsidérément), rejeter (son repas, un exclu,...)
hispane:
echar fuera, expulsar, eyectar, expeler, botar
hungare:
kidob (vhonnan), kihajít, kiszór, kivet
itale:
mandar fuori, proiettare, eiettare, eruttare
nederlande:
spuwen
pole:
wyrzucać
portugale:
expelir
ruse:
выбросить

elĵetaĵo, forĵetaĵo, forĵetindaĵo  

Senutila senvaloraĵo: pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj Z ; (figure) elĵetaĵo de la homaroZ VD:balaaĵo, elkraĉaĵo, fajlaĵo, feĉo, malŝatindaĵo, rekremento, rubo, vomaĵo
angle:
garbage, trash, waste, refuse
france:
rebut
hispane:
residuo, desecho
hungare:
hulladék, szemét
itale:
scarto
nederlande:
rommel, afval
pole:
śmieci (nieczystości), odrzut (np. z produkcji), śmieć (człowiek), wyrzutek (człowiek)
portugale:
lixo, refugo
ruse:
отброс

elĵetulo

Marĝenulo, mizerulo, kiun la ordinara socio elĵetas: socia elĵetuloZ (pario); unu fojon en la jaro oni devas permesi festadon eĉ al tiuj elĵetuloj, [4].
4. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: La kampulo Marej, 2011
france:
gueux, misérable (subst.)
hispane:
miserable (subst.), mendigo

enĵeto  

MAT(evitinde) =disĵeto, enjekcio
Rim.: Ĉar surĵeto, samkiel surjekcio, estas „ĵeto sur la tutan celan aron“, tial la normala lingva logiko postulas, ke enĵeto estu „ĵeto en la celan aron“ (t.e. tia „ĵeto“, kiu ne estas „surĵeto“). Tamen iuj matematikistoj, meĥanike paŭsante la malracian terminon internacian injection, uzis la vorton „enĵeto“ por la signifo disĵeto, la signifo kiu neniel sekvas el „en“ + „ĵeto“. Tio estas ne nur malracia, tio estas misgvida kaj nepre evitinda.
hispane:
inyección
hungare:
injekció

enĵeta  

hispane:
inyektiva
hungare:
injektív
portugale:
injetora

forĵeti  

(tr)
Ĵeti por forigi: forĵeti malpuraĵon, malbonan pomon; forĵeti konsilonZ , instruonZ , la malĝojonZ , la preĝon de iuZ ; (figure) mi forĵetis (rezignis) mian unuan projekton Z , (figure) ĉiujn utopiojnZ .
angle:
throw away
beloruse:
адкідваць, выкідваць
france:
rejeter (une offre), écarter
hispane:
desechar, descartar
hungare:
eldob, elvet, elszór, elhajít
indonezie:
membuang
itale:
buttare via, proiettare, scartare
nederlande:
wegwerpen
pole:
wyrzucać
portugale:
jogar fora
ruse:
отбросить

forĵetinda  

Kiun oni prefere forĵetu, ĉar ĝi estas senvalora, ne utila...: posteno en kolĥozo estus neniel forĵetinda [6].
6. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
france:
bon à jeter, négligeable
hispane:
desechable, despreciable

surĵeto  

MAT[7]
=surjekcio.
Rim.: Por pravigi ĉi tiun terminon necesas akcepti neevidentan metaforan sencon de prepozicio „sur“: la ĵeto kvazaŭ kovras la tutan celo-aron, kiel tablotuko kovras tablon. Tiu signifo ne estas nepra komunlingve (kvankam ĝi estas tute ebla), sed por matematikisto ĝi evidentas el la verba regado de ĵeti6 (precipe per la kontrasto kun „ĵeti en“, kiu klare sugestas la ideon de parta kovro).
angle:
surjection, onto function
france:
surjection, application surjective
germane:
Surjektion
hispane:
aplicación sobreyectiva, función sobreyectiva
hungare:
ráképezés, szürjekció
pole:
surjekcja, funkcja surjektywna
portugale:
sobrejeção
ruse:
отображение „на“, сюръекция

surĵeta  

angle:
surjective
france:
surjectif
germane:
surjektiv
hispane:
sobreyectiva
hungare:
ráképező, szürjektív
pole:
surjektywny
portugale:
sobrejetora
ruse:
сюръективный

ĵetkubo  

SPO Kubo uzata en iuj hazardludoj.
angle:
die (1 die, 2 dice)
france:
germane:
Würfel, Spielwürfel
hispane:
dado (de juego)
hungare:
dobókocka
indonezie:
dadu
itale:
dado (da gioco)
nederlande:
dobbelsteen
pole:
kostka do gry
ruse:
игральная кость

ĵetlanco  

Armilo, simila je lanco, kiun oni ĵetas de malproksime.
angle:
spear
france:
javelot
hispane:
jabalina
hungare:
lándzsa, hajítódárda
indonezie:
lembing
itale:
giavellotto
nederlande:
speer
pole:
oszczep, włócznia
ruse:
копьё

akvoĵetilo, akvokanono

Aparato, kiu dense ĵetas akvon trans ia distanco: fajrobrigadistoj proksimiĝis al la kamiono por funkciigi akvoĵetilon [9]; akvokanonoj provis disigi la homamason [10].
9. F.-G. Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn, Monato, 2013:12, p. 9a
10. -: Alĝerio: miloj da manifestaciantoj sur la stratoj..., Neniam milito inter ni, 2010-02-23
france:
canon à eau

ŝtonĵetilo  

Aparato por ĵeti malproksimen ŝtonetojn. Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi. [11]; SIN:katapulto, snc.2
angle:
sling-shot
france:
lance-pierres
hispane:
catapulta, lanza piedras
indonezie:
katapel
itale:
fionda
nederlande:
katapult
pole:
proca
portugale:
catapulta, funda
ruse:
праща

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~egi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝadi: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas dua fontindiko.
de~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~i: Mankas verkindiko en fonto.
dis~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~a: Mankas dua fontindiko.
dis~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dissur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dissur~a: Mankas dua fontindiko.
dissur~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ek~i: Mankas dua fontindiko.
ek~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~aĵo, for~aĵo, for~indaĵo: Mankas verkindiko en fonto.
el~ulo: Mankas verkindiko en fonto.
en~o: Mankas dua fontindiko.
en~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.
sur~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kubo: Mankas dua fontindiko.
~kubo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lanco: Mankas dua fontindiko.
~lanco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.