*rub/o

*rubo

1.
KON Rompitaĵoj el ruinigita konstruo: el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj kiuj apogis sin al la kamentubo [1]; la remparon oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo [2]; en barelo de balaaĵoj […] kuŝis diversaj forĵetaĵoj: trunketoj de brasiko, balaaĵo, ankaŭ musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento [3]; Kapitolo falos en rubojn, Palatino falos en rubojn, ho Zeŭso QuV ! VD:ruinaĵo
2.
Forĵetaĵoj; rompitaĵoj el iu ajn objekto: vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da […] moneroj KPr ; kuirejaj ruboj Lanti ; ruboĉaro [4]; aluminia rubo [5]; nuklea rubo [6]; rubodeponejo (vd rubejo) [7]; rubobruligejo [8]; por produkti unu tunon da papero, oni bezonas 1,8 tunojn da rubopapero [9].
3.
(figure) Senvaloraĵoj, balaaĵo2 ks: [mi] rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston [10]; liberigi la vojon el la ruboj de la superstiĉoj [11]. SIN:koto
angle:
1. debris, rubble 2. scraps 3. garbage, junk, trash, rubbish
beloruse:
сьмецьце, хлам, адкіды
ĉeĥe:
balast, odpad, sutiny, zbytečnosti, zbytky
france:
1. décombres 2. débris 3. déchet
germane:
1. Schutt 2. Müll, Abfall ~oĉaro: Müllwagen. nuklea ~o: Atommüll. ~odeponejo: Müllhalde. ~obruligejo: Müllverbrennungsanlage. ~opapero: Altpapier. 3. Müll, Schund
hispane:
1. escombros, ruinas 2. basura, desperdicio
hungare:
1. törmelék 2. szemét, hulladék 3. hulladék
japane:
瓦礫 [がれき], 残骸 [ざんがい], がらくた, くず, 岩屑 [がんせつ], , 無価値なもの [むかちなもの]
nederlande:
1. puin 2. puin nuklea ~o: nucleair afval. ~opapero: papierafval. 3. vuilnis, afval
perse:
زباله، آشغال
pole:
1. gruz 2. śmieci, odpadki 3. śmieci, bzdury
portugale:
1. escombros, destroços, ruínas, entulho
ruse:
мусор, хлам
slovake:
haraburdie, rum, smeti, trosky, črepy
tibete:
གད་སྙིགས་
tokipone:
jaki
ukraine:
(будівельне) сміття, відвал породи, сміття, покидьки

rubejo

Loko, kien oni forĵetas la rubon: nerecikligeblajn rubaĵojn […] oni forportas al regiona rubejo [12]; ĉiujare en Japanio estas produktataj 450 milionoj da tunoj da rubo: rubejoj tre rapide pleniĝas [13].
12. John Gobourne: Tiam ... kaj nun, Monato, 2012/01, p. 12
13. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
angle:
dump, garbage dump, trash dump
beloruse:
сьметнік, звалка
ĉeĥe:
rumiště, skládka, smetiště
france:
décharge
germane:
Schutthalde, Müllhalde, Schrottplatz
hispane:
vertedero (para basuras y escombros), basurero
hungare:
szemétdomb, szeméttelep
japane:
ごみ捨て場 [ゴミすてば]
nederlande:
stortplaats
perse:
زباله‌دانی، آشغال‌دانی
pole:
śmietnik, wysypisko śmieci
ruse:
свалка, мусорная куча
slovake:
rumovisko, smetisko
ukraine:
смітник, сміттєзвалище

rubujo

Ujo en kiun oni forĵetas rubon: stratoj kaj domoj estas kvazaŭ rubujo ― granda rubujo [14]; vi tre verŝajne preferus ĵeti la libron en la rubujon, anstataŭ legi post la unuaj kelkaj paĝoj [15]; iuj traserĉas rubujojn de ĉiovendejoj kaj vivas de forĵetitaj sed ankoraŭ konsumeblaj manĝaĵoj [16]; (figure) la lastaj agoj de diktatoro, staranta antaŭ la rubujo de historio [17].
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
15. Donald Broadribb: Bizara romano ... blaisecendrarseska, Monato, 2009/09, p. 28
16. Ivo Durwael: Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn, Monato, 2012/05, p. 22
17. Monato, Princo Henriko Oguinye: Dronanta diktatoro, 2005/10, p. 8
angle:
garbage can, paper bin, trash bin, trash can, trash container
beloruse:
кошык для сьмецьця, скрыня для сьмецьця
ĉeĥe:
nádoba na odpadky, odpadní koš
france:
poubelle
germane:
Mülleimer, Abfalleimer
hispane:
papelera, contenedor de basura, cubo de la basura
hungare:
szeméttartó, kuka
japane:
ごみ箱 [ゴミばこ]
nederlande:
vuilnisemmer
perse:
زباله‌دان، آشغال‌دان
pole:
śmietnik, kosz na śmieci
ruse:
корзина для мусора, мусорный ящик
slovake:
nádoba na odpadky, odpadkový kôš
ukraine:
сміттєвий ящик, ящик для сміття

ferrubo

Rubo konsistanta precipe el feraĵoj: li eniris […] ŝarĝita per tintanta ferrubo [18]; post la dua mondmilito oni vendis ambaŭ kanonojn por ferrubo [19].
18. La Ondo de Esperanto, Boris Vian: La tubar-riparisto ― Novelo
19. Henry Broadbent: La unua pafo okazis en Aŭstralio, Monato, 2014/08, p. 33
beloruse:
мэталалом
bretone:
kozh-houarn
ĉeĥe:
staré železo, železný šrot
france:
ferraille
germane:
Schrott
hispane:
chatarra
hungare:
vashulladék
japane:
くず鉄 [くずてつ]
nederlande:
schroot
pole:
złom żelazny
ruse:
железный лом, металлолом
slovake:
železný šrot
svede:
järnskrot
ukraine:
металолом, металобрухт

administraj notoj