*kot/o

*koto

1.
Tero, polvo miksita kun malpuraj akvoj de stratoj aŭ vojoj: fali en koton; strata koto [1]; sterka koto [2]; viaj piedoj enprofundiĝis en koton [3]; porkino lavita al ruliĝado en koto [4]; kamparanoj ĉerpis la nilan koton [5]; trafi per la vizaĝo en la koton PrV (ridinde malsukcesi); kiu ludas kun koto malpurigas la manojn (kamarado de malnoblulo fariĝas mem malnoblulo) PrV ; la ponto estas farita el krudaj stangoj kun vertikalaj fostoj, kiuj profunde eniris la koton [6]. VD:marĉo, ŝlimo
2.
(figure) Honto, malnoblaĵo, malgloro, malglora stato: li falis en la koton de la plej malnoblaj pasioj; vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton [7]; abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis [8]; ĵetadi koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda EE . VD:rubo, malŝatindaĵo
angle:
mud, muck, mire
beloruse:
бруд, гразь
ĉeĥe:
bláto
ĉine:
[ní], 壒 [ài], 污垢 [wūgòu], 烂泥 [lànní]
france:
boue
germane:
1. Dreck, Matsch
hungare:
sár, piszok
itale:
fango, fanghiglia, melma, pantano
japane:
[どろ], ぬかるみ, 汚辱 [おじょく]
nederlande:
1. modder, slijk
pole:
błoto
portugale:
1. lama, barro, lodo, vasa 2. lama
ruse:
грязь
slovake:
blato, špina

kota

Karakterizata per koto: en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis [9]; griza, pluva, kota novembra tago Marta ; kotaj trotuaroj Marta ; kotaĵo FK ; kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota PrV .
angle:
muddy, miry, mucky
beloruse:
брудны
ĉeĥe:
blátivý
ĉine:
泥泞 [nínìng], 汙 [wū], 污浊 [wūzhuó], 脏兮兮 [zāngxīxī], 肮 [āng], 肮脏 [āngzāng], 脏 [zāng], 灢 [nǎng], 混浊 [hùnzhuó], 泞 [nìng], 齷 [wò]
france:
boueux
germane:
dreckig, matschig
hungare:
sáros, koszos, mocskos, piszkos
itale:
fangoso, di fango, melmoso
japane:
泥の [どろの], ぬかるんだ, 泥まみれの [どろまみれの], 汚い [きたない]
nederlande:
modderig, slijkerig
pole:
błotny, ubłocony, słotny (tylko dot. pogody)
ruse:
грязный
slovake:
blatistý

koti

(ntr)
1.
(komune) Kovri, ŝmiri, malpurigi per koto.
2.
(evitinde) Feki: ne kotas besto en sia nesto PrV .
angle:
1. cover in mud
beloruse:
брудзіць, пэцкаць
ĉine:
1. 不洁 [bùjié]
france:
2. chier
germane:
1. verdrecken, einsauen 2. koten, kacken
hungare:
2. piszkít, rondít
itale:
1. infangare
japane:
泥にまみれる [どろにまみれる], ぬかるむ, 糞をたれる [くそをたれる]
nederlande:
1. bemodderen, beslijken 2. schijten, kakken
pole:
1. błocić 2. srać
ruse:
2. пачкать, гадить

kotejo PIV

Kavaĵo sur grundo, kotiĝinta pro pluva, neĝofanda ktp akvo en ĝi kolektiĝinta: fasko da branĉetoj por ŝtopi truojn kaj kotejojn [10]; tendoj kaj kabanaĉoj haste starigitaj meze de kotejo, kiuj inundiĝas ĉiam, kiam pluvas [11]; (figure) baraktantaj en la kotejo de l' malvirto [12]. VD:flako, marĉo, ŝlimejo
10. E. D. Durran: Armea terminaro, en: Internacia Eo-Ligo, Jarlibro 1940, 2ª parto
11. La Vundoj De Kurdio Kaŭzitaj De Iŝ
12. Francisco Cândido Xavier: Penso kaj Vivo
angle:
mud pit, bog
beloruse:
лужына
ĉine:
泥淖 [nínào], 泥浆 [níjiāng], 烂泥 [lànní], 泥浴 [níyù]
germane:
Schlamm, Morast
japane:
ぬかるみ
ruse:
лужа

enkotiĝi

Parte sinki en koton kaj senmoviĝi pro tio: ili devis peti helpon por movi la enkotiĝintan ĉaron [13]; (figure) pli plaĉas aviadi de konferenco al konferenco ol enkotiĝi en ekonomiaj krizoj, senlaboreco, inflacio [14]. VD:embarasiĝi, enmarĉiĝi, implikiĝi
13. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
14. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, 2011
angle:
get stuck in mud
beloruse:
загразнуць
ĉine:
[xiàn]
france:
s'embourber, s'enliser
germane:
im Schlamm versinken, im Dreck stecken bleiben
itale:
infangarsi
japane:
ぬかるみにはまる
pole:
grząźć, grzęznąć

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.