*ŝat/i

*ŝati

(tr)
1.
Aprezi: ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio [1]; mia patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon [2]; li […] malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn [3]; ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis, li sciis plej belajn historiojn [4]; ĉiuj […] sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis [5]; ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas PrV ; oni ŝatas la talenton, estimas la honestecon; ŝati la ordon, la scion, mi tre ŝatas vian superhoman kuraĝon kaj saĝon [6]; ĉiuj ŝatis Esperanton […] tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn [7]; Mi amis vin hieraŭ kaj morgaŭ amos vin, / […] Mi ŝatis plenajn formojn de via juna aĝo / Kaj vian maljunecon mi portos kun kuraĝo [8]; ĉion novan oni ŝatas PrV ; bono posedata ne estas ŝatata PrV ; la legantoj tre ŝatas liajn artikolojn; multaj ŝatas pli la ĉasadon ol la ĉasaĵon; la skitoj ne tre ŝatas paroladon Ifigenio ; la gazetoj […] tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj [9]; li ŝatis la odoron de longdistancaj trajnoj [10]; ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj [11]. VD:estimi, taksi.
2.
Volonte uzi ion, fari ion: ŝati kafon, sukeron; en rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto VivZam ; ĉu vi ŝatas danci? (ĉu vi volonte dancas?); mi tre ŝatus demandi (mi tre volonte demandus) ilin, ĉu ili konsentas pagi; kiam Aniko havis monon ŝi ŝatis aĉeti diversajn nenecesajn bagatelaĵojn Monato . SIN:ami 2VD:frandi
Rim.: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), dum la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi aŭ apreci).
1. La Nova Testamento, S. Johano 12:43
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:17
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:8
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
8. R. Schwartz: La Stranga Butiko
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
10. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
11. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
angle:
1. prize, have high regard for, appreciate, think well of 2. like
beloruse:
паважаць, любіць, шанаваць
bulgare:
харесвам, харесам
ĉeĥe:
1. vážit si 2. mít rád
ĉine:
2. 喜好 [xǐhào], 情愿 [qíngyuàn], 情願 [qíngyuàn], 待見 [dàijian], 待见 [dàijian], 喜愛 [xǐài], 喜爱 [xǐài]
france:
1. apprécier 2. aimer
germane:
1. schätzen, wertschätzen 2. mögen, gern tun
hispane:
gustar
hungare:
1. kedvel, szeret (kedvel) 2. szerettip="ind"> (kedvel)
itale:
piacere (aprezzare, amare), gradire, apprezzare, amare (aprezzare)
japane:
価値を認める [かちをみとめる], 高く評価する [たかくひょうかする], 尊重する [そんちょうする], 好む [このむ], 好く [よく], 愛好する [あいこうする]
katalune:
2. agradar
nederlande:
1. houden van, aardig vinden, waarderen
okcitane:
1. aimar 2. agradar
pole:
1. cenić, lubić
portugale:
gostar, apreciar
ruse:
1. ценить 2. любить
turke:
1. takdir etmek 2. sevmek
ukraine:
любити (що-н.), цінувати, поважати, цінувати (кого-н.)

ŝato

1.
Opinio de tiu, kiu ŝatas; la ago ŝati: tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj „Lingvaj Respondoj“ VivZam ; la ŝato kaj admiro pri la greka kaj romia retoriko [12]; multaj virinoj en […] komencis lerni la orientan dancadon […] pro la ŝato moviĝi [13]; oni […] povas informiĝi pri ilia vivo, ilia lando, iliaj ŝatoj [14].
2.
Ŝatateco; rezulto de la ago ŝati: vi hejmon nun kaj ŝaton renkontas post sufer' [15].
12. Monato, J. Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado
13. Monato, I. Fabell: Danco de la Oriento
14. Monato, P. Peeraerts: Ĉio en unu programo
15. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
angle:
appreciation, high opinion
beloruse:
прыязнасьць, высокая ацэнка, павага
ĉine:
賞識 [shǎngshí], 赏识 [shǎngshí]
france:
appréciation, gout (pour)
germane:
Verehrung, Zuneigung
hungare:
1. kedvelés 2. kedveltség
itale:
apprezzamento, gradimento
japane:
尊重 [そんちょう], 評価 [ひょうか]
pole:
cenienie, lubienie, poważanie, zachwyt
ruse:
приязнь
ukraine:
любов, приязнь, висока оцінка

ŝatateco

Stato de tiu, kiu estas ŝatata: tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon [16]; pri ĝenerala ŝatateco de la ŝako en la mezepoko atestas ankaŭ fakto, ke […] [17].
angle:
appreciation, esteem
beloruse:
высокая ацэнка, уважаньне за нешта каштоўнае
ĉine:
人望 [rénwàng], 名气 [míngqì], 名氣 [míngqì], 名声 [míngshēng], 名聲 [míngshēng], 声望 [shēngwàng], 聲望 [shēngwàng]
france:
faveur estime
germane:
Beliebtheit, Verehrung
hungare:
kedveltség
itale:
apprezzamento, gradimento
japane:
尊重 [そんちょう]
pole:
powaga, mir, stan poważania
ukraine:
поцінування, пошанування

ŝatinda

Kiu meritas esti ŝatata: kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama [18]; laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste ‚la Preĝo sub la verda standardo‘ VivZam ; lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda [19]; ŝatindaĵo [20].
18. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 4:8
19. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:10
20. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 2:6
beloruse:
годны, варты высокай ацэнкі, варты павагі
ĉine:
宜人 [yírén], 値得重視 [zhídezhòngshì], 值得重视 [zhídezhòngshì]
france:
agréable, appréciable
germane:
schätzenswert
japane:
尊重に値する [そんちょうにあたいする], 尊敬すべき [そんけいすべき]
pole:
szacowny, godny podziwu, zadziwiający, znakomity
ukraine:
заслуговуючий високої оцінки, любові, поваги

ŝatokupo

Okupo, per kiu oni ŝatas pasigi sian libertempon; hobio: ŝako estas kvieta ŝatokupo; lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia [21]; kvankam plenkoloraj floroj ravas min, tamen estas arboj mia preferata ŝatokupo [22]; bani sin vintre en malvarmega maro, rivero aŭ lago estas ekstrema ŝatokupo de ĉirkaŭ 120 000 finnoj [23]; ĉu filatelo estas mortanta ŝatokupo [24]? VD:ĉevaleto
angle:
hobby
beloruse:
хобі, захапленьне, улюбёны занятак, улюбёны конік (перан.)
ĉine:
愛好 [àihào], 爱好 [àihào], 癖好 [pǐhào], 嗜好 [shìhào], 最愛幹的事 [zuìàigàndeshì], 最爱干的事 [zuìàigàndeshì], 业余爱好 [yèyúàihǎo], 業余愛好 [yèyúàihǎo], 业余生活爱好 [yèyúshēnghuóàihǎo], 業余生活愛好 [yèyúshēnghuóàihǎo], 兴趣 [xìngqù], 興趣 [xìngqù]
france:
hobby, passe-temps
germane:
Lieblingsbeschäftigung, Steckenpferd, Hobby
hispane:
afición, pasatiempo
hungare:
kedvenc foglalkozás, hobbi
itale:
hobby, passatempo (passione)
japane:
趣味 [しゅみ], 道楽 [みちがく], 余技 [よぎ]
nederlande:
hobby
pole:
hobby, ulubione zajęcie
ruse:
увлечение, хобби
ukraine:
улюблене заняття, гобі

*malŝati

(tr)
Rigardi kiel tute neatentindan, nekalkulindan, preterlasindan, sensignifan, senvaloran, malgravan: ne malŝatu la instruon de via patro [25]; ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos [26]; lia peto ne povis esti malŝatata Marta ; sata animo malŝatas mieltavolon [27]; li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon [28]; malestima malŝato FK ; malŝate rigardi la aferon; malŝate rigardi iun de alte [29]; malŝate montri sian dorson al iu VD:kraĉi. VD:malatenti, malkonsideri, malzorgi. VD:plando, super.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:5
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:22
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:7
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 17:16
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
angle:
dislike
beloruse:
зьневажаць
ĉine:
[duì], 嫌 [xián], 看不起 [kànbuqǐ]
france:
détester
germane:
gering schätzen, verachten
hispane:
despreciar
hungare:
megvet, utál
itale:
disprezzare, sdegnare, sprezzare, detestare (non gradire), non gradire, non amare (non gradire)
japane:
軽視する [けいしする], 低く評価する [ひくくひょうかする], きらう, 嫌悪する [けんおする]
nederlande:
een hekel hebben aan
pole:
gardzić, lekceważyć, nie lubić, postponować
ruse:
не любить, относиться с неприязнью
ukraine:
зневажати, ставитися з неприязню/зі зневагою, низько оцінювати, не любити

malŝatindaĵo

Senvaloraĵo, forĵetindaĵo: esti heredonto de malnova grafa titolo kun taŭga bieno ne estas malŝatindaĵo [30]. VD:feĉo2, koto2, malbonaĵo
beloruse:
нікчэмнасьць
france:
rebut
germane:
Verachtenswertes, Schändliches
hungare:
utálatosság
itale:
fesseria (indegno di stima o considerazione)
japane:
無価値なもの [むかちなもの]
pole:
szumowina, podła rzecz, wstydliwa rzecz

memŝato

Memamo, memestimo: sarkasmo, ŝercoj […] povas kaŭzi perdon de memŝato [31].
31. -, trad. F. Wechsler: homrilatoj?, 2015
beloruse:
самапавага, самаацэнка (высокая)
pole:
samouwielbienie

administraj notoj

mal~indaĵo: Mankas dua fontindiko.
mem~o : Mankas dua fontindiko.