*super PV

I.

*super

Prepozicio montranta:
1.
Lokon pli altan ol la indikita per la dependa vorto: super la tero sin trovas aero [1]; negranda fenestro, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon Marta ; la manon […] tenante […] super la okuloj, li rigardis la lokon [2]; la suno faris proksimume la tri kvaronojn de sia irado super la horizonto [3]; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia [ne] [4]; saliko staras super la rivero [5]; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo [6]; iliaj kapoj […] en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro Marta ; li kisis ĉiujn siajn fratojn kaj ploris super ili [7]; levu standardon super la popoloj [8]; flugilojn viajn super mi etendu [9]; lia okulo (propre: lia rigardo) vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo [10]; la dio de dormo […] etendis super li sian belan ombrelon [11]; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj PrV .
Rim.: Pri uzo de super kun akuzativo, vd al super, super ...-n.
2.
Pozicion de io aŭ iu, kies forto, grado aŭ rango estas pli alta ol tiu de alia: tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj [12]! super sia povo ili donis memvole [13]; kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [14]; kiam insistis super li liaj servantoj, […] li obeis ilian voĉon [15]; [ne] konvenas al sklavo regi super princoj [16]; vi havas super mi senliman potencon [17]; vi volas havi Davidon kiel reĝon super vi [18]; super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet [19]; mi estas tridekunujaraĝulo, do, super la aĝlimo [20]; mi povas instrui mian tezon nur laŭ ĝia esenco kaj ties vereco estas super ĉiu diskuto [21]; el ili neniu povos leviĝi super siaj kolegoj [22]; Elsa triumfis super Johano, sed nur por momento [23].
3.
Staton de iu, kies atento direktiĝas al ia laboro: [ŝi sidis] super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente Marta ; kiam ajn mi venas, li ĉiam sidas super laboro [24]; li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki […] malsaĝulojn [25]; laboru ankoraŭ iom super la muziko Marta ; laborante super mi mem mi kompletigus miajn sciojn Marta ; [ili]j laboradis super la malplenaj teksiloj [26]; mi ne povas kvalifiki ĝin, mi rompas al mi la kapon super ĝi [27]; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto PrV . VD:ĉe, pri, por
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 4:7
5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:15
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 62:10
9. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
12. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. La Nova Testamento, II. Korintanoj 8:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:11
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 28:23
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:10
17. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Tria
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. samuel 3:17
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 27:25
20. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La barbaro
21. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
22. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos
23. Stellan Engholm: Vivo vokas, VI.
24. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
25. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
27. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 21
afrikanse:
bo
albane:
sipër
amhare:
ከላይ
angle:
1. above, over
arabe:
فوق
armene:
վեր
azerbajĝane:
bax
beloruse:
над, na-над
bengale:
উপরে
birme:
အထက်
bosne:
više
ĉeĥe:
super, supr
dane:
ovenfor
estone:
üle
eŭske:
goiko
filipine:
sa itaas
france:
au-dessus de
galege:
sobre
germane:
1. über, oberhalb 2. über 3. über, an
guĝarate:
ઉપર
haitie:
pi wo a
haŭse:
a sama
hinde:
ऊपर
hispane:
arriba 1. sobre (sin contacto) 2. por encima de (en rango, grado...)
hungare:
felett, fölött
igbe:
n’elu
irlande:
thuas
islande:
ofan
japane:
上記[じょうき]
jave:
ndhuwur
jide:
אויבן
jorube:
loke
kanare:
ಮೇಲೆ
kartvele:
ზემოთ
kazaĥe:
Жоғарыда
kimre:
uchod
kirgize:
жогору
kmere:
ខាងលើ
koree:
korsike:
sopratuttu
kose:
ngasentla
kroate:
više
kurde:
ser
latine:
supra
latve:
iepriekš
laŭe:
ຂ້າງເທິງ
litove:
aukščiau
makedone:
над
malagase:
ambony
malaje:
1. atas
malajalame:
മുകളിൽ
malte:
hawn fuq
maorie:
i runga
marate:
वरील
monge:
saum toj no
mongole:
Дээр дурдсан
nederlande:
1. boven 2. boven
nepale:
माथि
njanĝe:
pamwamba
okcidentfrise:
oer
panĝabe:
ਉਪਰੋਕਤ
paŝtue:
پورته
pole:
powyżej, nad
ruande:
hejuru
ruse:
1. над 2. над, сверх 3. над
samoe:
i luga
sinde:
مٿي
sinhale:
ඉහත
skotgaele:
gu h-àrd
slovake:
super
slovene:
zgoraj
somale:
kor ku xusan
ŝone:
kumusoro
sote:
ka holimo
sunde:
di luhur
svahile:
juu
taĝike:
дар боло
taje:
ข้างบน 2. เหนือ 3. ภายใต้
tamile:
மேலே
tatare:
өстә
telugue:
పైన
tibete:
སྒང་ལ་
ukraine:
вище
urdue:
اوپر
uzbeke:
yuqorida
vjetname:
trên đây
zulue:
ngenhla

super ...-n, al super

Al loko situanta super 1: belaj fiŝoj […] elsaltis super la akvon [28]; etendu vian manon […] super iliajn riverojn […] kaj super iliajn lagojn [29]; la suno leviĝis super la teron [30]; la akvo ŝprucas alte super nin [31]; la aerŝipo flugas super la landon [32]; la potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l' templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn [33]; dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado [34].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
beloruse:
над
hungare:
fölé
pole:
do nad
taje:
ขึ้นไปข้างบน, ขึ้นไปเหนือ

de super

De 1,2 loko situanta super: leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto [35]; [la virino] levis la kapon de super la laboro Marta .
beloruse:
з-над
hungare:
fölül
pole:
znad
II.
Vortero, esprimanta pli altan forton, gradon aŭ rangon:

supera

Estanta super io, pro sia kvalito aŭ funkcio: tiu ĉi ŝtofo estas supera ol, al tiu; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min [36]; mi povus ami nur superan ol mi [37]; supera oficiro, merito, inteligento, matematiko; malsupera situacio; la superaj, malsuperaj klasoj de la socio; la saĝeco havas superecon antaŭ (al, super) la malsaĝecoZ .
angle:
superior
beloruse:
вышэйшы
ĉeĥe:
nadřízený, vrchní, vyšší
france:
supérieur (adj.)
hispane:
superior (adj.)
hungare:
felső, felettes, meghaladó, túlszárnyaló
japane:
上方の [じょうほうの], 上位の [じょういの], 優れた [すぐれた]
nederlande:
superieur
pole:
wyższy, górny, nadrzędny, starszy
ruse:
высший, превосходящий
slovake:
nadriadený, vrchný, vyšší
tokipone:
sewi
ukraine:
вищий, верхній

*superi [38]

(x)
Esti supera je io aŭ iu: la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco [39]; miaj krimoj superas mian kapon […] ili estas tro pezaj por mi [40]; unu sento […] superis ĉiujn ceterajn [41]; la varmo ne superis 15 gradojn [42]; ebenaĵo, kies supraĵo ne superas unu kvadratan kilometron [43]; mem […] aranĝi ĉiujn aferojn, tio superas la homajn fortojn [44]; la laciĝo superis la eksciton [45]; malbona virino diablon superas PrV ; pardonemeco superas justecon PrV . VD:domini, estri, superpasi, superregi, transpasi, regi, venki
angle:
top, outdo
beloruse:
быць вышэйшым, перавышаць, пераўзыходзіць, перасягаць
ĉeĥe:
nabýt převahu, přebít, předstihnout, předstihovat, předčít, překonat, překročit, přemoci, přemáhat, převýšit, udolat
france:
dépasser, dominer, surplomber
germane:
übertreffen, überragen, überschreiten, über (etwas) gehen, überwinden
hispane:
superar, dominar
hungare:
felette van, felülmúl, túllép, legyőz, meghalad, überel
japane:
上回る [うわまわる], 勝る [まさる], 優越する [ゆうえつする]
nederlande:
overtreffen, te boven gaan
pole:
dominować, górować, prześcigać, wyprzedzać
ruse:
превосходить, превзойти
slovake:
predstihnúť, prekonať, premáhať, premôcť, prerásť, presahovať, prevyšovať, zdolať
ukraine:
перевершувати, перевищувати

superigi

(tr)
Igi ion aŭ iun supera: Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo [46].
46. La Nova Testamento, Filipianoj 2:9
beloruse:
узвышаць
france:
élever
germane:
überhöhen, über (etwas) heben
pole:
przekroczyć, prześcignąć

superemo

Deziro aŭ tendenco pri supereco: mi havis nenian emon doni bazon al la primoko kaj hontiga superemo de Zemoki [47]. SIN:fiereco, konkuremo, malhumileco, orgojlo
beloruse:
прага да вяршэнства, амбітнасьць
ĉeĥe:
snaha o převahu
germane:
Überheblichkeit
hungare:
fölényeskedés
japane:
競争心 [きょうそうしん]
nederlande:
eerzucht
pole:
skłonność do wyższości
slovake:
snaha o prevahu
ukraine:
зверхність, зарозумілість

superulo

Homo, kiu havas aŭtoritaton super alia: per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo [48]? la unuenaskita […] fariĝu superulo en ĉio [49]; komplezo [per kiu la] oficisto […] riskis […] la riproĉojn de siaj superuloj [50]; vi tiel malŝatas la superulojn, la kapitalistojn, kiel vi diras [51]; la servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo [52]; Adahan ili rigardis ne nur kiel eksterordinaran heroinon […] sed ankaŭ kiel superulinon [53]. VD:ĉefo, estro, mastro
angle:
superior
beloruse:
вышэйшы (наз. па пасадзе, становішчы і да г. п.), высакапастаўная асоба
ĉeĥe:
nadřízený (osoba), šéf
france:
supérieur (subst.)
germane:
Vorgesetzter
hispane:
superior
hungare:
felettes, elöljáró
japane:
上役 [うわやく], 上司 [じょうし], 上官 [じょうかん]
nederlande:
meerdere
pole:
zwierzchnik, przełożony, szef
ruse:
высокопоставленное лицо
slovake:
nadriadený
ukraine:
високопоставлена особа, начальник

nesuperebla

Tiel eminenta, ke ĝin oni ne povas superi: heroa batalado kontraŭ nesupereblaj fortoj [54]; vestitaj en fantaziaj multkoloraj vestaĵoj [ili] svingis sin unu kun la alia en nesuperebla ĉarmo [55]; la kaloĉaja traduko […] estis daŭre opiniata nesuperebla [56]; la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla [57]; muroj ŝajne nesupereblaj [58]. VD:nerezistebla, nevenkebla
54. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVIII
55. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
56. C. Minnaja: Dante laŭ Dondi, Beletra Almanako, 2010-02 (7), p. 77a-91a
57. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
58. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉu mi devas plendi, ke mi lernis Esperanton?
beloruse:
неперавышаны, непераадольны
france:
indépassable, insurpassable
germane:
unüberwindbar, unübertrefflich, unbesiegbar
japane:
越えることのできない [こえることのできない], 乗り越えがたい [のりこえがたい]
pole:
niezrównany, nie do przezwyciężenia, nie do pokonania
ukraine:
непереборний, непоборний, незборимий
III.

super-

(prefikso)
1.
Prezentanta fizikan plialtecon: superelstari; superpendi; supersigno; la urbon superstaras monteto.
Rim.: En la vorto supervesto, la prefikso signifas nur, ke tia vesto kovras la ceterajn vestojn kaj ne signigas ke ĝi ne tuŝas ilin.
2.
Prezentanta metaforan spiritan superecon: superforti; superhomo; superbrili (superi per sia brilo); superkrii (krii pli laŭte ol); supersaĝi; superintendanto; superbela (belega, sublima); supernatura; la sukceso superpasis la esperojn; superregi; superruzi.
3.
Havanta troecon, eksceson, ekstrecon: superabunda, superflua (superanta la bezonon, vd marcipano), superpaŝi; supergajno (eksterkutima, pretera gajno); supernombro (ekstranombro); supertakso (plia takso); supernutrado (nutrado superanta la normalan kvanton); superrestoZ ; supersaturi, superŝarĝo, supertago; la glaso superpleniĝis (f. oni ne povas elteni plie).
4.
MAT Montranta objekton, inkluzivantan alian samstrukturan objekton, aŭ iel pli vastan ol ĝi. VD:superaro, supergrafeo, superkorpo.
angle:
2. super- 3. over-
beloruse:
над-, звыш-, пера-
france:
super-, sur-
germane:
~intendanto: Superintendent.
hispane:
super-, sobre-
hungare:
szuper-, csúcs-, túl- ~elstari: kimagaslik. ~brili: túlragyog. ~krii: túlkiabál. ~intendanto: szuperintendáns. ~ruzi: rászed, túljár az eszén. ~resto: maradvány.
nederlande:
~ruzi: te slim af zijn.
pole:
super- ~elstari: wystawać powyżej. ~brili: przewyższać blaskiem. ~krii: przekrzyczeć. ~intendanto: superintendent. ~ruzi: okpić. ~resto: nadwyżka.
ruse:
над-, сверх-, пере-, супер- 4. над-

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~-: Mankas verkindiko en fonto.