*ĉef- PV

I.

ĉef-

Prefikso formanta substantivajn radikalojn al kiuj ĝi atribuas la sencon „la plej grava“ aŭ „la plej altranga“:
a)
Ĉe la ulaj radikaloj ĉef- indikas personon unuarangan, eventuale kun ordona potenco super la aliaj samgrupanoj: ĉefinĝeniero, la brita ĉefministro [1]. la ĉefredaktoro tre zorgas pri la lingvaĵo de la revuo [2]; ― aŭ kun nur ranga supereco: li atingis la rangon de ĉefserĝento [3]; ĉefkelnero [4]; ĉefesperantisto en Francujo VivZam ; verkoj de ĉefmajstroj VivZam ; la ĉefanĝelo Miĥaelo [5]; kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi [6]; la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon [7]; ĝenerala ĉefmilitestro [8]; la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo [9]; li ekzekutigis sian ĉefpolicanon [10].
Rim.: Kontraste al ĉef-, la sufikso -estr ja neprigas ordonan potencon kaj krome, -estr aplikiĝas al la estrata tuto, dum ĉef- al ties anoj; do, laŭ la ekzemplo de PAG, bandestro = ĉefbandano.
Rim.: Miaopinie estr/ ne estas sufikso (vidu la artikolon pri estro). Kunmetitaj vortoj kiel grupestro estas ordinaraj kunmetaĵoj samkiel dompordo, taglibro aŭ matenmanĝo, kie pordo, libro kaj manĝo ne estas sufiksoj. [Ulriko]
b)
Ĉe la aĵaj radikaloj ĉef- indikas aferon plej gravan aŭ unuarangan inter la samspecaj: ĉefaltaro [11]; ĉefideo VivZam ; rivero eliras el Eden […] kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj [12]; [ili] amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la ĉefseĝojn en la sinagogoj [13]; la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo [14]; politikaj ĉefartikoloj [15]; la nuna kastelo, kaj precipe ĝia ĉefturo, estis rekonstruita [16]; la ĉefpreĝejo de la malnova flandra urbo Dendermondo [17]; atingi la ĉefvojon al la vilaĝo [18].
beloruse:
~inĝeniero: галоўны інжынэр. ~ministro: прэм'ер-міністар. ~redaktoro: галоўны рэдактар. ~urbo: сталіца.
germane:
~urbo: Hauptstadt.
nederlande:
~redaktoro: hoodredacteur. hoofd-
norvege:
hoved-
pole:
1.a główny ..., naczelny ... ~ministro: premier. ~redaktoro: redaktor naczelny. 1.b główny ... ~urbo: stolica.
ruse:
1.a арх(и)-, обер-, прото-, главный, старший 1.b главный, ведущий, передовой
ukraine:
зі знач (преф.)
II.
Samsignifa memstara vortero.

*ĉefo

Ĉefulo, persono havanta superan, honoran rangon, kutime ordonpova: tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj [19]; kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta [20]; iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael [21]; Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo [22]; la ĉefo de la familio [23]; la soldatoj rigardis lin kun fiero […] la ĉefoj kun miro [24]; konstanta ĉefo […] prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero [25]; ĉefo de oficejo (= oficejestro); kaj kun vi estu po unu homo el ĉiu tribo, homo, kiu estas ĉefo en sia patrodomo [26]; la ĈefoPIV (diktatoro en totalisma ŝtato). SIN:estro, mastro, princo3, kapitano
Rim. 1: Pro nacilingvaj tradicioj, el ĉiuj eblaj sencoj de la derivaĵo „ĉefo“: „ĉefaĵo“, „ĉefeco“, „ĉefulo“, reale estas uzata nur la malplej regula (kvankam ja ne malregula) senco ĉefulo.
Rim. 2: Sekve de tiu streĉo la aŭtoroj de PV prezentas la vortelementon ĉef kiel substantivan radikon kun la senco ĉefulo. Tio kreas aliajn problemojn: ĉefmanĝo, ĉefartikolo, ĉefaĵo ktp ne redukteblas al „ĉefula manĝo“ ktp; PIV kaj PAG tiun prezenton malakceptis. Fakte temas pri du sendependaj pruntoj, do pri homonimoj. [Sergio Pokrovskij]
afrikanse:
hoof
albane:
shefi
amhare:
አለቃ
angle:
chief
arabe:
رئيس
armene:
գլխավոր
azerbajĝane:
rəis
beloruse:
шэф, начальнік, галава, правадыр
bengale:
প্রধান
birme:
ကာကွယ်ရေးဦးစီးချုပ်
bosne:
glavni
bulgare:
шеф, началник, глава, вожд
ĉeĥe:
šéf, vedoucí
ĉine:
首席 [shǒuxí], 統領 [tǒnglǐng], 头领 [tóulǐng], 头脑 [tóunǎo], 头头儿 [tóutóuér]
dane:
chef
estone:
juht
eŭske:
buruzagi
filipine:
mahalaga sa lahat
france:
chef, supérieur (personne)
galege:
xefe
germane:
Chef
guĝarate:
મુખ્ય
haitie:
chèf
haŭse:
shugaba
hebree:
מנהיג, בוס
hinde:
प्रमुख
hispane:
jefe
igbe:
isi
irlande:
príomhfheidhmeannach
islande:
æðstu
itale:
capo
japane:
チーフ
jave:
pangareping
jide:
ראשי
jorube:
olori
kanare:
ಮುಖ್ಯ
kartvele:
მთავარი
kazaĥe:
бас
kimre:
prif
kirgize:
башчы
kmere:
ប្រធាន
koree:
korsike:
u capu
kose:
inkosi
kroate:
glavni
kurde:
serok
latine:
princeps
latve:
galvenais
laŭe:
ຫົວຫນ້າ
litove:
vyriausiasis
makedone:
главен
malagase:
lehiben’ny
malaje:
ketua
malajalame:
നേതാവ്
malte:
kap
maorie:
rangatira
marate:
मुख्य
monge:
Hmoob
mongole:
ерөнхий
nederlande:
baas, chef
nepale:
प्रमुख
njanĝe:
mkulu
norvege:
sjef
okcidentfrise:
haad
panĝabe:
ਦੇ ਮੁਖੀ
paŝtue:
مشر
pole:
szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz
portugale:
chefe
ruande:
umukuru
rumane:
șef
ruse:
шеф, начальник, глава, вождь
samoe:
pule
sinde:
چيف
sinhale:
ප්රධාන
skotgaele:
ceann-feadhna
slovene:
glavni
somale:
taliyaha
ŝone:
ishe
sote:
ka sehloohong
sunde:
kapala
svahile:
wakuu
taĝike:
сардори
taje:
หัวหน้า
tamile:
தலைமை
tatare:
начальнигы
telugue:
చీఫ్
tibete:
དཔོན་པོ
ukraine:
головний
urdue:
چیف
uzbeke:
boshliq
vjetname:
trưởng
volapuke:
cif
zulue:
abakhulu

ĉefa

1.
Precipa, plej grava: havi la ĉefan voĉon PrV ; la ĉefa ceremoniestro [27]; ĉefa momento [28]; la ĉefa kortegestrino [29]; la ĉefa ĉapitro [30]; [li] ludis la ĉefan rolon [31]; la ĉefa linio de la Danaj fervojoj [32]; la ĉefan kaj plej bonan lokon okupis maljuna dika viandisto [33]; la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko [34]; rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj [35]; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon [36]; la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego [37]; strato tridek paŝojn larĝa […] formis la ĉefan arterion [38]; la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita [39]; la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj [40]; la malplej ĉefa estis tio, ke la afero […] daŭris tre longe [41]; la ĉefaĵo estas kaj restas ĉefaĵo [42].
2.
MAT
a)
[43] (p.p. idealo) Tia, ke sufiĉas unu elemento por ĝin naski: la aro de ĉiuj obloj de iu entjero estas ĉefa idealo en la ringo de entjeroj. VD:ĉefideala.
b)
[44] (p.p. cirklo de sfero) Estanta ĉefcirklo de ĝi.
afrikanse:
groot
albane:
i madh
amhare:
ዋና
angle:
2.a principal (ideal) 2.b great (circle)
arabe:
الرئيسية
armene:
հիմնական
beloruse:
галоўны, найвышэйшы, асноўны
bengale:
প্রধান
birme:
ဗိုလ်မှူး
bosne:
glavni
bulgare:
главен, основен
dane:
større
estone:
suur
eŭske:
nagusien
filipine:
pangunahing
france:
1. principal 2.a (idéal) principal 2.b grand (cercle)
galege:
major
germane:
1. Haupt- 2.a Haupt-(ideal) 2.b Haupt-(kreis)
guĝarate:
મુખ્ય
haitie:
pi gwo
haŭse:
manyan
hebree:
רָאשִׁי
hinde:
प्रमुख
hispane:
1. principal
igbe:
isi
irlande:
mór-
islande:
meiriháttar
itale:
1. principale (agg.)
japane:
主要な [しゅような]
jave:
utama
jide:
הויפּט
jorube:
pataki
kanare:
ಪ್ರಮುಖ
kartvele:
მთავარი
kazaĥe:
майор
kimre:
mawr
kirgize:
майор
kmere:
ដ៏សំខាន់មួយ
koree:
주요
korsike:
maiò
kose:
enkulu
kroate:
glavni
kurde:
serbaz
latve:
galvenais
laŭe:
ທີ່ສໍາຄັນ
litove:
pagrindinis
makedone:
големи
malagase:
lehibe
malaje:
utama
malajalame:
പ്രധാന
malte:
maġġuri
maorie:
matua
marate:
मुख्य
monge:
loj
mongole:
гол
nederlande:
1. hoofd-
nepale:
प्रमुख
njanĝe:
zikuluzikulu
norvege:
1. hoved-
okcidentfrise:
majoar
panĝabe:
ਮੁੱਖ
paŝtue:
لوی
pole:
1. główny, naczelny, zwierzchni, pierwszorzędny 2.a (ideał) główny 2.b (okrąg) wielki
rumane:
1. capital, central
ruse:
главный, старший, высший, основной, ведущий 2.a главный (идеал) 2.b большой (круг)
samoe:
tetele
sinde:
اهم
sinhale:
ප්රධාන
slovake:
hlavný
slovene:
velika
somale:
waaweyn ee
ŝone:
zvikuru
sote:
kgolo
sunde:
mayor
svahile:
kuu
taĝike:
асосии
taje:
สำคัญ
tamile:
முக்கிய
tatare:
майор
telugue:
ప్రధాన
tokipone:
lawa
ukraine:
основним
urdue:
اہم
uzbeke:
muhim
vjetname:
chính
zulue:
ezinkulu

ĉefe

Precipe: ĝojo regis […] kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo [45].
beloruse:
галоўным чынам, пераважна, перад усім
bulgare:
преди всичко, главно, основно
france:
surtout, au premier chef
hebree:
בעיקר
hispane:
principalmente
itale:
principalmente, soprattutto
japane:
おもに
pole:
głównie, przede wszystkim, nadrzędnie
ruse:
главным образом, прежде всего
slovake:
najmä

ĉefi

1.
(ntr)
Esti ĉe unua rango: ĝi estis akompanata per muzikaj instrumentoj […] sed ĉefis la versa kantado [46].
2.
(x)
Estri, ofici kiel ĉefulo, ĉefo: al Ruvezo, kiu ĉefis la malgrandan bandon, oni ordonis senkompatan batalon [47].
46. Monato, Donald Broadribb: Modernantikva majstra greka dramo
47. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
beloruse:
вяршэнстваваць, першынстваваць
bulgare:
оглавявам
france:
diriger
hebree:
לעמוד בראש
japane:
首位を占める [しゅいをしめる]
pole:
zarządzać (kimś, czymś), rządzić (kimś, czymś), dowodzić (kimś, czymś), przewodzić (komuś, czemuś), być szefem, być naczelnikiem, być zwierzchnikiem
ruse:
главенствовать, первенствовать

ĉefuloZ

Ĉefa persono: sed cervinoj estas malpli multaj ol indianoj en la korvotribo kaj ĉasi al cervinoj rajtas nur kelkuloj, al kiuj la ĉefulo permesas [48].
48. S. Szathmári: La guarbo.
beloruse:
начальнік, шэф, галава, правадыр, старэйшына
bulgare:
шеф, началник, глава, вожд
hebree:
מַנהִיג
itale:
capo
japane:
主要人物 [しゅようじんぶつ]
pole:
szef, naczelnik, przełożony, głowa (np. rodziny), wódz
ruse:
шеф, начальник, глава, вождь

malĉefa

Ne ĉefa, duaranga, aŭ eĉ malgrava: la cezuro, kiu difinas, kie devas finiĝi vorto meze de verso, havas en la greka poezio tute malĉefan signifon [49].
49. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto, Nica Literatura Revuo, 1959-05 ĝis 06, numero 4/5, p. 164-171a
beloruse:
падначалены, другарадны
france:
mineur (moins important)
itale:
accessorio (meno importante - agg.)
japane:
, 副次的な [ふくじてきな]
pole:
podrzędny, podwładny, drugorzędny

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ulo: Mankas verkindiko en fonto.