tradukoj: be bg da de en es fr hu it nl pl pt ru sk

8cirkl/o Z

cirkloTEZ Vikipedio

1.TEZ
MAT[1] Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto de la koncerna ebeno (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso): cirklo estas koniko kun nula discentreco kaj senlime malproksima direktanto; la kartezia ekvacio de cirklo estas de la tipo x2+y2 = R2. VD:centro, cirkonferenco, diametro, radiuso, sago, ŝnuro; PRT:arko.
2.TEZ
MAT[2] Ebena surfaco, kiun limas cirklo 1. SIN:disko; PRT:segmento, sektoro.
3.TEZ
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel cirklo 12: la kanalo kaj la ŝoseo ĉirkaŭis duoncirkle la dezertonB.
VD:rondo.

cirklo kaj konsistigaj elementoj

cirkla

1.TEZ
Havanta formon de cirklo: cirkla placo. VD:ronda.
2.
Rilata al cirklo: cirkla funkcio; cirkla cilindro, konuso, helico, sektoro; cirkla linio (= cirklo 1), surfaco (= cirklo 2).

ĉefcirkloTEZ Vikipedio

MAT[3]
(de sfero) Cirklo 1, inkluzivata de la sfera surfaco kaj samcentra kiel ĝi: ĉefcirklo estas ĉiu intersekco inter la sfero kaj ebeno trairanta ĝian centron; la meridianoj kaj la ekvatoro estas ĉefcirkloj de la tera sfero. SIN:cirklego;VD:ĉefa.

cirklegoTEZ Vikipedio

MAT[4]
=ĉefcirklo.

eŭlera cirkloTEZ

MAT
(de triangulo) Cirklo 1, trairanta naŭ rimarkindajn punktojn difinitajn de la triangulo: la mezoj de ĝiaj lateroj, la piedoj de ĝiaj altoj kaj la mezoj de strekoj ligantaj ĝiaj verticoj al ĝia ortocentro. VD:Eŭlero.

konverĝocirkloTEZ

MAT[5]
(de kompleksa potencoserio S(z) ĉirkaŭ z0) Malfermita cirklo 2 de la kompleksa ebeno kun centro en z0 kaj radiuso egala al la konverĝoradiuso de la serio.
Rim.: Eblas diri ankaŭ „konverĝodisko“.

kurbecocirkloTEZ

MAT[6]
(de ebena kurbo, ĉe punkto de ĝi) La cirklo 1 difinita de la kurbecocentro kaj la kurbecoradiuso de la kurbo ĉe tiu punkto.
Rim.: Ĉi-sence oni uzas ankaŭ „oskulcirklo“[7] kaj „oskula cirklo“[8].


kurbecocirklo kaj aliaj elementoj

trafikcirkloTEZ Vikipedio

TRA
Loko, kie veturiloj devas ronde ĉirkaŭveturi unudirekte, por transiri de unu al alia de la kunligataj stratoj aŭ vojoj: ĝuste de la trafikcirklo Zamenhof, Rachel kaj David ekiris 15 jul 2000 [9]; de la eksa juĝista domo ĝis la trafikcirklo ĉe la enirejo de la urbo [10]. SIN:trafikrondo

Rim.: Ofte meze de trafikcirklo estas ĝardeno aŭ fontano aŭ artaĵo (skulptaĵo) aŭ reklamaj afiŝoj ktp.

trafikcirkletoTEZ

TRA
Trafikcirklo pli simpla, ĉe stratoj, kies trafikfluoj ne estas altaj. SIN:trafikrondeto

Rim.: Kutime trafikcirkleto estas kreita per aldono de malaltaj montetoj sur plata asfalto.

trigonometria cirkloTEZ Vikipedio

MAT
Cirklo 1, kies centro koincidas kun la origino de la kartezia koordinatsistemo, kaj kies radiuso egalas unu.
Rim.: Tiun cirklon oni ofte uzas en trigonometriaj figuroj. La terminon ni proponas, kvankam ĝi ne estas aparte internacia, ĉar ĝi ŝajnas oportuna.

difino de trigonometriaj funkcioj pere de trigonometria cirklo

tradukoj

anglaj

~o 1.: circle; ~o 2.: circle, disk; ~o: circle; ĉef~o: great circle; ~ego: great circle; eŭlera ~o: Euler['s] circle, nine-point circle; konverĝo~o: circle of convergence; kurbeco~o: circle of curvature, osculating circle; trafik~o: roundabout, traffic circle; trigonometria ~o: unit circle centered at the origin.

belorusaj

~o: круг, кола, акружнасьць, акружына; konverĝo~o: круг зьбежнасьці; kurbeco~o: круг крывіні, акружына крывіні, судатычны круг.

bulgaraj

~o: окръжност.

danaj

trafik~o: rundkørsel.

francaj

~o 1.: cercle; ~o 2.: cercle, disque; ~o: cercle; ~a: circulaire, de cercle; ĉef~o: grand cercle; ~ego: grand cercle; eŭlera ~o: cercle d'Euler, cercle de Feuerbach, cercle des neuf points; konverĝo~o: cercle de convergence; kurbeco~o: cercle de courbure, cercle osculateur; trafik~o: rond-point, giratoire, carrefour giratoire; trigonometria ~o: cercle trigonométrique.

germanaj

~o 1.: Kreislinie; ~o 2.: Kreis, Kreisscheibe; ~o: Kreis; ĉef~o: Hauptkreis; ~ego: Hauptkreis; eŭlera ~o: Neunpunktekreis, Feuerbach-Kreis; konverĝo~o: Konvergenzkreis; kurbeco~o: Krümmungskreis, Oskulationskreis; trafik~o: Kreisverkehr; trigonometria ~o: Einheitskreis.

hispanaj

~o: círculo; trafik~o: glorieta, rotonda.

hungaraj

~o 1.: körvonal; ~o 2.: körfelület; ~o: kör; ~a 1.: kör-, kör alakú; ~a 2.: kör-; ĉef~o: főkör; ~ego: főkör; eŭlera ~o: Euler-kör; konverĝo~o: konvergenciakör; kurbeco~o: görbületi kör; trafik~o: körforgalom, körforgalmi csomópont; trigonometria ~o: egységkör.

italaj

trafik~o: isola rotazionale, rotatoria.

nederlandaj

~o: cirkel; ~a: cirkelvormig, cirkel-; trafik~o: rotonde, rondpunt, verkeersplein.

polaj

~o 1.: okrąg; ~o 2.: koło; ĉef~o: okrąg wielki; ~ego: okrąg wielki; eŭlera ~o: okrąg Feuerbacha, okrąg dziewięciu punktów; konverĝo~o: koło zbieżności; kurbeco~o: koło krzywiznowe; trigonometria ~o: koło trygonometryczne.

portugalaj

~o 1.: circunferência; ~o 2.: círculo; trafik~o: rotatória, rótula (tráfego); trafik~eto: minirrotatória.

rusaj

~o 1.: окружность, круг; ~o 2.: круг; ~o: окружность, круг; ĉef~o: большой круг; ~ego: большой круг; eŭlera ~o: окружность Эйлера, девятиточечная окружность; konverĝo~o: круг сходимости; kurbeco~o: круг кривизны, соприкасающийся круг; trigonometria ~o: окружность с радиусом 1.

slovakaj

~o 1.: kružnica; ~o 2.: kruh; ~a: kruhový.

fontoj

1. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 19
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 38
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 38
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, oskuli
9. Henri Masson: Post 23-monata vojaĝo, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 7a
10. Garbhan MACAOIDH: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 20

[^Revo] [cirkl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.44 2010/01/21 17:30:51 ]