2meridian/o PV

meridiano

1.
GEOG Ĉefcirklo de la tera sfero, trairanta ambaŭ ĝiajn polusojn: ĉiu meridiano orte sekcas la ekvatoron; ĉiuj lokoj kuŝantaj sur sama meridiano havas saman horon (rilate al la suno). VD:longitudo.
2.
MAT[1] (de rivolua surfaco) Ebena kurbo, intersekco de la surfaco kun ebeno trairanta ĝian akson: ĉiuj meridianoj de cirklaj konuso aŭ cilindro estas rektoj; rivolua surfaco difiniĝas per sia akso kaj unu el siaj meridianoj. VD:paralelo.
3.
MED Iu el la kanaloj difinitaj de tradicia ĉina medicino, tra kiuj energio kaj sango cirkulas en la homa korpo: la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj [2] .
angle:
2. meridian (line)
beloruse:
мэрыдыян
bulgare:
меридиан
ĉeĥe:
meridián, poledník
ĉine:
1. 子午線 [zǐwǔxiàn], 子午线 [zǐwǔxiàn]
france:
1. méridien (subst., géog.) 2. méridienne 3. méridien (méd. chinoise)
germane:
1. Meridian 2. Meridian, Meridianlinie
hispane:
meridiano 2. meridiano
hungare:
1. meridián, délkör 2. meridián
japane:
子午線 [しごせん]
katalune:
meridià
nederlande:
meridiaan
pole:
1. południk 2. południk (powierzchni obrotowej)
portugale:
meridiano
ruse:
меридиан
slovake:
poludník
ukraine:
меридіан

administraj notoj