tradukoj: de en fr hu nl pl pt ru


[1](kinematiko)
Tia rotacio de solido,
ke tiu revenas al sia origina pozicio.

Movo de io, kio faras kompletan turniĝon ĉirkaŭ
akso:
je la rapideco de 100 km/h la rado de mia aŭto faras
pli ol dek rivoluojn en ĉiu sekundo.
Movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno
al la deirpunkto:
la rivoluo de nia terglobo ĉirkaŭ la suno daŭras
proksimume 365 tagojn;
dum siaj rivoluoj la planedoj laŭiras elipsajn orbitojn.

[2]
(p.p. solido aŭ
surfaco)
Tia, ke ĝi estas entute senŝanĝa per ĉiu
rotacio ĉirkaŭ
difinita akso (alidire: ĝi enhavas
la bildon de ĉiu ĝia punkto per tiuj rotacioj):
cirklaj cilindro kaj
konuso estas rivoluaj surfacoj.
rotacia.
rondiri,
rotacii.