[1]Surfaco, naskita de
ĉiuj rektoj (ĝiaj
naskantoj),
kiuj havas unu komunan punkton
(la verticon de
la
konuso), kaj sekcas fiksan linion
(ĝian
direktanton):
cirkla, elipsa, kvadrata ks konuso (kies direktanto
estas
cirklo, elipso, kvadrato ks, orta al ĝia akso);
se ebeno sekcas konuson nur en ĝia vertico, ĝi apartigas
du duonojn de la surfaco, kiujn oni nomas ankaŭ konusoj
aŭ duonkonusoj.
koniko,
rektara.
VdESolido, kiun
limas
duono de konuso
1.a(ĝia
flanko)
kaj unu ebena surfaco (ĝia
bazo),
kiu sekcas la konusan surfacon laŭ fermita linio.
Rim.:
Pro la komunuza senco de „konuso“ la vortaroj emas
difini ĝin fake kiel solidon (vd PIV1).
Ŝajnas al ni, ke tio estas tro pedanta, ĉar la naciaj
lingvoj kutime akceptas ambaŭ fakajn sencojn. Oni uzu
„konusa surfaco“ aŭ „konusa solido“ en
dubaj okazoj.
2.
Objekto, havanta formon de konuso:
sukerkonuso;
konuso el lumradioj;
konusformaj funeloj.
Ĉelo3
de la retino laŭ sia speco pli sensema al iu koloro,
tiel nomata pro sia formo:
en la homa okulo troviĝas tri specoj de kolor-perceptiloj,
nomataj konusetoj, kaj nekoloraj perceptiloj, nomataj
bastonetoj
[2].
bastoneto