*ĉel/o PV

*ĉelo

1.
ARKI Ĉambreto por unu persono, malgranda ejo ĉiuflanke fermita: ĉelo de monaĥo; en sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj [1]; (frazaĵo) li havas nek ĉelon, nek kelon PrV . VD:kamero1
2.
Malgranda kavo aŭ truo, precipe tia kiu estas unu el multaj similaj kaj regule aranĝitaj: oni aŭdas de matematikistoj ke abeloj praktike solvis profundan problemon, kaj faris siajn ĉelojn ĝustaformaj por enteni la plej grandan kvanton de mielo kiu eblas, per la malpleja uzo de altvalora vakso en ilia konstruo kiu eblas [2]; KOMP la memorĉelo h estas okupata nur por la daŭro de tiu bloko [3]. VD:alveolo, fako1, niĉo1
3.
BIO Elementa viva sistemo, kapabla je memstara aŭ aŭtonoma ekzistado, reproduktado kaj evoluo; la baza ero de la strukturo de la vegetaĵoj kaj bestoj: la ĉelojn kiuj ekzistas kiel apartaj organismoj oni nomas unuĉeluloj; la ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn; tipa ĉelo konsistas el membrano kaj protoplasmo (kun nukleo1).
4.
POL La unuaŝtupa, plej malgranda organizaĵo en iuj politikaj partioj: malgraŭ la kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr ne estis granda Metrop ; desupreniris […] sekretario de l’ ĉelo, administrantaro kaj la teknika personaro Metrop .
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1
2. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 7a
3. R. Fößmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, SUS 22, 2000-06-10 ĝis 12
afrikanse:
sel
albane:
qelizë
amhare:
ሴል
angle:
cell memor~o: memory cell.
arabe:
خلية
armene:
բջջային
azerbajĝane:
mobil
beloruse:
1. кельля, адсек 2. ячэйка memor~o: ячэйка памяці. 3. клетка 4. ячэйка
bengale:
সেল
birme:
ကလာပ်စည်း
bulgare:
1. килия 3. клетка
ĉine:
1. 囚房 [qiúfáng] 3. 細胞 [xìbāo]
dane:
celle
estone:
raku
eŭske:
zelula
france:
cellule
galege:
móbil
germane:
Zelle memor~o: Speicherzelle.
guĝarate:
સેલ
haitie:
selil
hebree:
תָא
hinde:
सेल
hispane:
1. celda 3. célula 4. célula
hungare:
pártsejt 1. cella 3. sejt
irlande:
cill
islande:
klefi
itale:
1. cella 2. cella memor~o: cella di memoria. 3. cellula 4. cellula
japane:
セル
jave:
sel
jide:
צעל
jorube:
alagbeka
kanare:
ಸೆಲ್
kartvele:
საკანში
katalune:
1. cel·la 2. cel·la memor~o: cel·la de memòria. 3. cèl·lula 4. cèl·lula
kazaĥe:
жасуша
kirgize:
клетка
kmere:
កោសិកា
koree:
korsike:
cellula
kose:
iseli
kroate:
stanica
kurde:
koşik
latve:
šūna
laŭe:
ຫ້ອງ
litove:
ląstelė
makedone:
мобилен
malagase:
efitra
malaje:
sel
malajalame:
കോശം
malte:
ċellula
maorie:
pᘻtau
marate:
सेल
mongole:
эсийн
nederlande:
cel
nepale:
सेल
njanĝe:
selo
okcidentfrise:
sel
panĝabe:
ਸੈੱਲ
paŝtue:
حجره
pole:
komórka 1. cela, komórka 3. komórka 4. komórka
portugale:
1. cela 3. célula
ruande:
selire
ruse:
1. келья, коморка, отсек li havas nek ~on, nek kelon: ни кола, ни двора. 2. ячея, ячейка (в сотах) memor~o: ячейка памяти. 3. клетка 4. ячейка
samoe:
potu
sinde:
سيل
sinhale:
සෛල
skotgaele:
cealla
slovake:
bunka
slovene:
celica
somale:
unug
ŝone:
chitokisi
sote:
seleng
sunde:
sel
svahile:
kiini
taĝike:
ҳуҷайра
taje:
เซลล์
tamile:
செல்
tatare:
күзәнәк
telugue:
సెల్
ukraine:
клітин
urdue:
سیل
uzbeke:
hujayra
vjetname:
pin
zulue:
iseli

ĉelaro

1.
Io, kio konsistas el pluraj ĉeloj: la pinton de la bastono [li] trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo [4]; Xin rajtos uzi unu ĉambron en kvarĉambra ĉelaro, kaj la kuirejeton kaj la banĉambron [5].
2.
BIO=histo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:27
5. Saliko: En fremda lando, Monato, 2006/03, p. 23
angle:
tissue
beloruse:
1. ячэістая структура, сетка 2. тканка
france:
2. tissu (cellulaire)
hebree:
2. קבוצת תאים
hispane:
2. tejido
hungare:
2. sejtszövet
itale:
2. tessuto (organico)
japane:
[す]
katalune:
2. teixit
nederlande:
2. weefsel (celweefsel)
pole:
2. tkanka
portugale:
2. tecido
ruse:
2. ткань (биол.)
slovake:
2. tkanivo
ukraine:
стільник, мережа (організацій)

gliĉelo, glioĉelo, glia ĉelo

FIZL Iu el la nervoĉeloj, kiuj ŝirmas kaj nutras la neŭronojn, kaj kiuj konsistigas la glion: la nerva histo konsistas el du ĉelspecoj de sama deveno: la nervoĉeloj kun pli-malpli longaj fibroj, elirantaj el ili, kaj la glioĉeloj ankaŭ kun fibroj [6]; la gliaj ĉeloj estis malkovritaj en 1891 [7].
6. J. Hradil: La ĉelo kaj la histoj, Mallongaj artikoloj, [vidita en 2008]
7. Vikipedio, glia ĉelo, 2010-04-11
angle:
glial cell
beloruse:
гліяльная клетка
france:
cellule gliale
hispane:
célula glial, glía, neurogía
katalune:
cèl·lula glial, cèl·lula de neuròglia

imunĉelo

FIZL Iu el la ĉeloj de la imunsistemo: blanka sangoĉelo, makrofago kaj aliaj: se infektantoj superas la naturajn barierojn de la korpo kiaj estas haŭto kaj mukozo, imunĉeloj zorgas […] malhelpi ilian pluan kreskadon [8].
8. [A. Oberndorfer]: Tiel eblas plifortigi la imunsistemon, Esperanta Retradio, 2013-10-27
angle:
immune cell
beloruse:
імунная клетка
france:
cellule immunitaire
nederlande:
immuuncel

limfoĉelo

FIZL Eta blanka sangoĉelo kun granda kerno kaj laŭspece diversaj imunigaj funkcioj: 2 jarojn post la terapio la elcento de B-limfoĉeloj estas normala por 3 kuracitoj [9].
9. A. Lucas: Ekzemplo de genetika Terapio..., Teleskopo, 2010 (2)
angle:
lymphocyte
beloruse:
лімфацыт
france:
lymphocyte
hispane:
linfocito
katalune:
limfòcit
nederlande:
lymfocyt
pole:
limfocyt

melanoĉelo

FIZL Ĉelo de vertebruloj (inkluzive homon), kiu sintezas melaninon: oni observas ĉe efelidoj superŝarĝon da melanina pigmento en la melanoĉeloj de la baza tavolo de epidermo [10].
10. Vikipedio: Efelido
angle:
melanocyte
beloruse:
мэлянацыт
france:
mélanocyte
hispane:
melanocito
nederlande:
melanocyt
ukraine:
клітина, що синтезує меланін

nervoĉelo

FIZL Ĉelo funkcianta en la nervosistemo: „La aktiveco de nervoĉeloj“ [11].
11. E. D. Adrian: La aktiveco de nervoĉeloj, Scienca Revuo, 1953:1-2
angle:
nerve cell
beloruse:
нэйрон, нэўрон
bulgare:
неврон
ĉine:
神經細胞 [shénjīngxìbāo], 神經元 [shénjīngyuán]
france:
cellule nerveuse
germane:
Nervenzelle
hispane:
neurona
itale:
cellula nervosa
japane:
神経細胞 [しんけいさいぼう]
katalune:
neurona
nederlande:
zenuwcel
pole:
komórka nerwowa
ukraine:
нейрон, неврон

ovoĉelo

FIZL Matura, fekundigebla inseksa ĉelo3; ovulo; ovolo.
a)
ZOO Ina ĉelo de besto: la fekundigita ovoĉelo evoluas ĝenerale al kronlarvo […] kaj poste al vellarvo [12]; ovujo: organo de la ino, entenanta la ovoĉelojn PV .
b)
BOT Ina ĉelo de vegetaĵo, troviĝanta en la ovario kaj kiu ĉe formiĝo de frukto fariĝos semgrajno.
VD:spermatozoo
12. Vikipedio, Molusko, 2012-09-19
angle:
ovum, ovule, egg cell
beloruse:
яйцаклетка
bretone:
viell
france:
ovule
germane:
1.a Eizelle 1.b Samenanlage
greke:
ωάριο
hebree:
ביצית
hispane:
óvulo
hungare:
1.a petesejt 1.b magkezdemény
itale:
ovulo (anat.)
japane:
卵細胞 [らんさいぼう], 卵子 [らんし]
katalune:
òvul
nederlande:
eicel, eitje 1.a eicel
perse:
تخمک
pole:
komórka jajowa
portugale:
óvulo
ruse:
1.a яйцеклетка 1.b семяпочка
turke:
yumurtacık, yumurtacıkğı
ukraine:
яйцеклітина

plasmoĉelo

FIZL Speco de blanka sangoĉelo, kiu kreas antikorpojn: la establiĝo de cisticerkoj en diversaj histoj kaŭzas alergian inflamreagon, kiu montriĝas […] per amasiĝo de ĉel-infiltraĵoj, kiuj konsistas el ... limfocitoj, plasmoĉeloj kaj ankaŭ gigantĉeloj [13]
13. R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 1999:4 (50)
angle:
plasma cell
beloruse:
плязмацыт, плязматычная клетка
france:
plasmocyte
germane:
Plasmazelle
hispane:
plasmocito, célula plasmática
katalune:
plasmòcit

plurĉelulo

BIO Organismo vegetaĵa aŭ besta, kiu konsistas el pluraj ĉeloj, formantaj diversafunkciajn histojn: biologoj plibonigis tiun sistemon, en kiu malsupre troviĝas unuĉeluloj kaj supre troviĝas kompleksaj plurĉeluloj [14].
14. E. Nieuwenhuys, trad. L. De Cooman: Araneo, 1999-2004
angle:
multicellular organism
beloruse:
шматклетачны арганізм
bulgare:
многоклетъчно
france:
organisme pluricellulaire
germane:
Mehrzeller
hispane:
organismo pluricelular
itale:
organismo pluricellulare
katalune:
organisme pluricel·lular
pole:
wielokomórkowiec, organizm wielokomórkowy
ruse:
многоклеточное
ukraine:
багатоклітинний організм

praĉelo

BIO Ne jam specialiĝinta ĉelo de vivaĵo, kapabla regeneriĝi kaj specialiĝi al iu el pluraj ĉeltipoj: esploroj pri embriaj praĉeloj MD08 ; estis konstruita la unua miniatura homa cerbo, danke al la uzo de praĉeloj [15]; oni stimulas la naturan formadon de la dentino, kiu riparas damaĝojn per la mobilizado de praĉeloj kuŝantaj en la dentopulpo [16].
15. Roberto Pigro: 2013: dek donacoj al la posteuloj, Monato, 2014/02, p. 12
16. Monato, Juan Carlos Montero Medina: Restaŭri dentojn per praĉeloj, 2018/01, p. 20
angle:
stem cell
beloruse:
ствалавая клетка, камлёвая клетка
ĉine:
干细胞 [gànxìbāo]
france:
cellule souche
germane:
Stammzelle
japane:
幹細胞 [かんさいぼう]
nederlande:
stamcel

sunĉelo

TEK Elektronika ĉelo, kiu pro ricevo de lumo produktas energion: sunĉelo el silicio [17]; la alt-efikaj sunĉeloj sur la tegmento kolektas energion sufiĉan por veturi averaĝe 15 - 25 km tage je urba rapideco [18].
17. [A. Oberndorfer]: Hidrogeno rekte el sunlumo, 2013-09-11
18. Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, Monato, 2008/11, p. 13
angle:
solar cell
beloruse:
фотаэлемэнт, фотаэлектрычны пераўтваральнік
ĉine:
額定值與實際值比較 [édìngzhíyǔshíjìzhíbǐjiào]
france:
cellule photovoltaïque
germane:
Solarzelle
hispane:
célula solar, célula fotovoltaica, célula fotoeléctrica, fotocélula
japane:
太陽電池 [たいようでんち]
ukraine:
сонячний елемент

unuĉelulo

BIO Simpla organismo, kiu tuta konsistas el unu sola ĉelo: al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj [19].
angle:
unicellular organism, single-cell organism
beloruse:
аднаклетачны арганізм
bulgare:
едноклетъчно
ĉine:
单细胞 [dānxìbāo], 单细胞生物 [dānxìbāoshēngwù]
france:
organisme monocellulaire
germane:
Einzeller
hispane:
organismo unicelular
itale:
organismo monocellulare
katalune:
organisme unicel·lular
pole:
jednokomórkowiec, organizm jednokomórkowy
ruse:
одноклеточное
ukraine:
одноклітинний організм

blanka sangoĉelo

FIZL Limfo- aŭ sangoĉelo aganta kontraŭ infektoj; leŭkocito: mjelo dum la tuta nia vivo produktas ruĝajn, kaj blankajn sangoĉelojn [20].
20. S. Zagórski, trad. D. Kowalska: Ĉeloj por specialaj taskoj, [vidita en 2010]
angle:
leukocyte, white blood corpuscle, white blood cell
beloruse:
лейкацыт, белая клетка крыві
bulgare:
левкоцит
france:
globule blanc, leucocyte
germane:
weißes Blutkörperchen, Leukozyt [fak]
greke:
λευκοκύτταρο
hispane:
leucocito, glóbulo blanco
hungare:
fehérvérsejt, leukocita
itale:
globulo bianco, leucocita
japane:
白血球 [はっけっきゅう]
katalune:
glòbul blanc, leucòcit
nederlande:
witte bloedcel, wit bloedlichaampje
perse:
گویچهٔ سفید، گلبول سفید، لکوسیت
pole:
leukocyt, białą krwinka
portugale:
leucócito, glóbulo branco
ruse:
лейкоцит, белое кровяное тельце

ruĝa sangoĉelo

FIZL Sangoĉelo kiu al korpaj histoj portas oksigenon, kaj de ili deprenas karbondioksidon; eritrocito: dum kosmovojaĝo kosmonaŭtoj perdos ostokalcion kaj suferos de muskola atrofio kaj reduktiĝo de ruĝaj sangoĉeloj [21]
angle:
red blood cell
beloruse:
эрытрацыт, чырвоная клетка крыві
france:
érythrocyte, globule rouge, hématie
hispane:
eritrocito, glóbulo rojo, hematíe
japane:
赤血球 [せっけっきゅう]
katalune:
glòbul roig, eritròcit
nederlande:
rode bloedcel
pole:
erytrocyt, czerwona krwinka

administraj notoj