*kav/o UV

*kavo

Malplenaĵo en solida materio aŭ en organo: kavoj en tero, en arbo, en pano, en fromaĝo; iu malfermos kavon, aŭ elfosos kavon, kaj ne kovros ĝin, kaj falos tien bovo [1]; sur la muroj de la domo [estas] kavetoj verdetaj [2]; la homoj kaŝis sin en kavernoj, en arbustoj, en rokoj, en kavoj, kaj en putoj [3]; li fosis kavon kaj profundigis ĝin, kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis [4]; pelis pavon, falis kavon PrV (malsukcesi); al kavo senfunda ŝtopado ne helpas PrV ; en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj [5]; kavvojo (profunde fosita en tero); kotkavaĵo; la ĉarmaj kavetoj de fraŭlinaj vangoj; ANA korkavetoj (vd kamero). VD:kaverno
angle:
cavity, hollow, depression, pit, indentation, recess, hole, void
beloruse:
яма, роў, упадзіна, западзіна, перахлябіна, пячора, ніша
ĉeĥe:
výmol na cestě
ĉine:
窿 [lóng], 堀 [kū], 屇 [tián], 坎 [kǎn], 窟窿 [kūlong], 硐 [dòng], 空洞 [kōngdòng], 凹洞 [āodòng], 窟 [kū], 腔 [qiāng], 凼 [dàng], 坈 [kēng], 坳 [ào], 岫 [xiù]
france:
cavité, creux (subst., cavité), dépression (cavité), fosse (cavité), renfoncement (cavité), retrait (cavité), trou (cavité), vide (subst., cavité) ~vojo: chemin creux. ~eto: petit creux, fossette. kor~eto: cavité du cœur.
germane:
Höhle, Höhlung, Hohlraum, Grube, Senke, Mulde, Vertiefung
hispane:
cavidad
hungare:
üreg, gödör ~vojo: mélyút. ~eto: gödröcske. kor~eto: szívüreg.
japane:
[めど], 空洞 [くうどう], くぼみ, へこみ, 腔 [こう], 窩 [か], 谷 [たに]
nederlande:
holte, kuil
pole:
dół, jama, zagłębienie, fosa, jaskinia
portugale:
cava, cavidade, fosso, buraco
rumane:
bârlog, cavitate , depresie , fund, groapă, peștera, șanț
ruse:
яма, впадина, углубление ~eto: ямочка (на щеке).
slovake:
výmoľ na ceste
ukraine:
яма, рів, западина, заглиблення, заглибина, вибоїна, дупло, порожнина, ямка

kava

Kavoforma aŭ enhavanta kavojn: kava vojo, relo, dento; kavaj okuloj, vangoj; kaveca (kaverna) voĉo; lago kun kurbaj bordoj kaj kava fundo [6]; en tiu loko estis kava dezerto, ĉirkaŭita de amfiteatro de nudaj montoj [7]; la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto Marta ; ŝi […] alportis akvon en sia mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda kaj pli kava [8]; alta saliko, [kiu] en la mezo ĝi estas disfendita, kaj el la kavaĵo elkreskas herbo [9]; dum la pontokonstruado la lignaĵisto elfosis rondan kavaĵon je la suda fosaĵlimo [10].
angle:
hollow
beloruse:
запалы
ĉeĥe:
dutý
ĉine:
空心 [kōngxīn], 中空 [zhōngkōng], 虚空 [xūkōng], 空洞 [kōngdòng], 芤 [kōu], 浮 [fú]
france:
creux (adj.), creusé (adj.), cave (creusé), encaissé (creux)
germane:
hohl, ausgehöhlt
hungare:
üreges, gödrös, odvas, kátyús
japane:
中空の [ちゅうくうの], 空洞の [くうどうの], くぼんだ
nederlande:
hol, concaaf
pole:
pusty, wklęsły, zagłębiony
portugale:
vazio, oco, cavo, cavado, côncavo
rumane:
concav, gol
ruse:
впалый
slovake:
dutý
ukraine:
запалий, порожнистий, дуплистий, вибоїстий, впалий

kavi

(ntr)
Esti kava: nigrajn rokojn ondoj lavas, || nur mallaŭte, lulmurmure; || ĉar belego ilin ravas: || sonĝas, kie rokoj kavas, || blond-harara Ŝuna pure [11].
11. J. Francis: Hebridea Romanco, La Nica literatura revuo, numero 4:4
angle:
to be hollow
beloruse:
зеўраць, адкрывацца, быць раскрытым
ĉeĥe:
být dutý, zet
france:
être creux, être cave, être encaissé, béer
hispane:
estar cavado
hungare:
üreges, gödrös
japane:
空洞である [くうどうである], くぼんでいる
nederlande:
hol zijn
pole:
kopać, drążyć
portugale:
ser cavado
rumane:
săpa, găuri
ruse:
зиять
slovake:
byť dutý
ukraine:
бути запалим, бути порожнистим, бути дуплистим і т.п.

kavigi

(tr)
Igi kava aŭ estigi kavojn en: li […] fosis kaj profunde kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko [12]; ŝi […] trinkis el sia kavigita mano [13]; kavigita peco da fromaĝo [14]; guto da pluvo […] kavigas la malmolan ŝtonon [15]; seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita Marta .
angle:
hollow out
beloruse:
рабіць парожнім, паглыбляць
ĉeĥe:
hloubit, prohloubit
ĉine:
掏空 [tāokōng], 打洞 [dǎdòng], 空心 [kōngxīn], 凹陷 [āoxiàn], 挖 [wā]
france:
creuser
germane:
aushöhlen
hispane:
cavar
hungare:
kiváj, homorít
japane:
空洞にする [くうどうにする], くぼませる
nederlande:
hol maken, uithollen
pole:
drążyć, wydrążyć, wyżłabiać
portugale:
cavar
rumane:
foraj, trânti, săpa
ruse:
втянуть, углубить
slovake:
vyhĺbiť (dutinu)

enkava

Prezentanta kvazaŭ enfalintan parton, kavon en surfaco: liaj okuloj, kvankam malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj [16].
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 6a, nokta aventuro de Lemuel
angle:
depressed, sunken
beloruse:
запалы
ĉine:
[āo], 洼 [wā]
france:
creusé, cave (creusé), déprimé (formant un creux), enfoncé (formant un creux)
germane:
eingefallen (Augen), tiefliegend
hungare:
mélyen ülő, beesett (átv.)
nederlande:
uitgehold
pole:
zagłębiony, wklęsły
portugale:
cavado, fundo (olhos, bochechas)
rumane:
încastrate, concav
ruse:
запавший, впалый, глубоко посаженный

enkaviĝi

(ntr)
Enfali, iĝi kava el antaŭe plena formo: liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj [17]; la homo kun enkaviĝinta frunto ekteruris [18].
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
18. Sinjoro Vanek en Parizo...
angle:
collapse, cave in
beloruse:
правальвацца, заглыбляцца
france:
se creuser, s'effondrer
hungare:
behorpad, kátyúba jut
nederlande:
hol worden
pole:
zagłębiać się
portugale:
tornar-se côncavo, tornar-se esburacado
rumane:
pătrunde
ruse:
запасть, впасть

foskavo

Arta, fosita kavo, precipe en tero: la knabo […] sidadis en sunlumo sur rando de foskavo kaj pritranĉadis pecon da ligno [19]; [la] ĉevalo ordinare paŝtiĝadis ĉe la foskavoj apud la landvojo [20]; nun li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj [21]. VD:fosaĵo
angle:
ditch, moat
beloruse:
роў, трашэя, капаніца
ĉeĥe:
drenážní rýha, příkop, zemní rýha
ĉine:
[qiàn], 壑沟 [hègōu], 壕 [háo], 凼 [dàng]
france:
douve, fossé
germane:
Graben, Grube
hungare:
ásott gödör
japane:
[ほり], 掘割 [ほりわり]
nederlande:
greppel, sloot
pole:
fosa
portugale:
fosso, fossa
rumane:
șanț
ruse:
ров
slovake:
drenážna ryha, priekopa
ukraine:
рів, траншея

genukavo

La kava loko malantaŭ la genuartiko: la kuseno en la genukavo […] ne estas plu sufiĉe mola [22]. SIN:poplito
22. Joseph Roth: La ribelo, III, p. 14
angle:
hollow of the knee
france:
creux du genou
germane:
Kniekehle

malkava

Konveksa: la delikata profilo kun malkavaj brovoj, apartigitaj de la sulko plena de melankolio kaj saĝo IK ; promezonoto tre malkava [23].
angle:
convex
beloruse:
выпуклы
ĉeĥe:
vypouklý
ĉine:
凸起 [tūqǐ]
france:
bombé, convexe
germane:
hervorstehend
hungare:
domború, konvex
japane:
凸型の [とつかたの]
nederlande:
bol, convex
pole:
wypukły
portugale:
convexo
rumane:
convex
ruse:
выпуклый
slovake:
vypuklý

mankavo

ANA Interna flanko de mano kave tenata: [li] mezuris per sia mankavo la akvon [24]; (figure) kiu kolektis la venton en siajn mankavojn [25]? la aktorino, ricevinta la ĉefpremion, postlasas signon de sia mankavo sur la Ponto de la gloro [26].
angle:
cupped palm
beloruse:
жменя
ĉeĥe:
dlaň
france:
creux de la main
germane:
hohle Hand
hungare:
marok
japane:
手のひらのくぼみ [てのひらのくぼみ]
nederlande:
handpalm, palm (v.d.hand)
pole:
dłoń
portugale:
côncavo (das mãos), concavidade (das mãos)
rumane:
mână
ruse:
горсть
slovake:
dlaň
ukraine:
пригорща

nazkavo, nazkavaĵo

1.
ANA Iu el la du kavoj, kiuj konsistigas la enkapan parton de la nazo: la internaj nazkavaĵoj estas tegitaj per tre angioza mukozo [27]; en ŝiaj naza kavo, faŭko kaj traĥeo oni trovis ŝlimon [28]; ĉe la ekstera parieto de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj […] supra, meza kaj suba [29].
2.
(komune) Naztruo: mia dekstra orelo ĉifone balanciĝas super miaj mukecaj nazkavoj [30].
27. H. Schicke: Malsanoj de la spira aparato, naturkuracado.info, [2007]
28. Monato, Walter Klag: Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion, 2015
29. Vikipedio, Nazo (organo), 2012-01-04
30. J. Ribillard: Vagado sub Palmoj, 1956
angle:
1. nasal cavity 2. nostril
beloruse:
1. поласьць носа 2. наздра, ноздра
ĉine:
1. 鼻腔 [bíqiāng]
france:
1. cavité nasale, fosse nasale
germane:
1. Nasenhöhle
japane:
鼻腔 [びこう]
pole:
jama nosowa
rumane:
cavitate nazală

oferkavo

ARKEREL Kavo, en kiun oni metas oferojn: komuna teamo de arkeologoj […] efektivigis la elfosadon de ses oferkavoj en ĉi tiu loko ekde 2020. [31].
beloruse:
пячора для ахвяраваньняў
france:
fosse sacrificielle

okulkavo

ANA Iu el la kavaĵoj en kapo, en kiu estas okulglobo: la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj [32]; okuloj profundiĝintaj en la okulkavoj [33].
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
33. V. Garŝin, trad. M.. Povorin: La ruĝa floro, La Ondo de Esperanto, 2006:12 (146)
angle:
cavity of the eye
beloruse:
вачніца, ваковіца
bulgare:
очна кухина
ĉeĥe:
očnice
ĉine:
眼眶 [yǎnkuàng], 眶 [kuàng]
france:
orbite (de l'œil)
germane:
Augenhöhle
hungare:
szemgödör
japane:
眼窩 [がんか]
nederlande:
oogkas
pole:
jama oczna
portugale:
órbita (ocular)
rumane:
cavitatea oculară
ruse:
глазница, глазная впадина
slovake:
očnica, očná jamka
ukraine:
очна ямка, очна западина, орбіта

radokavo, radkavaĵo

TRA Duopa sulko, kavo farita de veturilradoj en tera vojo; vojsulko, trako1.b: blovis akra sudorienta vento, kiu kvazaŭ duobligis la froston; la rapidaj piedbatoj de la ĉevaloj disrompis la glacion en la profundaj radokavoj [34]; (figure) Mario Viktorovna ankaŭ tute eniris en la antaŭan radkavaĵon (vivrutinon) [35].
34. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Jozefa, Esperanto triumfonta, 1923-02-18 (124)
35. A. A. Saĥarov: Superforta ambicio, 1913
angle:
rut
beloruse:
каляіна
ĉine:
[chè], 轍 [zhé], 航道 [hángdào]
france:
ornière
germane:
Fahrrinne
hungare:
kátyú
japane:
わだち
nederlande:
karrenspoor
pole:
koleina
portugale:
carril, rodeira
rumane:
brazdă
ruse:
колея

administraj notoj