tradukoj: be bg cs de en es fr hu id io it iu nl pl pt ro ru sk sv tr

*genu/o PV

*genuo

1.  
ANA Antaŭa parto de la artiko kuniganta la femuron kun la kruro: star[i] sur la genuoj (ekvilibrigi la korpon sur la genuoj kaj la piedpintoj, tenante la bruston kaj femurojn vertikalaj) [1]; li stariĝis unugenue sur la planko Marta; jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon [2].
2.
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel:
a)
Vunda punkto, ema malfortiĝi pro laco aŭ timo: falantojn restarigis viaj vortoj, kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis [3]; ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo [4]; la pordisto sentis siajn genuojn moliĝi [5].
b)  
Korpoparto, kie oni portas iun aŭ ion ŝirmocele: (frazaĵo) preni iun sur la genuojn; la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef [6]; ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo [7]; kial mi ne mortis tuj el la utero [...]? kial akceptis min la genuoj? [8]. VD:sino, basko
Rim.: Ĉi-sence oni imagas, ke la portanto sidas, kaj liaj „genuoj“ fakte ampleksas la tutan surfacon de liaj du horizontalaj femuroj.
c)
Simbolo de ies potenco super iu alia, kiu metas sian vizaĝon vid-al-vide al ĝi: (frazaĵo) fali antaŭ ies genuoj: Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo [9]; (frazaĵo) premi sin al ies genuoj: la homoj leviĝis de la tero, la pli proksimaj komencis premi sin al [la] genuoj [de la apostolo] [10]; (frazaĵo) klini sin al ies genuoj: [li] poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris [11]; (frazaĵo) kisi ies genuojn: hodiaŭ, iom pli malfrue, [ili] havos la honoron kisi vian genuon [12].
d)
Simbolo de ies humiliĝo aŭ timo antaŭ la alia: (frazaĵo) fleksi / klini sia(j)n genuo(j)n antaŭ iu: la tria kvindekestro [...] fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin [13]; Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin [14]; antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo [15]; (frazaĵo) peti ion sur la genuoj / surgenue / genuante: mi devigos lin, ke li sur la genuoj petu de vi pardonon! [16]; (frazaĵo) fali sur la genuojn: kiun mi devas timi ĉi tie, kie ĉiuj falas antaŭ mi sur la genuojn? [17]; (frazaĵo) ĵeti sin sur la genuojn: ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono [18].
Rim.: Pro sia kapablo fleksiĝi la genuo ebligas onin malaltigi sian kapon kaj per tio esprimi submetiĝon.

genui  

(ntr)
Stari sur la genuoj: li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio [19]; ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo, en sintenado de virino, nutranta suĉinfanon [20]; belaj piedoj, vi diras... Nu, li genuos ĉe ili [21]. SIN:surgenui

genuigi

(tr)
Starigi sur la genuoj: li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo [22].

genuiĝi, ekgenui, surgenuiĝi  

(ntr)
Ekstari sur la genuoj: li veturigis lin sur sia dua ĉaro; kaj oni kriis antaŭ li: Genuiĝu! [23]; la vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo Marta; [Salomono] nun stariĝis sur [la ambono, kaj] ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael [24]; du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta [25]. VD:genufleksi

genuiĝilo  

KRI Tre malalta seĝoforma meblo uzata por preĝado: oni genuas sur la plato kaj apogas la kubutojn sur la apogilo: antikva krucifikso super ligna genuiĝilo, malpuraj bildoj de sanktuloj, dikaj libregoj kaj polvoplenaj geografiaj kartoj ĉio maldistingiĝis kaŭze de malforta lumo [26].

surgenui  

Genui: ĉe la altaro, forlasata kuŝas mitralpafilo, kaj surgenuas brunhaŭta junulo kun trikolora signo sur la koro [27]; dume profesoro doktoro Grum, la eta, nervoza jurmedicinisto, surgenuis apud la kadavro kaj faris la necesajn konstatojn [28].
Rim.: Neatendite, ĉi tiu vorto aperas en PV kun la du signifoj „fleksi la genuojn“ kaj „surgenuiĝi“. Necesas konfesi, ke pluraj ekzemploj estas egale bone interpreteblaj per „genui“ aŭ „genuiĝi“.

tradukoj

anglaj

~o: knee; ~i: kneel.

belorusaj

~o: калена; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: кленчыць.

bulgaraj

~o: коляно; ~i: стоя на колене, коленича (неподвижно); ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: заставам на колене.

ĉeĥaj

~o: koleno; ~i: klečet; sur~i: klečet.

francaj

~o: genou; ~i: être à genoux, être agenouillé; ~igi: agenouiller, mettre à genoux; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: se mettre à genoux, s'agenouiller; ~iĝilo: prie-dieu; sur~i: être à genoux, être agenouillé. preni iun sur la ~ojn: prendre qn sur ses genoux; fali antaŭ ies ~oj: tomber aux genoux de qn; premi sin al ies ~oj: se presser aux genoux de qn; kisi ies ~ojn: embrasser les genoux de qn; fleksi / klini sia(j)n ~o(j)n antaŭ iu: fléchir les genoux devant qn; peti ion sur la ~oj / sur~e / ~ante: demander à genoux; fali sur la ~ojn: tomber à genoux; ĵeti sin sur la ~ojn: se jeter à genoux.

germanaj

~o: Knie; ~i: knien; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: die Knie beugen, sich knien, niederknien.

hispanaj

~o: rodilla; ~i: estar de rodillas; ~igi: arrodillar; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: arrodillarse; ~iĝilo: reclinatorio; sur~i: estar de rodillas.

hungaraj

~o: térd; ~i: térdel, térdepel; ~igi: letérdeltet, letérdepeltet; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: letérdel, letérdepel; sur~i: térdepel, rátérdepel. preni iun sur la ~ojn: térdére ültet; fali antaŭ ies ~oj: lába(i) elé borul; fleksi / klini sia(j)n ~o(j)n antaŭ iu: térdet hajt vki előtt; peti ion sur la ~oj / sur~e / ~ante: térden állva kér; fali sur la ~ojn: térdre borul; ĵeti sin sur la ~ojn: térdre veti magát.

idaj

~o: genuo.

indoneziaj

~o: lutut; ~i: [lutut] berlutut.

inuitaj

~o: ᓰᖅᑯᖅ.

italaj

~o: ginocchio; ~i: stare in ginocchio, stare inginocchiato; ~igi: far inginocchiare, mettere in ginocchio, inginocchiare; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: inginocchiarsi, mettersi in ginocchio, genuflettersi; sur~i: inginocchiarsi (stare inginocchiato), stare in ginocchio, stare inginocchiato.

nederlandaj

polaj

~o: kolano; ~i: uklęknąć.

portugalaj

~o: joelho; ~i: estar de joelhos.

rumanaj

~o: genunchi.

rusaj

~o: колено; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: преклонить колени, встать на колени.

slovakaj

~o: koleno; ~i: kľačať; sur~i: pokľaknúť.

svedaj

~o: knä.

turkaj

~o: diz; ~igi: diz çöktürmek; ~iĝi, ek~i, sur~iĝi: diz çökmek.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:4
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 21:7
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 50:23
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 3:12
9. La Nova Testamento, S. Luko 5:8
10. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
11. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 1:13
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 19:18
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 45:23
16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La leĝisto
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9
18. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:10
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
21. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 25a, p. 177a
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:11
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:43
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 6:13
25. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
26. A. Ŝenoa, trad. F. Kolar-Krom: La Trezoro de l' Oraĵisto, 1911
27. C. C. Guglielminetti: Marto 1945, Nica Literatura Revuo, 1958-11 ĝis 12 (4:2), p. 53a
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 3a


ℛevo | datumprotekto | genu.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2017/06/23 12:10:14