tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pl ru sk

*kamer/o PV

*kamero

1.  
Izolita ĉambro specialcela, eble senfenestra kaj nehejtata: radio de la subiranta suno enfalas en la nudan kameron (en malliberejo) [1]; en la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado Marta; trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj [2]; li respondas per absurdaĵoj aŭ rifuzas respondi, kaj nur petas pri tio, ke oni lin kaŝu en blenditan kameron sub armitan gardon [3]. VD:ĉelo1
2.  
FOT Interno de reprodukta aparato (fotilo, kamerao, k.s.), kie projekciiĝas bildo sur la filmon aŭ lumsensoron: la originalan bildon oni kuŝigis en reprokamero, kaj tie oni kreis ekranigitan version sur papero [4]. VD:senluma kamero
3.
ANATEK Parto de aparato, maŝino, vivula organo, prezentanta fermitan spacon: kameretoj de la koro (aŭrikloj kaj ventrikloj); kamero de revolvero, de reakcia motoro; la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon [5]; nebulkamero (alinome Vilson-kamero) povas montri spurojn de la jonizaj radioj, ŝargitaj korpuskloj [6].
4.  
(evitinde) Ĉambro2: la malsupra kamero de la afgania parlamento [7].

gaskamero

MIL Fermita ĉambro por mortigo per venena gaso, kiun uzis nazioj por ekstermado de judoj kaj aliaj grupoj dum la dua mondmilito: ŝi pereis la 9-an de aŭgusto, mortigita per la gaso Ziklon-B en gaskamero [8]; la infano, kiu desegnis la linogravuraĵon, Petr Ginz, egale katastrofe pereis, en gaskamero en Aŭŝvico en septembro 1944 [9].

senluma kamero, trueta kamero [10]  

FOT Malluma ĉambro aŭ kesto kun truo, tra kiu objektoj projekciĝias: la lumo […] estas enfokusigita per la lenso sur la retino kie ĝi formas bildon similan al tio formita per lumo pasanta tra pingltoruo en senluma kamero [11]; optika rimedo por vidi objektojn pligrandigitaj pere de senluma kamero [12].

tradukoj

anglaj

~o 1.: dark room; ~o 3.: chamber.

belorusaj

~o 1.: камора, камэра; ~o 2.: камэра; ~o 3.: камэра; gas~o: газавая камэра; senluma ~o, trueta ~o : камэра.

ĉeĥaj

~o: komora (místnost i instituce); gas~o: plynová komora.

francaj

~o: pièce, réduit, chambre; gas~o: chambre à gaz.

germanaj

~o: Kammer.

hispanaj

~o: cámara (habitación, cuarto), recámara; gas~o: cámara de gas.

hungaraj

italaj

~o: camera (anat., tec., mil.).

katalunaj

~o 1.: cambra, habitacle, cofurna; ~o 2.: càmera; ~o 3.: cambra, cavitat; gas~o: cambra de gas; senluma ~o, trueta ~o : càmera.

nederlandaj

~o 1.: kamer ; ~o 2.: kamer ; ~o 3.: kamer ; senluma ~o, trueta ~o : kamer .

polaj

~o 1.: komora; ~o 3.: komora.

rusaj

~o 1.: камера, коморка, чулан; ~o 2.: камера; ~o 3.: камера; senluma ~o, trueta ~o : камера.

slovakaj

~o: kamera, komora; gas~o: plynová komora.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19a
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
4. Monato, , Paul Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
5. Vikipedio, , https://eo.wikipedia.org/?curid=190223, Fluto fajfila
6. Vikipedio, , https://eo.wikipedia.org/?curid=246467, Nebulkamero
7. Vikipedio, , https://eo.wikipedia.org/?curid=209054, Ĝirga
8. S. Śmigielski: Edith Stein - fratulino Tereza Benedikta de la Kruco, Dia Regno, 2009:2 (74)
9. Monato, , Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, 2006
10. Monato, , Julius Hauser: Rivelita: la movado de la suno, 2012
11. Vikipedio, , https://eo.wikipedia.org/?curid=2104, Immanuel Kant
12. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli


ℛevo | datumprotekto | kamer.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2018/04/24 15:10:14