*ĉambr/o PV

*ĉambro

1.
ARKI Ĉiu el la apartaj ejoj de domo, disigitaj per muroj aŭ vandoj, kaj komunikiĝantaj per pordoj: ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn [1]; ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj [2].
a)
Ĉambro en loĝejo: la patro estas en la ĉambro [3]; en la ĉambro sidis nur kelke da homoj [4]; li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie [5]; en la dometo estis malgranda vestiblo, bela ĉambro kun kamero [6]; post mia morto vi montros al li la tutan kastelon, ĉiujn ĉambrojn, salonojn kaj kelojn [7]; Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj [8]. SUB:ĉelo1, kabineto1.a, kamero1
b)
Ĉambro ofica: koran dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn [9]; tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto, sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj Marta ; ĉambro 150 estas ŝia oficejo [10]; psikologino vizitos la knabon en ties hospitala ĉambro [11]. VD:aŭlo, oficejo, salono, solenejo
2.
POL Ŝtata aŭ publika institucio, precipe asembleo, kaj ties oficejo aŭ kunvenejo: elektiĝis 480 parlamentanoj al la Ĉambro de Deputitoj [12]; la supera ĉambro ― la Ĉambro de Lordoj ― ĉiam kontraŭis reformojn proponitajn kaj de liberalaj kaj de laboristaj registaroj [13]; la dua ĉambro de la parlamento de Nederlando per 109 kontraŭ 33 voĉoj akceptis la leĝoproponon [14]; li ne sukcesus realigi reformon sen la helpo de kristandemokrataj partioj, laŭ la nuna konstelacio en la du ĉambroj, federacia parlamento kun plimulto de regantaj partioj socialdemokrata kaj verdula kaj ĉambro de (federaciaj) landoj [15]; iom pli ol kvinono de la balot-rajtigitoj en Ĉeĥa Respubliko voĉdonis dum elektoj por la senato, la supera ĉambro de la parlamento [16]; IKEF organizis viziton de Humboldt-Universitato kaj de la Komerca Ĉambro [17].
afrikanse:
kamer
albane:
dhomë
amhare:
ክፍል
angle:
1. room 2. chamber
arabe:
1.a حُجْرَةٌ ج حُجَرٌ
armene:
սենյակ
azerbajĝane:
otaq
beloruse:
1.a пакой 1.b заля паседжаньняў 2. палата (установа)
bengale:
রুম
birme:
အခန်း
bosne:
soba
bulgare:
стая
ĉeĥe:
pokoj, místnost
ĉine:
1. [zhāi]
dane:
værelse
estone:
tuba
eŭske:
gela
france:
1.a pièce (d'habitation) 1.b salle 2. chambre (institution) Ĉ~o de Deputitoj: Chambre des Représentants(Belgique) .
galege:
cuarto
germane:
Kammer, Zimmer 1.a Raum 1.b Kammer, Amtsstube 1. Stube 2. Kammer Ĉ~o de Deputitoj: Abgeordnetenkammer.
guĝarate:
રૂમ
haitie:
chanm
haŭse:
dakin
hebree:
1. חדר
hinde:
कमरे
hispane:
1.a habitación, cuarto, recámara 1.b cámara 2. cámara
hungare:
1.a szoba 1.b helyiség 2. ház (pl. felsőház), kamara Ĉ~o de Deputitoj: képviselőház.
igbe:
ụlọ
indonezie:
kamar, ruang 2. dewan, majelis
irlande:
seomra
islande:
herbergi
itale:
1. stanza, camera, sala 2. camera Ĉ~o de Deputitoj: Camera dei Deputati.
japane:
部屋 [へや]
jave:
kamar
jide:
צימער
jorube:
yara
kanare:
ಕೊಠಡಿ
kartvele:
ოთახი
katalune:
1.a habitació
kazaĥe:
бөлме
kimre:
ystafell
kirgize:
бөлмө
kmere:
បន្ទប់
koree:
korsike:
cammara
kose:
igumbi
kroate:
soba
kurde:
jûre
latine:
locus
latve:
telpa
laŭe:
ຫ້ອງການ
litove:
kambario
makedone:
соба
malagase:
efitra
malaje:
bilik
malajalame:
ഇടം
malte:
kamra
maorie:
ruma
marate:
खोली
monge:
chav tsev
mongole:
өрөө
nederlande:
kamer Ĉ~o de Deputitoj: Kamer van volksvertegenwoordigers (België) , Tweede Kamer (Nederland).
nepale:
कोठा
njanĝe:
chipinda
okcidentfrise:
keamer
panĝabe:
ਕਮਰੇ
paŝtue:
کوټه
perse:
اتاق Ĉ~o de Deputitoj: مجلس نمایندگان.
pole:
1.a pokój, izba, pomieszczenie, sala 1.b pokój, pomieszczenie 2. izba
portugale:
1.a cômodo (subst.) 1.b câmara 2. câmara
ruande:
icyumba
rumane:
1.a cameră, odaie
ruse:
1. комната 2. палата Ĉ~o de Deputitoj: палата депутатов.
samoe:
potu
sinde:
ڪمري ۾
sinhale:
කාමරය
skotgaele:
seòmar
slovake:
1.a izba 1.b miestnosť 2. komora
slovene:
soba
somale:
qolka
ŝone:
mukana
sote:
kamoreng
sunde:
kamar
svahile:
chumba
svede:
1.a rum
taĝike:
хона
taje:
ห้อง
tamile:
அறையில்
tatare:
бүлмә
telugue:
గది
tibete:
ཁང་པ་
tokipone:
1. tomo
turke:
oda
ukraine:
номер
urdue:
کمرے
uzbeke:
xona
vjetname:
phòng
zulue:
igumbi

ĉambristo

Servisto, kiu servas en loĝoĉambroj: eniris en la salonon la ĉambristo de la faraono kaj murmuretis, ke la sinjorino Hebron grave ekmalsanis [18]; kiam li estis sola kun la ĉambristo Benedikto, li demandis […] [19]; la ĉambristo de Maziero, maljuna servisto […] eniris rapide kun mireganta mieno [20]; dum lia ĉambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la vizaĝo de Laŭrento ŝajnas pli malgaja ol kutime [21]; li venis en tiu tempo, kiam la generalo nur ellitiĝis kaj kiam lia ĉambristo eble portis al li arĝentan ujon por lavado [22].
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
19. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
20. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
22. N. Gogol, trad. V. Vyĉegĵanin: Malvivaj animoj, Novelo pri kapitano Kopekin
angle:
room attendant
beloruse:
пакаёвы
ĉeĥe:
komorník
france:
camériste
germane:
Roomboy
hispane:
camarista, ayuda de cámara
hungare:
szobainas, komornyik
itale:
cameriere (domestico), domestico (uomo di servizio)
japane:
召使 [めしつかい], 従僕 [じゅうぼく]
nederlande:
kamenier
perse:
پیشخدمت، خدمتکار
pole:
kamerdyner
portugale:
camareiro
ruse:
камердинер

ĉambristino

Servistino, kies laboro estas purigi kaj ordigi loĝoĉambrojn: ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [23]; ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj, sklavoj por la portiloj […] [24]; ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon [25]? de dek du jaroj ŝi kudras por la bona sinjorino elegantajn vestojn dum tutaj noktoj, akre admonas ŝiajn ĉambristinojn kaj lakeojn [26].
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 29a, La Revuo, 1908-02
26. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
angle:
chambermaid, room attendant
beloruse:
пакаёўка
ĉeĥe:
pokojská
ĉine:
客厅女仆 [kètīngnǚpú]
france:
femme de chambre
germane:
Zimmermädchen
hebree:
עוזרת
hispane:
ayuda de cámara
hungare:
szobalány
itale:
cameriera (domestica), domestica (donna di servizio), donna di servizio
japane:
小間使い [こまづかい], 侍女 [じじょ]
nederlande:
kamermeisje
perse:
خدمتکار (زن)
pole:
pokojówka
portugale:
camareira
ruse:
горничная
ukraine:
покоївка

antaŭĉambro

1.
Parto de loĝejo, ĉe la enirejo, kie oni demetas la mantelojn, ĉapelojn, pluvombrelojn, ktp. ni enrigardu iom en la antaŭĉambron, kie trovis rifuĝon la supervestoj, bastonoj, pluvombreloj kaj galoŝoj [27]. VD:koridoro, vestiblo
2.
Salono, en kiu la vizitantoj de oficialulo aŭ eminentulo atendas la akcepton: (figure) mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de la poezio mi ĝin ekkonis [28]; la polica oficiro […] anoncis, ke en la antaŭĉambro atendas kelke da palacaj servistoj [29]; la antaŭĉambro […] estis inkrustita nur el rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo laŭ kiu ĉio estis aranĝita, bone kompensis tiun tre grandan simplecon [30]; interese estas enrigardi en mian antaŭĉambron, kiam mi ankoraŭ ne vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas, kiel burdoj [31]; en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino Marta . VD:akceptejo, atendejo, fojero
angle:
antechamber
beloruse:
1. пярэдні пакой 2. прыёмны пакой
ĉeĥe:
předpokoj
france:
1. entrée (vestibule) 2. antichambre
germane:
1. Diele 2. Vorzimmer
hebree:
חֲדַר הַמתָנָה
hispane:
1. vestíbulo 2. recibidor
hungare:
előszoba 1. előszoba 2. fogadószoba, fogadóhelyiség
itale:
1. vestibolo, ingresso (stanza), anticamera 2. anticamera
nederlande:
1. vestibule 2. voorvertrek, voorkamer, wachtkamer
perse:
1. اتاقک ورودی، راهروی ورودی، دهلیز 2. اتاق انتظار، پیش‌تالار
pole:
1. przedpokój, sień 2. poczekalnia
portugale:
1. vestíbulo 2. antecâmera
ruse:
1. прихожая
slovake:
predsieň
ukraine:
передпокій

atendoĉambro

ARKI Atendejo, ĉambro, ĝenerale kun seĝoj, por atendado: mi atendis la kuraciston en atendoĉambro dum duonhoro; li kondukis lin al atendoĉambro, klarigante, ke bedaŭrinde la ambasadora moŝto pro oficialaj devoj iom malfruos, sed ke dume la estimata gasto ne hezitu drinki el la bufedo [32].
angle:
waiting room, anteroom
beloruse:
чакальня, заля чаканьня
ĉeĥe:
čekárna
france:
salle d'attente
germane:
Wartezimmer
hispane:
sala de espera
hungare:
várószoba
indonezie:
ruang tunggu
itale:
sala d'attesa
perse:
اتاق انتظار
pole:
poczekalnia
portugale:
sala de espera

banĉambro

ARKI Ĉambro por bano, duŝo, korpa purigado kaj flegado: deĵorantinoj akceptis Kandid kaj Kakambo ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banĉambrojn [33]; puriĝi sub la duŝo en la apuda banĉambro [34]; Karlo ĝis nun neniam povis esti sola kun si mem pro sia familio kaj sekve li eĉ ĝojis pro sia ekskluziva propra banĉambro [35]. VD:banejo
angle:
bathroom, bath
beloruse:
ванная
bulgare:
баня
ĉeĥe:
koupelna
ĉine:
浴室 [yùshì], 卫生间 [wèishēngjiān], 洗澡間 [xǐzǎojiān]
france:
salle de bain
germane:
Badezimmer
hebree:
חדר אמבטיה
hispane:
cuarto de baño
hungare:
fürdőszoba
indonezie:
kamar mandi
itale:
bagno (stanza), stanza da bagno
japane:
浴室 [よくしつ], 風呂場 [ふろば], バスルーム
nederlande:
badkamer
perse:
حمام
pole:
łazienka
portugale:
banheiro
ruse:
ванная
turke:
banyo
ukraine:
ванна (кімната)

*dormoĉambro

ARKI Ĉambro ordinare kvieta kaj taŭge ekipita por dormado: li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron [36]; ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito [37]; la lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj [38]; je la deka vespere ĉiuj estis en la dormoĉambroj, je la deka kaj duono la domo dormadis [39].
36. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
39. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, 2005, p. 27a
angle:
bedroom
beloruse:
спальня, лажніца
bulgare:
спалня
ĉeĥe:
ložnice
ĉine:
睡房 [shuìfáng], 卧房 [wòfáng], 卧室 [wòshì], 眠 [mián], 睡 [shuì]
france:
chambre à coucher
germane:
Schlafzimmer
hispane:
dormitorio
hungare:
hálószoba
indonezie:
kamar tidur
itale:
camera (stanza da letto), camera da letto
japane:
寝室 [しんしつ]
katalune:
cambra
nederlande:
slaapkamer
okcitane:
cambra
perse:
اتاق خواب
pole:
sypialnia
portugale:
quarto (de dormir)
ruse:
спальня
turke:
yatak odası
ukraine:
спальня, спальна кімната

klasĉambro

ARKIPED Ĉambro en lernejo, kie klaso lernas: kiam ili estas en la klasĉambro, ili ne rajtas interparoli, kaj ili ankaŭ devas sidi senmovaj [40]; mi reiras en la klasĉambron, kie komenciĝas la leciono […] pri historio [41]; la klasĉambroj havis multajn fenestrojn por havigi sufiĉe da lumo [42].
angle:
classroom, schoolroom
beloruse:
кляс (памяшканьне), клясны пакой
ĉeĥe:
učebna
ĉine:
教室 [jiàoshì], 課堂 [kètáng], 講堂 [jiǎngtáng]
france:
salle de classe
germane:
Klassenzimmer
hispane:
aula, clase
hungare:
osztályterem
indonezie:
ruang kelas
itale:
aula (scuola)
japane:
教室 [きょうしつ]
perse:
اتاق درس، کلاس درس
pole:
klasa
portugale:
sala de aula
rumane:
clasă
ukraine:
клас, класна кімната

komerca ĉambro, ĉambro de komerco, ĉambro de komerco kaj industrio

EKONPOL Komuna asocio de komercaj kompanioj, kiu servas ilin per reprezentado, informado, perado; ties oficejo: mian glason mi levas pro la bona stato, la gloro kaj la honoro de la urbo Bulonjo, la sano de la urbestraro, kaj de la reprezentanto de la komerca ĉambro [43]; bonveniga bankedo aranĝita de la Singapura Komerca Federacio kaj la Singapura Ĉina Ĉambro de Komerco kaj Industrio [44]. VD:borso
43. L. L. Zamenhof: Paroloj, Unua Kongreso Esperantista, 1905
44. Yu: Ĉina ĉefministro vokis fortigi ĉina-singapuran ekonomian kunlaboron, Ĉina Radio Internacia, 2018-11-15
angle:
chamber of commerce, board of trade
beloruse:
гандлёвая палата
ĉine:
商会 [shānghuì], 通商公所 [tōngshānggōngsuǒ], 工商会 [gōngshānghuì]
france:
chambre de commerce
germane:
Handelskammer, Gewerbekammer
hispane:
cámara de comercio
hungare:
kereskedelmi kamara
itale:
camera di commercio
japane:
商業会議所 [しょうぎょうかいぎしょ]
nederlande:
kamer van koophandel
ruse:
торговая палата

lavĉambro

ARKI Ĉambro en kiu oni lavas sin aŭ tolaĵon: Adamo estas en lavĉambro kaj lavas sin [45]. SUP:lavejoSIN:banĉambro
45. Lekcje Esperanto 1-15 , Leciono dekdua
angle:
washroom, washing room, laundry room, laundry
beloruse:
умывальня, ванная
ĉeĥe:
prádelna, umývárna
ĉine:
盥洗室 [guànxǐshì], 洗手間 [xǐshǒujiān]
france:
buanderie
germane:
Waschzimmer, Waschraum
hispane:
aseo, lavabo, lavandería
indonezie:
kamar mandi
itale:
bagno (stanza)
perse:
اتاق شستشو
pole:
łazienka, pralnia

*manĝoĉambro

ARKI Ĉambro por manĝado: li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron [46]; Samuel […] enkondukis ilin en la manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke [47]; Tafet en la manĝoĉambro kovris la tablon per blanka tuko, starigis la kandelingon […] alŝovis tri seĝojn [48]; oni estis finantaj la tagmanĝon en la malgranda salono, kiu estis samtempe manĝoĉambro [49]; koridoro […] kondukis de la vizitĉambro al la manĝoĉambro [50]. VD:bufedejo, kantino, manĝejo
46. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 9:22
48. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
49. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
50. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, 2005, p. 29a
angle:
dining room
beloruse:
сталоўка, сталовы пакой
ĉeĥe:
jídelna
ĉine:
飯廳 [fàntīng]
france:
salle à manger
germane:
Esszimmer, Speisezimmer
hispane:
comedor
hungare:
ebédlő
indonezie:
ruang makan
itale:
sala da pranzo
japane:
食堂 [じきどう], 食事室 [しょくじしつ]
perse:
اتاق غذاخوری، ناهارخوری
pole:
jadalnia
portugale:
refeitório, sala de jantar

maŝinĉambro

TEK Ĉambro en ŝipo kie estas la maŝinoj: oni enhejmiĝas, por tiel diri, en la maŝinĉambro [51].
51. H. Harrison, trad. R. Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, 1996
angle:
engine room, machine room
beloruse:
машынная заля, машыннае аддзяленьне
ĉeĥe:
strojovna
ĉine:
机房 [jīfáng], 輪機室 [lúnjīshì], 动力间 [dònglìjiān]
france:
salle des machines
germane:
Maschinenraum
hispane:
sala de máquinas
hungare:
gépterem
indonezie:
ruang mesin
itale:
sala macchine
perse:
ماشینخانه
pole:
maszynownia
portugale:
casa de máquina
ukraine:
машинне відділення

samĉambrano

Uzanto de sama vivo- aŭ dormo-ĉambro, ekzemple en lerneja aŭ alia komuna loĝejo: ili ne kuraĝis havi mortinton kiel samĉambranon [52]; nia ŝipo kliniĝis je 30 gradoj […] mia juna samĉambrano eĉ falis sur la plankon [53]; mia samĉambrano respondis al mi, ke ŝajne li estas membro de la laborista klaso [54].
angle:
roommate
beloruse:
сусед у пакоі
ĉeĥe:
spolubydlící v pokoji
france:
voisin de chambrée
germane:
Zimmergenosse
japane:
同室者 [どうしつしゃ], ルームメイト

skriboĉambro

ARKI Ĉambro por skriba, pensa laborado: Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis [55]; la tiel fermita kabineto estis antaŭe skriboĉambro de Dusadad, kaj enhavis grandan nombron da dokumentoj [56]; kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ „severe“ admoni [57]. SIN:kabineto1.a, skribejo, stabejo
angle:
writing room, study
beloruse:
кабінэт (памяшканьне для канторскай працы)
ĉine:
打字室 [dǎzìshì]
france:
bureau (pièce pour travailler), cabinet d'étude
germane:
Schreibzimmer, Schreibstube
hispane:
despacho, estudio
hungare:
iroda, írószoba
itale:
studio (stanza)
japane:
事務室 [じむしつ], 書斎 [しょさい]
nederlande:
kabinet
perse:
دفتر کار، اتاق مطالعه
pole:
gabinet
ruse:
рабочий кабинет
ukraine:
робочий кабінет, кімната/зал для письма

vivoĉambro

EBV
ARKI Familia ĉambro, ĉefa parto de la loĝejo, kie la familio kunvenas: en nia vivoĉambro ĉiam renkontiĝis la lokaj samideanoj, kaj ne malofte dormis sur la sofo iu fremdlanda preleganto [58]; [li] unue vidis nur la kvadraton de la pordo ruĝe prilumantan la kahelojn de la vivoĉambro [59].
angle:
living room, sitting room, lounge
beloruse:
жылы пакой
ĉeĥe:
obývací pokoj, obývák
ĉine:
起居室 [qǐjūshì], 庭房 [tíngfáng], 客厅 [kètīng]
france:
salle de séjour, vivoir
germane:
Wohnzimmer
hispane:
sala, salón, sala de estar
hungare:
nappali (szoba)
indonezie:
ruang keluarga
itale:
soggiorno (stanza), sala (soggiorno)
japane:
居間 [いま]
nederlande:
woonkamer
perse:
اتاق نشیمن
pole:
pokój dzienny
portugale:
sala de estar
ruse:
гостиная
slovake:
obývačka
turke:
oturma odası
ukraine:
загальна кімната

vizitĉambro

ARKI Ĉambro, kie oni ricevas vizitantojn: koridoro […] kondukis de la vizitĉambro al la manĝoĉambro [60]; mia avo fumadis en la korto, dum mia patro bruligis cigaredojn en la vizitĉambro antaŭ la televidilo [61]. VD:salono
60. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, 2005, p. 29a
61. Yves Desrosiers: Kuraĝa gesto, Kontakto, 02/2021
angle:
drawing room, reception room, parlor
beloruse:
гасьцёўня, пакой для наведвальнікаў
france:
salon
germane:
Besuchszimmer, Empfangszimmer
hungare:
szalon
itale:
salotto, parlatoio (stanza)
perse:
اتاق پذیرایی
pole:
salon
portugale:
sala de visita
turke:
salon

administraj notoj