tradukoj: be de en es fr hu it nl pt ru

Eleganta ĉambro,
ordinare destinita por akcepti vizitantojn:
en la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino
[2].

Luksa ĉambreto
privata
por akcepto aŭ ripozo:
tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis
ŝian konsilon kaj helpon
[3].

Ĉambro, antaŭanta
salonon:
la unua ĉambro estis preskaŭ senmebla antaŭsalono
[5].

Vasta ĉambro por
solenaĵoj, baloj kaj similaj:
la granda festosalono estis brilante ornamita
[6].

Granda ĉambro por legado, ekzemple en biblioteko:
sur la galerio de la ĉefa Legosalono estas videbla la
Fajszi-Kolektaĵo
[7].
kabineto 1

Vasta aŭ luksa manĝoĉambro:
mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis kaj poste promenadis
sur la perono
[8].